До змісту

La teknologiaj vortoj

від Filju_des_Nates, 17 липня 2011 р.

Повідомлення: 4

Мова: Esperanto

Filju_des_Nates (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 03:20:52

Saluton al ĉiuj! Mi havas demandon por vi! Konsiderinte ke kiam Zamenhofo mortis la moderna teknologio ne ekzistis, do la komputilo ne ekzistis, eĉ ne la aparataro, eĉ ne la telerlavilo, KIU inventis la Esperantajn vortojn pro esprimi Esperante ĉi tiujn objektojn?

(Mi estas komencanto, do se mi faris erarojn, bonvolu korekti min!)

darkweasel (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 06:30:58

La unuaj homoj, kiuj bezonis paroli pri tiuj aferoj en Esperanto.

sudanglo (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 13:01:49

Oni devas distingi inter la vortoj por novaj aferoj kiuj estas bezonataj por la ĉiutaga nuntempa vivo, kaj la fakaj vortoj, kiujn vi trovas plejparte nur en niaj pli grandaj vortaroj.

En la unua kazo, la vortoj establiĝis parte far la popolo, parte per konsultoj de la vortaristoj kun specialistoj.

La vorto' komputilo' estas ĉi-rilate interesa. Originale, estis proponitaj 'komputero' kaj 'komputoro'. Sed la popolo preferis adapti 'komputi' al nova senco (antaue la vorto signifis nombri/mezuri) kaj tiel derivis la vorton 'komputilo'.

En la dua kazo, multaj nature envenis la lingvon per regulo 15, kiu permesas la alproprigo de jam internaciaj vortoj. Aliaj estis arbitraj inventaĵoj/sugestoj de konsultitaj fakuloj.

Ĝenerale se iu nova vorto estas lanĉita de iu aŭtoro, sekvas sufiĉe longa periodo dum kiu ĝi estas, aŭ adoptita pli ĝenerale, aŭ tute ignorata kaj anstataŭiĝas per kunmetaĵo de la ekzistanta radik-stoko aŭ alia propono de alia aŭtoro.

Tiel vi trovos registritaj en la vortaroj vortoj, kiuj estas portempaj provaĵoj kiuj atendas plenan aprobon per ĝenerala ekuzo.

Mi ne scias ĉu ekzistas bona diakrono analizo de Esperanto en kiu oni spuras la evolu-historion de vortoj, kiuj estas nun tre konataj, sed en la tempo de Zamenhof mankis.

La milito inter la neologismemuloj kaj kunmetaĵemuloj datiĝas jam de la pratempo, kaj ankoraŭ de tempo al tempo flagras.

Filju_des_Nates (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 22:07:28

sudanglo:Oni devas distingi inter la vortoj por novaj aferoj kiuj estas bezonataj por la ĉiutaga nuntempa vivo, kaj la fakaj vortoj, kiujn vi trovas plejparte nur en niaj pli grandaj vortaroj.

En la unua kazo, la vortoj establiĝis parte far la popolo, parte per konsultoj de la vortaristoj kun specialistoj.

La vorto' komputilo' estas ĉi-rilate interesa. Originale, estis proponitaj 'komputero' kaj 'komputoro'. Sed la popolo preferis adapti 'komputi' al nova senco (antaue la vorto signifis nombri/mezuri) kaj tiel derivis la vorton 'komputilo'.

En la dua kazo, multaj nature envenis la lingvon per regulo 15, kiu permesas la alproprigo de jam internaciaj vortoj. Aliaj estis arbitraj inventaĵoj/sugestoj de konsultitaj fakuloj.

Ĝenerale se iu nova vorto estas lanĉita de iu aŭtoro, sekvas sufiĉe longa periodo dum kiu ĝi estas, aŭ adoptita pli ĝenerale, aŭ tute ignorata kaj anstataŭiĝas per kunmetaĵo de la ekzistanta radik-stoko aŭ alia propono de alia aŭtoro.

Tiel vi trovos registritaj en la vortaroj vortoj, kiuj estas portempaj provaĵoj kiuj atendas plenan aprobon per ĝenerala ekuzo.

Mi ne scias ĉu ekzistas bona diakrono analizo de Esperanto en kiu oni spuras la evolu-historion de vortoj, kiuj estas nun tre konataj, sed en la tempo de Zamenhof mankis.

La milito inter la neologismemuloj kaj kunmetaĵemuloj datiĝas jam de la pratempo, kaj ankoraŭ de tempo al tempo flagras.
Ho, multajn dankojn, nun mi komprenas el kie tiuj vortoj venis!

Назад до початку