Tästä sisältöön

Lernu! cenzuras temojn pri seksaj/seksecaj temoj

BrunoBram :lta, 16. heinäkuuta 2011

Viestejä: 24

Kieli: Esperanto

BrunoBram (Näytä profiilli) 16. heinäkuuta 2011 13.47.05

Tio nur pruvas la profundan moralismon ekzistantan en tiu ĉi socio, en kiu oni konsideras sekson kiel io malbona, sen ke mi povu trovi racian kialon por tio. Ankaŭ en Esperantujo.

Mi malfermis tiujn fadenojn, inter aliaj kialoj, nur por konstati kaj pruvi tion.

februaro (Näytä profiilli) 16. heinäkuuta 2011 14.32.11

Esperantujo eble bezonas grandan forumon pri diversaj temoj: de seksumo kaj sinmortigo ĝis novplatonismo kaj historio de Norda Koreio. Tamen 'lernu' devas resti nur por studado, do decas ne skribi ĉi tie perversiajn aĵojn.

darkweasel (Näytä profiilli) 16. heinäkuuta 2011 14.44.50

februaro:Esperantujo eble bezonas grandan forumon pri diversaj temoj: de seksumo kaj sinmortigo ĝis novplatonismo kaj historio de Norda Koreio. Tamen 'lernu' devas resti nur por studado, do decas ne skribi ĉi tie perversiajn aĵojn.
lernu ja estas forumo pri diversaj temoj.
Estas tamen laŭ mi akceptebla decido de la lernu-teamanoj lasi la paĝaron taŭga por infanoj. Se tio ĝenas vin, ne hezitu krei propran forumon.

Ryuuichi (Näytä profiilli) 16. heinäkuuta 2011 14.51.51

Mi pensas ke lernu! cenzuras seksaj temoj ĉar ĉe la grandega forumo, ekzistas multaj personoj kiu aĝas diference. Do, ĉi-ĉiuj seksaj temoj povas esti legitaj de junaj knaboj. Laŭ la mia opino, la cenzurado de ĉi tiu temoj ne estas malbona.

BrunoBram (Näytä profiilli) 16. heinäkuuta 2011 15.11.32

Mi tute konsentas kun la ideo, ke Esperanto devas esti uzata por pritrakti iun ajn temo, sed tute malkonsentas kun la ideo, ke sekso estas "perversaĵo" (malvirtego). Sekso/sekseco estas io plene natura, kiel manĝi aŭ drinki, kaj cenzuri ĝin estas simile ol cenzuri temojn pri gastronomio. "Perversaĵo" ja ŝajnas al mi la ideo taksi seksecon kiel perversaĵo. Estas ridinda, ke oni povas paroli pri iu ajn, eksecpte pri io tute normala kaj natura kiel sekseco, konvertita en tabuo.

Junaj geknaboj kaj infanoj ankaŭ havas naturan seksecon, kaj se ili ne trovas tie ĉi informon pri seksaj temoj ili trovos ĝin aliloke.

maratonisto (Näytä profiilli) 16. heinäkuuta 2011 15.15.29

Al mi ŝajnas, ke la temo de pornografio estis forigita ne pro seksa enhavo, sed pro krudeco de certaj partoprenantoj de diskuto.

darkweasel (Näytä profiilli) 16. heinäkuuta 2011 15.19.20

Mi komprenas vian netradician ideologion, sed akceptu, ke la lernu-teamanoj malkonsentas.

Certe junuloj trovos tiujn informojn aliloke - do kreu tian alian lokon ĉe ajna retpaĝaro provizanta senkostajn forumojn.

maratonisto: mi ne bone memoras tiun fadenon, sed miaopinie oni ne forigu fadenojn per si mem senproblemajn nur ĉar la partoprenantoj miskondutas. Tiaokaze oni forigu la koncernajn mesaĝojn kaj eble bloku la aŭtorojn, sed ne punu la reston de la uzantaro malebligante al ili diskuti certan temon.

februaro (Näytä profiilli) 16. heinäkuuta 2011 15.27.34

darkweasel:
lernu ja estas forumo pri diversaj temoj.
Tio ĉi ne veras. Ekzemple, neniu diskutas ĉe 'lernu' pri sia intima vivo, ĉar mankas speciala loko por tio. Se iu persono volas rakonti pri problemoj kun sia edz(in)o, li/ŝi ne faros tion ĝis kiam li/ŝi trovos loko por respektiva konversacio. Kie ĉe 'lernu' oni povas trovi diskutejon pri geedza vivo? La samo rilatas ankaŭ al multaj aliaj temoj.

jpablo68 (Näytä profiilli) 16. heinäkuuta 2011 15.38.29

BrunoBram:Mi tute konsentas kun la ideo, ke Esperanto devas esti uzata por pritrakti iun ajn temo, sed tute malkonsentas kun la ideo, ke sekso estas perversaĵo. Sekso/sekseco estas io plene natura, kiel manĝi aŭ drinki, kaj cenzuri ĝin estas simile ol cenzuri temojn pri gastronomio. "Perversaĵo" ja ŝajnas al mi la ideo taksi seksecon kiel perversaĵo. Estas ridinda, ke oni povas paroli pri iu ajn, eksecpte pri io tute normala kaj natura kiel sekseco, konvertita en tabuo.

Junaj geknaboj kaj infanoj ankaŭ havas naturan seksecon, kaj se ili ne trovas tie ĉi informon pri seksaj temoj ili trovos ĝin aliloke.
mi konsentas kun vi, tio povus eviti sed la forumo de lernu havus adoltan sekcion

BrunoBram (Näytä profiilli) 16. heinäkuuta 2011 15.50.12

Eĉ fadenon pri pipraj spritaĵoj estis cenzurata.

La problemo ne estas pri Lernu!, sed pri la tuta socio, kiu rigardas sekson kiel malbona, peka, krima aŭ malvirtega. Se socio rigardus sekson tiel, kiel ĝi estas, io tute natura, amuza kaj sana, neniu cenzurus ĝin nek timus, ke gejunuloj atingus ĝin.

Takaisin ylös