Ŝajne esperantismo enhavas filantropiajn, fratecajn ideojn, kaj similajn aferojn. Sed mia vizio pri la homaro estas ege pesimista -eble mi devus diri realista-, mi sentas neniun amon nek ian fratecan senton pri la ceteraj homoj, ĉar mi vidas ilin senescepte -mi inkludata, kaj nuancoj aparte- nur kiel profunde stultaj kaj malicaj bestoj. Mi ankaŭ ne povas vidi la ceterajn esperantistojn tra frateca vualo, ĉar mi vidas en ili la samajn ecojn de iu ajn homo, la sola diferenco estas, ke ili havas, kiel mi, la saman intereson pro lingvoj kaj pri Esperanto. Mi lernas E-on nur pro ĝiaj lingvistikaj ecoj, sed mi tute ne kredas je la valoroj fratecaj de Zamenhof kaj de la interna ideo.