Skip to the content

Lernu! cenzuras temojn pri seksaj/seksecaj temoj

by BrunoBram, July 16, 2011

Messages: 24

Language: Esperanto

BrunoBram (User's profile) July 17, 2011, 12:46:07 PM

AlfRoland, multe ŝatis al mi viajn esperantigitajn humoraĵojn. Mi volis fari la samon, sed mi ne havis indan komputilan programon. Sed pli bone tiel, ĉar mi estus farinta tion, kion vi jam faris.

AlfRoland (User's profile) July 17, 2011, 2:22:19 PM

BrunoBram:AlfRoland, multe ŝatis al mi viajn esperantigitajn humoraĵojn. Mi volis fari la samon, sed mi ne havis indan komputilan programon. Sed pli bone tiel, ĉar mi estus farinta tion, kion vi jam faris.
Mi uzas programon "Gimp" en Linuksa (Ubuntu) operaciumo. Kaj "Gimp" kaj Linukso estas senkostaj. Sed petu permeson de la verkisto antaŭ ol publikigi.

BrunoBram (User's profile) July 17, 2011, 2:34:10 PM

zan:
BrunoBram:La problemo ne estas pri Lernu!, sed pri la tuta socio, kiu rigardas sekson kiel malbona, peka, krima aŭ malvirtega. Se socio rigardus sekson tiel, kiel ĝi estas, io tute natura, amuza kaj sana, neniu cenzurus ĝin nek timus, ke gejunuloj atingus ĝin.
Mi konsentas, ke sekso devus esti rigardata kiel natura, sana kaj plezura(ne amuza). Tamen al tio fojfoje ligiĝas krimoj.(t.e. perforta seksumado al virinoj aŭ infanoj, aŭ eĉ al viroj) Pri tiaj mi konsentas al cenzuro.
Mi ne komprenas kiel povas esti homoj pensantaj tiajn stultaĵojn. Ankaŭ ekzistas homoj, kiuj murdas per tranĉiloj, oni devas do malpermesi vendi tranĉilojn? Ankaŭ estas homoj kiuj per parolo trompas kaj trompŝtelas, oni devas do malpermesi paroli? Ŝajnas, ke ni estas ankoraŭ en la 10-a jarcento.

zan (User's profile) July 18, 2011, 2:34:30 AM

BrunoBram:Mi ne komprenas kiel povas esti homoj pensantaj tiajn stultaĵojn. Ankaŭ ekzistas homoj, kiuj murdas per tranĉiloj, oni devas do malpermesi vendi tranĉilojn? Ankaŭ estas homoj kiuj per parolo trompas kaj trompŝtelas, oni devas do malpermesi paroli? Ŝajnas, ke ni estas ankoraŭ en la 10-a jarcento.
Aĉeti tranĉilon ne estas krimo, sed murdi per tranĉilo estas krimo.
Paroli estas necese por homoj, sed trompi estas malbone.
Sana seksumo estas bona, sed perforta seksumo estas krimo. En reto fakte kaŝiĝas tiaj naŭzaj krimoj(ne satiraĵoj, sed krimoj al realaj homoj). Mi ne malhelpas vin stariĝi ian ajn fadenon, se vi ne celas krimojn. Ŝajnas al mi, ke vi ne estas tiel malbonulo. rideto.gif

Back to the top