メッセージ: 121
言語: Esperanto
AlfRoland (プロフィールを表示) 2011年8月28日 19:48:29
Eble mi ne plilongigu ĉi tiun diskuton, kiu jam delonge estas ekstertema. Tamen kelkfoje Chaniny aludas al mi, kaj pro tio mi volas iom klarigi miajn vidpunktojn.
Mi tute ne pardonpetas pro mia komparo inter dio(j) kaj ekzemple ogroj, fantomoj, sorĉistinoj ktp. Ĉiuokaze temas pri supernaturaj estaĵoj. Ĉu mi ekzemple asertus ke vere ekzistus iu el tiuj estaĵoj, malgraŭ ke neniu el ili estas videblaj aŭ alie konstateblaj, mi pensas ke plej multaj homoj tute prave opiniu ke estus mia tasko pruvi aŭ montri ekziston de tiu estaĵo. Ĉu iu volus konvinki min pri ekzisto de iu dio, mi prave postulus ke li pruvus la ekziston de tiu dio. La analogio inter dioj kaj aliaj supernaturaĵoj estas al mi tute evidenta. Observu ke se temas sorĉistinoj ankaŭ kristanaj eklezioj kredis je tiaj estaĵoj. Ankaŭ en mia lando la eklezio historie prijuĝis virinojn kiel sorĉistinojn kaj uzis ilin kiel "brullignon". Kaj kio pri ekzorcado??
Kompreneble mi rekonas la rajton de ĉiuj kredi ion ajn, sed mi ne komprenas kial iu ofendiĝu pro mia komparo. Tiaokaze mi havus motivon ofendiĝu pro ilia kredo, ĉu ne? Homoj havantaj sufiĉe fortan kredon certe petus ke Dio pardonu min! Religioj laŭ mi, almenaŭ tiuj kiuj mi iomete konas, konsistas el du komponentoj. 1. La "blinda" kredo kaj 2. reguloj kiel ni kondutu inter ni. La unua laŭ mi plej ofte estas malbona kaj eĉ danĝera dum la dua povas esti iasence bona. Tamen ne necesas kredo por akcepti kelkajn tiajn regulojn.
Mi estas nek scientisto nek filozofo, sed mi pensas ke komuna saĝo sufiĉas. Tamen mi aprecas la sciencajn argumentojn de Miĥel malgraŭ ke mi ne ĉion komprenas.