Al la enhavo

Ĉu vi estas kristanoj?

de BrunoBram, 2011-julio-17

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-julio-19 08:20:38

NE!

remy_boligee (Montri la profilon) 2011-julio-19 22:40:02

Mi ne vidas la ligon inter religio kaj progresemo.
Mi konas kaj konservemajn ateojn kaj liberemajn kristanojn. Ŝajne ambaŭ ideologioj ne estas ekskluzivaj.

Parenteze, kial la intereso pri alies seksemo? Estas la tria fadeno kiun mi vidas pri tiu temo ĉi tie.

Persone, mi tute fajfas pri tio kion oni faras surlite. Estas afero kiu certe ne rilatas al mi.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-19 23:03:56

Mi povas respekti kristanojn kiel personoj se ili respektas al mi (mi eĉ havas kristanan familion), sed mi estas socialisto kaj kristanj ideoj naŭzas al mi.

Certe estas homoj liberemaj kristanoj kaj konservemaj ateistoj, sed normale ne estas tiel kaj kristanaj ideoj multe malutilon kaŭzis en la mondo. Al mi multe ĝenas tiaj ideoj. Sed mi vidas, ke ĉi tie estas multaj kristanoj.

Mia intereso pri sekseco estas precipe scienca kaj sociologia. Sekseco interesas al mi kiel temo de studado.

tumburil (Montri la profilon) 2011-julio-19 23:37:57

Ne, mi estas kristano, kaj mi kredas je neniu di(in)o. Tamen, miaj gepatroj baptis min, kiam mi nur estis kelktaga infano, sed nur temis pri akvo ridego.gif

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-20 07:20:49

Ĉi tio estas stulta enketo. Se iu volas respondi, ke li estas judo aŭ islamano, ekzemple, tiu homo ne havas alternativon ol respondi ke li ankaŭ ne ŝatas sekson! Kaj ankaŭ ne eblas simple respondi ke oni ne estas kristano.

BrunoBram simple trudas siajn proprajn antaŭjuĝojn al aliuloj pere de siaj 'enketoj'. Tial, mi ne respondis.

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-20 16:18:23

BrunoBram:...kiel pruvas cenzuro de fadenoj pri sekso kaj gejoj kun kunsento de multaj uzantoj.
Cenzuras tial, ke ĉi tie estas ankaŭ infanoj. Ĉu vi tion ne komprenas?

Belmiro (Montri la profilon) 2011-julio-20 17:42:06

Jes, mi estas tre progresema kaj mi havas tre malferman menson. Ene de ĝi ankaŭ ekzistas multon da kompreno pri malsano, korpa aŭ spiritisma. Sed JES! Mi estas kristana. Ne sufiĉe bona por ĉio pardoni aŭ ĉio akcepti. Fakte kial mi devas akcepti ke la aliaj, tiuj kiuj ne estas kristanaj, estas la pli inteligentaj, la pli bonaj, la pli… cetere kaj cetere! Kial mi devas akcepti ke tiuj ĉi diru al mi ( kaj al aliaj ) ke mi estas stulta moralisto. Jes ili diras kaj mi ne povas respondi per la justaj vortoj ĉar mi kvankam mi havas vortarojn ne kapablas ilin prononci! Mia problemo…

Vi kiuj pensas esti progresemaj kaj ne stultaj, batalu por viajn ideojn sed uzu taŭgajn kaj delikatajn vortojn. Povas esti ke vi pravas sed ne estu tro certaj pri tio. Mi jam vidis multon da mondon en la tuta mondo!

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-julio-20 20:34:19

Kiel mi vidis ke la opcio kiu mi volas elekti ne estas ebla... Mi tiam respondas en ĉi tiu afiŝo:

Mi estas nekredanto.

Reen al la supro