Til indholdet

Gejaj Esperantistoj

af KetchupSoldier, 17. jul. 2011

Meddelelser: 17

Sprog: Esperanto

BrunoBram (Vise profilen) 19. jul. 2011 05.48.30

Inter esperantistoj estas ĉiaspecaj opinioj, kiel en la normala socio. Tio estas bone, ĉar montriĝas, ke esperanto estas nenia sekto.

Antaŭ nur kelkaj jardekoj samseksemuloj estis malliberigitaj, persekutitaj, ege diskriminataj, kaj tio ŝajnas forgesita de la plejmulto (ĉu selektiva memoro?). Nuntempe pli kaj pli ĉiuj akceptas samseksemon, sed novaj antaŭjuĵoj kaj tabuoj fortiĝas aŭ ekestas. Tiu ĉi socio neniam estis vere racia.

Inter la plejmulto da specioj ekzistas samseksemo, sed en neniu speco ekzistas diskriminacio al samseksemaj uloj nek sekso aŭ sekseco estas rigardata kiel io malbona, krima aŭ peka. Tio devus pensigi nin.

BrunoBram (Vise profilen) 19. jul. 2011 08.39.34

La grekanoj estis pli inteligentaj kaj kulture evoluitaj ol la nuntempaj okcidentanoj kaj sia absurda socio konstruita sur la stulta kristanisma moralo, kiu vidigas seksecon kiel peka, krima kaj malbona. Se vi vidas la arton de la Klasika Grekio, vi vidos, ke ili ofte pentris seksajn scenojn kiel afero normala aparteninta al la kutima vivo, en pladoj, vazoj, ktp.

Klasika Grekio estis socio bazita sur kulturo, kristana civito estas socio bazita sur timo, tabuoj kaj pekoj.

Rigardi seksecon kiel malbona, peka aŭ krima afero estas kontraŭnatura kaj abomeninda.

AlfRoland (Vise profilen) 19. jul. 2011 09.04.00

Eklezioj ofte kondamnas ekstergeedziĝan seksumadon dum iliaj pastroj ofte sekse misuzas malgrandajn geknabojn!

gyrus (Vise profilen) 19. jul. 2011 11.38.30

Mi estas gejo.

Mi trovas ke la Esperantista komunumo jam havas unujn malnovecajn ideojn pro la granda nombro da malnovuloj en ĝi. Sed la "nova ondo" de junaj Esperantistoj espereble ŝanĝos tion.

AlfRoland (Vise profilen) 19. jul. 2011 11.47.30

vidas vandenis:Kiu estas la pastroj? Nur ne eklezio.Vi kritiku kaj kondamnu ne eklezion aŭ religion,sed tiujn homojn,kiuj kondutas ne kiel pastroj, sed kiel ateistoj,gejoj,pedofiloj.Por kiu la eklezio estas ŝirmilo kaŝiĝi.
Laŭ mi estas precipe servere ke pedofilio okazas ene de eklezioj, kiuj mem pretendas instrui nin ĉiuj pri moralaj aferoj. Kaj ke la eklezioj ofte protektas la kulpulojn. Fine: Mi estas ateisto, sed mi NE okupiĝas pri tiaj aferoj.

darkweasel (Vise profilen) 19. jul. 2011 14.52.46

Karaj, kiumaniere pastroj sekse misuzantaj infanojn rilatas al la temo "Gejaj Esperantistoj"? demando.gif

roko (Vise profilen) 22. jul. 2011 11.46.48

Elekti aŭ ne ! tio estas la demando ! okulumo.gif

Mi persone elektis mian seksemecon. Mi preferas vivi kun viro. Mi estis jam deja kiam mi estis juna. Poste mi seksumas kun virinoj. Mi eĉ edzigis kaj havis du (tre belajn) filinojn.
mi disedzigis ...
du jaroj poste mi renkontris viron kun kiu ekde mi viva (ktp).

Por mi estas elekto. Mia vivo estas pli belo kun li.

Pri la esperantaj gejoj, mi remarkis ke estas pli da gejoj ĉe la esperantistoj ol alie. Ĉu vi remarkis same ?

Tilbage til start