Missatges: 13
Llengua: Esperanto
BrunoBram (Mostra el perfil) 17 de juliol de 2011 16.35.55
La rezulto estas, ke iu ajn momento, kvankam ĝi estu la morto de mia patrino aŭ mi estu en aviadila akcidento, mi ĉiam pensas pri kiel oni diras tion en tiu aŭ alia lingvo aŭ pri ĉiuspecaj lingvisitkaj aferoj. Se oni aldonas al tio, ke mi estas same obsedema pri multaj aliaj temoj kiuj ne nenio rilatas lingvistikon, oni povus kompreni, ke mia kapo doloras ofte.
Mi supozas, ke inter esperantistoj verŝajne estas aliaj al kiuj okazas io simila. Ĉu al iu el vi?
Ryuuichi (Mostra el perfil) 17 de juliol de 2011 19.07.47
BrunoBram (Mostra el perfil) 17 de juliol de 2011 19.42.13
Ryuuichi:Mi ankaŭ tro ŝatas la lingvojn, sed mi ne havas tiu obsedo... almenaŭ kun la franca kaj la angla. Laste, ekde mi eklernis e-on mi estas ĉiutage esperanta ke iu afiŝas novan mesaĝon en la forumo. Esperanto estas por mi pli ol hobio. Ĝi estas mia tuta vivo. Nuntempe, mi nur volas lerni pli kaj pli esperanton, kaj ĉiuj tagoj mi eniras lernu por vidi se mi povas lerni ajn novan aĵon... Ne maltrankviligu, ĉiuj-ni havas tio "malgrandeta obsedo", ĉar lingvoj estas alia mondo por ĉiuj kiuj emas lerni lingvojn.Mi lastatempe multe afiŝas en Lernu! pro tio, ke mi vidas, ke jam atingis bonan nivelon, kaj povas skribi sen konsulti vortaron nek pripensi tion, kion mi volas diri.
Mia vivo estas miaj obsedoj, precipe lingvoj kaj libroj. Mi vere estas sufiĉe freneza kaj obsedema, kaj Esperanto estas tio, kio donas senson al mia vivo. Mi multe povus laŭdi ĝin. Ekde la unua momento ĝi ŝajnis al mi io mirinda kaj ĉiu tago pli mirinda ĝi ŝajnas al mi.
Mi esperas iam regi ĝin same kiel mian denaskan lingvon...
Ryuuichi (Mostra el perfil) 17 de juliol de 2011 20.26.36
Ĉu vi havas skajpon? Se vi volas ni povas praktiki esperanton kaj pruvi plibonigi nia esperanta prononco...
BrunoBram (Mostra el perfil) 17 de juliol de 2011 20.49.46
Ryuuichi:La tutaj esperantistoj kiuj ne estas denaskaj esperanto-parolantoj deziras bone regi liaj esperanto nivelo. Vi nur devas ege praktiki por scii kiu vorton aŭ sufikso vi devas uzi en ajn frazo, lerni novan vorton kaj koni multajn da esperantistoj kiu volus praktiki kun vi.Mi ne havas skajpon, kvankam mi povus instali ĝin al mi. Sed unu fojon mi parolis per Skajpo en Esperanto kaj mi restis preskaŭ silenta, ĉar mi ne sciis... paroli en Esperanto. Mi multe skribas, sed paroli, voĉe, estas alia afero.
Ĉu vi havas skajpon? Se vi volas ni povas praktiki esperanton kaj pruvi plibonigi nia esperanta prononco...
Ryuuichi (Mostra el perfil) 17 de juliol de 2011 20.53.13
BrunoBram:Mi ne havas skajpon, kvankam mi povus instali ĝin al mi. Sed unu fojon mi parolis per Skajpo en Esperanto kaj mi restis preskaŭ silenta, ĉar mi ne sciis... paroli en Esperanto. Mi multe skribas, sed paroli, voĉe, estas alia afero.Estu trankvila. Mi ankaŭ ne scias multe paroli esperanton per voĉo, tamen, ni parolas la sama lingvo, ĉu vi memoras? Se ni havas problemon ni povas paroli katalune. Do, ĉu vi akceptas mia peton? e.e
feliz123 (Mostra el perfil) 18 de juliol de 2011 2.18.03
Saĝa diro. Tre saĝa.
Ŝajnas poezio.
benjama2 (Mostra el perfil) 18 de juliol de 2011 3.13.41
Ryuuichi (Mostra el perfil) 18 de juliol de 2011 8.52.35
benjama2:Lingvistiko faras amuzon kaj mi lernas lingvojn kun mia kuzo, por ke neniu komprenas kion ni paroli. Ni parolas pri knabinoj kaj geinstuistoj kaj historio, ke ni ne volas nia gepatrojn aŭdiĈu vere? hehe mi faris tion kiam mi estis knabeto. Mi inventis novajn vortojn por komuniki kun miaj amikoj sen ke niaj aliaj klasaj kolegoj sciis kion ni estas diranta! Fari tion ĉiam estas amuza, krome kun la esperanta lingvo. Eĉ se vi lernas lingvojn por amuzi sin, estas bona ideo partopreni en la lingvistika mondo
sudanglo (Mostra el perfil) 18 de juliol de 2011 10.32.05
Tamen mi pridubas kiel efika Esperanto estus kiel kaŝlingvo. Certe ne, por teroristoj, ĉar 'bombo' estas jam internacia vorto.