目次へ

Obsedo pri lingvoj

BrunoBram,2011年7月17日の

メッセージ: 13

言語: Esperanto

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年7月18日 10:36:13

sudanglo:Kiam mi estis studento, la docento kiu gvid-estris la universitatan Esperanto-klubon (tiu-epoke, ĉiu universitata societo devis havi ankaŭ stabanan membron) iam konfesis al ni ke li uzis Esperanton por privataj konversacioj dum aviadilaj flugoj.

Tamen mi pridubas kiel efika Esperanto estus kiel kaŝlingvo. Certe ne, por teroristoj, ĉar 'bombo' estas jam internacia vorto.
se en iu nekonata lingvo vi subite aŭdas la sonojn de "bombo", mi dubas ke vi multe komprenas. Ja "bom" povus esti ankaŭ la fino de unu vorto kaj "bo" la komenco de la sekva.

dobri (プロフィールを表示) 2011年7月18日 14:29:29

BrunoBram:
Mia vivo estas miaj obsedoj, precipe lingvoj kaj libroj. Mi vere estas sufiĉe freneza kaj obsedema, kaj Esperanto estas tio, kio donas senson al mia vivo.
Vi vere sufiĉe bone regas la lingvon. Pardonu, ke mi atentigas vin pri ebla eraro. Vi skribis, ke Esperanto donas senson al via vivo. Laŭ mia opinio vi prefere skribu "sencon". Temas pri similaj vortoj kaj en ĉeĥa lingvo oni tradukas ambaŭ vortojn same, malgraŭ ilia diferenco.
Laŭ PIV "senco" estas maniero, kiel la vorto estas komprenota, dume "senso" estas korpa kapablo de animaloj, per kiu ili ricevas sciigojn pri iaj elementoj.
Plu mi aldonas, ke ankaŭ ekzistas la vorto "censo", kiu signifas popolnombradon.

BrunoBram (プロフィールを表示) 2011年7月18日 14:51:13

Mi ankaŭ pruvis uzi Esperanton kun amikoj kiel kaŝlingvo, sed ili nenion volas scii pri Esperanto, kion ili taksas kiel absurdaĵo. Eĉ homoj kiuj ŝatas lingvojn.

Kiel kaŝlingvo por neleĝaj aferoj, ĝi eble povus utili nur parte, dum aliaj homoj aŭ la polico ne detektus, ke ĝi estas uzata por tiaj celoj.

Dankon, dobri.

先頭にもどる