본문으로

Lernu! cenzuras temojn pri seksaj/seksecaj temoj

글쓴이: BrunoBram, 2011년 7월 16일

글: 24

언어: Esperanto

darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 16일 오후 4:43:46

februaro:
darkweasel:
lernu ja estas forumo pri diversaj temoj.
Tio ĉi ne veras. Ekzemple, neniu diskutas ĉe 'lernu' pri sia intima vivo, ĉar mankas speciala loko por tio. Se iu persono volas rakonti pri problemoj kun sia edz(in)o, li/ŝi ne faros tion ĝis kiam li/ŝi trovos loko por respektiva konversacio. Kie ĉe 'lernu' oni povas trovi diskutejon pri geedza vivo? La samo rilatas ankaŭ al multaj aliaj temoj.
kaj tamen nenio malhelpas al uzantoj krei tiajn fadenojn.

vincas (프로필 보기) 2011년 7월 16일 오후 5:10:10

BrunoBram:Tio nur pruvas la profundan moralismon ekzistantan en tiu ĉi socio, en kiu oni konsideras sekson kiel io malbona, sen ke mi povu trovi racian kialon por tio. Ankaŭ en Esperantujo.

Mi malfermis tiujn fadenojn, inter aliaj kialoj, nur por konstati kaj pruvi tion.
Ci memoru, ke lernu.net uzas ankaŭ infanoj.

Belmiro (프로필 보기) 2011년 7월 16일 오후 5:17:25

Ne temas pri la seksa parolado sed pri la maniero per iuj publike uzata.

Mi ankaŭ pensas ke lasta tempe, tie ĉi en Lernu!, la temo tro multe preterpasis la limojn de la dececo. Ĉu pro tio ke mi jam multe aĝas?

Ne! Fakte estas la unua fojo ke mi tiom aĝas! Tamen mi pensas tia maniere ekde mia infanaĝo. Necesas do trovi alie la veran kialon. Do serĉu!

Dume haltu akuzi tiujn kiuj ne volas la temon tie ĉi prezentata per troaj kaj krudaj vortoj (krudaj laŭ mi!) de maljunuloj, antikvuloj, nesciuloj, malprogresantuloj kaj aliaj epitetoj.

AlfRoland (프로필 보기) 2011년 7월 16일 오후 6:11:26

Permesu al mi prezenti kelkajn svedajn satiraĵojn, kiujn mi esperantigis laŭ permeso de la desegnisto.
jen

februaro (프로필 보기) 2011년 7월 16일 오후 6:19:22

darkweasel:
februaro:
darkweasel:
lernu ja estas forumo pri diversaj temoj.
Tio ĉi ne veras. Ekzemple, neniu diskutas ĉe 'lernu' pri sia intima vivo, ĉar mankas speciala loko por tio. Se iu persono volas rakonti pri problemoj kun sia edz(in)o, li/ŝi ne faros tion ĝis kiam li/ŝi trovos loko por respektiva konversacio. Kie ĉe 'lernu' oni povas trovi diskutejon pri geedza vivo? La samo rilatas ankaŭ al multaj aliaj temoj.
kaj tamen nenio malhelpas al uzantoj krei tiajn fadenojn.
Tio estas bona ekskuzo por diskuti la akuzativon ĝis la morto.

zan (프로필 보기) 2011년 7월 17일 오전 3:34:00

BrunoBram:La problemo ne estas pri Lernu!, sed pri la tuta socio, kiu rigardas sekson kiel malbona, peka, krima aŭ malvirtega. Se socio rigardus sekson tiel, kiel ĝi estas, io tute natura, amuza kaj sana, neniu cenzurus ĝin nek timus, ke gejunuloj atingus ĝin.
Mi konsentas, ke sekso devus esti rigardata kiel natura, sana kaj plezura(ne amuza). Tamen al tio fojfoje ligiĝas krimoj.(t.e. perforta seksumado al virinoj aŭ infanoj, aŭ eĉ al viroj) Pri tiaj mi konsentas al cenzuro.

borgesvive (프로필 보기) 2011년 7월 17일 오전 5:10:08

AlfRoland:Permesu al mi prezenti kelkajn svedajn satiraĵojn, kiujn mi esperantigis laŭ permeso de la desegnisto.
jen
Unue mi pensis: kiel ĉi mesaĝo rilatas al la proponita temo?

Poste de la eniro: Mi komprenas! lango.gif

antoniomoya (프로필 보기) 2011년 7월 17일 오전 6:48:10

AlfRoland:Permesu al mi prezenti kelkajn svedajn satiraĵojn, kiujn mi esperantigis laŭ permeso de la desegnisto.
jen
Dankon pro la ligilo, kaj pro la traduka laboro. Pasintjaroj, mi mem estis desegnanto (ne desegnisto) kaj tre ŝatas ĉiujn humorajn desegnojn, krome en esperanto. rideto.gif

Amike.

AlfRoland (프로필 보기) 2011년 7월 17일 오전 7:23:57

borgesvive:
AlfRoland:Permesu al mi prezenti kelkajn svedajn satiraĵojn, kiujn mi esperantigis laŭ permeso de la desegnisto.
jen
Unue mi pensis: kiel ĉi mesaĝo rilatas al la proponita temo?

Poste de la eniro: Mi komprenas! lango.gif
Mi kreis diversajn albumojn por diversaj temoj. Kaj jes, ĉi tiu legilo montras al konvena albumo, tamen ankaŭ aliaj albumoj estas vidindaj, mi pensas.

AlfRoland (프로필 보기) 2011년 7월 17일 오전 8:27:19

vidas vandenis:
AlfRoland:Permesu al mi prezenti kelkajn svedajn satiraĵojn, kiujn mi esperantigis laŭ permeso de la desegnisto.
jen
Ĉiu nacio havas propran senton de humuro kaj diversajn morojn. Viaj svedaj satiraĵoj al mi ŝajnas stultaj kaj primitivaj.Iam la similajn 'satiraĵojn' oni povas vidi sur
la muro,vando de publika necesejo.Rememoru,ke Svedujo ne estas la indico de satiraĵa nivelo en mondo.
Amike,V.V.
sal.gif Ĉu mi eble povas rekomendi la albumon pri religio?
Vidu Vidas!

다시 위로