Sadržaj

Pri la morto

od BrunoBram, 17. srpnja 2011.

Poruke: 121

Jezik: Esperanto

alesh13 (Prikaz profila) 1. kolovoza 2011. 19:46:40

BrunoBram:Ĉu vi konscias, ke iu ajn tago ni mortas kaj ke plej certe ni suferos dum tiu momento? Fakte, la plejparto de la mortoj estas doloraj, eĉ ege doloraj. Tio signifas, ke la plejparto da homoj kiuj nun legas tion, mortos suferante XD

Tio timigas, ĉu ne?
Se vi vere estas en Antarktiko (landokodo AQ ĉe via profilo), ŝajnas al mi ke la morto per malvarmo ne devas esti tro doloriga ! Ĉu vi ne volas provi ? okulumo.gif
Pli serioze, mi pensas ke la morto mem ne estas dolora. Oni ofte suferas ĉar oni volas ĉiariske vivi plej longe kiel eble, eĉ malgraŭ sufero.

Solulo (Prikaz profila) 1. kolovoza 2011. 20:55:49

La demando de la morto kaj ĝia certeco estas banalaĵo. Tio kio gravas estas kio okazos post nia morto. Nienieco? Negreco kaj malpleno?

Estos aŭ ne estos io post la morto? Rekompenco aŭ puno? Tio estas la Ŝekspira demando.

yugary (Prikaz profila) 7. kolovoza 2011. 08:59:25

Seth diris: "Vi jam nun estas tiel mortinta kiel vi estos iam ajn."

Algis (Prikaz profila) 22. kolovoza 2011. 10:23:11

...estas ne morto, sed transiro al alia stato. Kaj suferas tiuj, kiuj ne komprenas tion.

mihxil (Prikaz profila) 23. kolovoza 2011. 06:49:44

Algis:...estas ne morto, sed transiro al alia stato. Kaj suferas tiuj, kiuj ne komprenas tion.
Mi komprenas tion bone, mi nur pensas ke tio estas senbaza supozo, kiu tre verŝajne ne veras. Ĉio ŝajnas indiki ke morteco estas tre simila al nenaskiteco kaj do egalas al neekzisto.

antoniomoya (Prikaz profila) 23. kolovoza 2011. 11:52:22

miĥil:Mi komprenas tion bone, mi nur pensas ke tio estas senbaza supozo, kiu tre verŝajne ne veras. Ĉio ŝajnas indiki ke morteco estas tre simila al nenaskiteco kaj do egalas al neekzisto.
Ne estas pruvita ĉu ni malaperos definitive, aŭ ĉu ni reaperos ie. Tiom "senbaza supozo" estas pensi iamaniere, kiom alimaniere. Vi nur parolas el la materia vidpunkto, sed neniu scias nenion (eĉ ne vi) pri aliaj eblaj realaĵoj.
Do, vi SUPOZAS ion, mi SUPOZAS la kontraŭon, kaj neniu el ni du havas definitivajn pruvojn. Do, mia kredo estas tiel valida kiel la via.

Ĉiam amike.

mihxil (Prikaz profila) 23. kolovoza 2011. 16:37:14

antoniomoya:Ne estas pruvita ĉu ni malaperos definitive, aŭ ĉu ni reaperos ie. Tiom "senbaza supozo" estas pensi iamaniere, kiom alimaniere. Vi nur parolas el la materia vidpunkto, sed neniu scias nenion (eĉ ne vi) pri aliaj eblaj realaĵoj.
Do, vi SUPOZAS ion, mi SUPOZAS la kontraŭon, kaj neniu el ni du havas definitivajn pruvojn. Do, mia kredo estas tiel valida kiel la via.
Kiel vi atendis, mi tute ne samopinias, kaj mi klarigos kial.

Vi diras ke ĉi tiuj du asertoj estas samvalidaj:

1. Estas ia ekzisto post la morto. Mankas ĉiuj supozoj pri kiel io tia funkcias. Ni probable devas malakcepti preskaŭ la tutan fizikon, ĉar ŝajne ĝi maltrafis ion tre fundamentan, nome ke duona kilogramo de cerbo povas iel transdoni siajn informojn al iu medio ĝis nun tute nekonata. Krome ni devas multe dubi la teorion de evoluado, ĉar estas tute malklare kiel tiu postviva ekzisto entute povis historie ekekzisti. Senrespondaj restas la demandoj ĉu bestoj, plantoj, fetoj, unuĉeluloj ktp ankaŭ pluekzistos post morto. Notu ke fiziko kaj biologio estas ege sukcesaj fakoj, kiuj havigis al ni tute koheran kaj tre bone testitan kadron. Ili ankaŭ provizis multan pruvite funkciantan teknologion ktp ktp. Ĉion vi devas ekdubi nun.

2. Ne estas ekzisto post la morto. Ni supozas ke tion ĉi elpensis homoj, ĉar ili timis morton. Efektive neniam reprodukteble ni iel povis montri ke io postviva ekzistas. Ĉio restas kohera kun sciencoj.

Kaj nun vi diras kaj 1 kaj 2 estas same validaj? Mi ne pensas tiel.

antoniomoya (Prikaz profila) 23. kolovoza 2011. 17:56:31

Michiel, per via tuta fizika kaj biologia scienco, vi ne povas pruvi ke mi amas, vi ne povas pruvi ke mi estas honesta, respondeca, sindonema, ktp.
Oni povas meti NE ĉion sub mikroskopon.

Scienco okupiĝas pri aĵoj. Religio okupiĝas pri valoroj. Temas pri du malsamaj kampoj, kiuj havas neniun rilaton inter si.

La materia universo SCIAS NENION. Kaj tamen, LAŬ la scienculoj, ĝi naskis la vivon kaj poste la inteligentecon. (?¿?)
La scienculoj, kiuj TIOM SCIAS, ne kapablas krei eĉ unu eta-etan atomon.

Vi konas sendube la kontingenta argumento: la universo povus ne ekzisti, vi kaj mi povus ne ekzisti... resume, ni ĉiuj estas kontingentoj. Devas ekzisti do ion kiu ne estu tiel.

Scienco, filozofio kaj religio estas tri malsamaj manieroj malkovri la veron. Sed, oni neniam trovos tion kion, simple, oni ne serĉas.

Amike.

mihxil (Prikaz profila) 23. kolovoza 2011. 18:34:29

antoniomoya:Michiel, per via tuta fizika kaj biologia scienco, vi ne povas pruvi ke mi amas, vi ne povas pruvi ke mi estas honesta, respondeca, sindonema, ktp.
Ĉiuj tiaj ecoj estas tre utilaj por homa besto. Kvankam mi tute ne komprenas kion vi parolas pri 'pruvi'. Ni probable devas almenaŭ intervjui vin aŭ alimaniere esplori por iel povi kredigi ke vi tiajn ecojn havas.

antoniomoya:Oni povas meti NE ĉion sub mikroskopon.
Kompreneble oni povas, kial oni ne povus?

antoniomoya:Scienco okupiĝas pri aĵoj. Religio okupiĝas pri valoroj. Temas pri du malsamaj kampoj, kiuj havas neniun rilaton inter si.
Ni parolis pri postmorta ekzisto. Ne pri religio.Sed krome religio apenaŭ okupiĝas pri valoroj. Legu la biblion. Plena de absolutaj fiaĵoj. Valoron kreis homoj, ne la religio.

antoniamoya:La materia universo SCIAS NENION. Kaj tamen, LAŬ la scienculoj, ĝi naskis la vivon kaj poste la inteligentecon. (?¿?)
La scienculoj, kiuj TIOM SCIAS, ne kapablas krei eĉ unu eta-etan atomon.
Ili ja povas. Tio ekz. okazas en la LHC. Krome la universo ne bezonas sciojn por naski vivon kaj inteligentecon. Tiujn ja aranĝis evoluado.

Mi eble cedus ke ni ne scias precize kiel kaj kial originas la universo mem. Plej ĝuste ni diras ne pli ol precize tion: Ni ne scias. Oni ja povas multe pli redukti ol oni supozus, certe kun iom da spekulacio. Ekz. la teorio pri inflacio de Guth ne estas senbaza, kaj metus la universon en multe pli grandan kadron.

antoniomoya:Vi konas sendube la kontingenta argumento: la universo povus ne ekzisti, vi kaj mi povus ne ekzisti... resume, ni ĉiuj estas kontingentoj. Devas ekzisti do ion kiu ne estu tiel.
Mi cedus ke ni ĉiuj eble estas 'kontingentoj'. Mi ne komprenas la sekvon ke devus ekzisti io kio ne estu. Ĉu ni estas 'kontingentaj' aŭ ne, fakto estas ke ni ekzistas.

antoniomoya:Scienco, filozofio kaj religio estas tri malsamaj manieroj malkovri la veron. Sed, oni neniam trovos tion kion, simple, oni ne serĉas
Ĉu vi pensas ke oni 'serĉis' ion tiom absurdan kiel kvantummekanikon? Ne, oni malkovris ĝin malgraŭ neserĉo. Filozofio fakte naskis sciencon, ne estas io malsama. Nuntempe tamen ŝajnas esti ke scienco estas la plej sukcesa branĉo de filozofio, tiom eĉ ke la resto ŝajnas esti nun iom superflua.

Aldone, ŝajnas al mi ke vi tute ignoris ĉion kion mi diris. Mi resume diris ke kredo je postmorta ekzisto simple ne estas kohera kun la resto de la sciata mondo. Vi tute ignoris ĉion ĉi kaj ekbabilis pri io alia. Tiel ni ne povas diskuti.

antoniomoya (Prikaz profila) 23. kolovoza 2011. 21:09:48

miĥil:Aldone, ŝajnas al mi ke vi tute ignoris ĉion kion mi diris. Mi resume diris ke kredo je postmorta ekzisto simple ne estas kohera kun la resto de la sciata mondo. Vi tute ignoris ĉion ĉi kaj ekbabilis pri io alia. Tiel ni ne povas diskuti.
Mi NE VOLAS diskuti.
Ĉiu havas la rajton kredi tion kion li estimas oportune. Diskuti estas vane.

Kaj mi ne ignoris kion vi diris, nur mi provis vidigi al vi aliajn vidpunktojn. La "sciata mondo", kiel vi nomas ĝin, eble (tre eble) ne estas la sola nek la tuta mondo (sed scienco ne okupiĝas pri tiuj "nerealaĵoj"). Kiu scias? eble la nuntempa scienco flanken- aŭ preterlasas la plimulton el la Realo.

Laŭ viaj similuloj, la aero ne ekistas ĉar ili ne vidas ĝin. La spaco, la energio, la amo, la personeco, la libervolo ne ekzistas ĉar ili ne vidas ilin. Se scienculo ne vidus propraokule silkvermon fariĝi papilio, li dirus ke tio estas absolute neebla.

Amike.

Natrag na vrh