Príspevky: 121
Jazyk: Esperanto
mihxil (Zobraziť profil) 23. augusta 2011 21:18:44
antoniomoya:Mi NE VOLAS diskuti.Jes, ĉiu havas la rajton esti intence blinda kaj surda. Mi malrekomendus tamen.
Ĉiu havas la rajton kredi tion kion li estimas oportune. Diskuti estas vane.
antoniomoya (Zobraziť profil) 24. augusta 2011 5:50:18
miĥil:Jes, ĉiu havas la rajton esti intence blinda kaj surda. Mi malrekomendus tamen.Vi bone scias ke neniu estas intence kaj vole blinda kaj surda. Ĉiu kredas (same kiel vi) laŭ tio kion li trovis laŭlonge siaj propraj enketoj.
Sed vi aspektas posedi la Veron, kaj malfacile akceptas la eblecon de aliaj aĵoj. Oni devas havi malfermitan menson, ĉar io ajn povas esti certa.
Por mi, ekzistas la malviva energio-materio, ekzistas la vivo (vegetala, besta kaj homa), kaj ekzistas la personeco. La personeco estas la plej supera realo kiun ni konas.
Kaj ne diru al mi (ĉar mi subridetos) ke la malviva materio naskis la vivon, kaj ankoraŭ malpli la personecon.
Simioj nur naskas simiidojn, neniam homajn estaĵojn. Simpla fakto, ĉu ne?
Amike.
mihxil (Zobraziť profil) 24. augusta 2011 6:23:29
antoniomoya:Simioj nur naskas simiidojn, neniam homajn estaĵojn. Simpla fakto, ĉu ne?Vi antaŭe asertis tiun ĉi absolute egan stultaĵon. Pardonu min, sed per tiaj ĉi diroj vi komplete ridindigas vin. Diro kiel 'Simio naskas nur simiidon' pruvas ke vi tutekomplete ne komprenas la teorion de evoluado.
Sed tiu teorio vere ne estas tiom malfacile komprenebla.
Por ripeti: evoluado temas pri etaj paŝoj, kaj neniu, neniu asertas ke simioj naskis homon. Simple, ĉu ne? Ni devas do konkludi ke vi intence rifuzas kompreni ĝin, ĉar neniu povas esti tiom stulta, kaj ke vi do intence restas ignora, intence kaj vole restas 'blinda kaj surda'.
cellus (Zobraziť profil) 24. augusta 2011 7:01:48
Do morto povas esti dolora, sed ne ĉiam.
La probableco de BrunoBram estas speciale kredenda estas malgranda, konsiderante la fakton ke li probable ne loĝas en Antarktido, kaj do liaj aliaj asertoj estas eble same neprobablaj.
Nun ĉar la diskuto en tiu fadeno pli tendencis al diskuto pri la kredebleco de religio kaj aliaj, mi volas diri tion:
Ĉiuj la abrahamidaj religioj pretendas en siaj fundamentaj dokumentoj priskribi la mondon. Konsideru la priskribon pri la kreado en la kristana biblio.
Por la tempo kiam la dokumentoj estis skribitaj eble tiu klarigo estis akceptebla, sed nun la fizikteoriuloj scias pli pri la probabla ekesto de la universo same kiel ni pli scias pri la loko de la tero en la universo, la klarigoj de la religioj estas obsoletaj, malmodernaj.
Mi sentas ke la religioloj volas teni sin pri malnova klarigo kiu plu ne validas.
Esperanto fariĝus je tiu maniero rigardi la aferon ankaŭ religio se ekestus alia planlingvo kiu vere ludus la rolon kiun esperanto volus ludi.
Por mi kristanismo estas tre malprobabla. Se ni scius pri ĉionpova dio, ni certe vivus tute alimaniere! Oni povas la sintenon al diu kun tiu kiun havas homoj pri supervida kamero sen filmo. Oni ignoras ĝin!
antoniomoya (Zobraziť profil) 24. augusta 2011 12:12:18
miĥil: Diro kiel 'Simio naskas nur simiidon' pruvas ke vi tutekomplete ne komprenas la teorion de evoluado.Michiel, mi perfekte konas la teorion (estas nur tio, "teorio") de evoluado. Se estus tiel kiel vi diras (etaj paŝoj), la blinda hazardo ankoraŭ estus serĉanta kiel naski homon. Ĉar ekde la apero de la vivo tiuplanede, ankoraŭ ne pasigis sufiĉan longegan tempon por, ĉiam hazarde, sukcesi naski homon.
Vi perfekte scias tion.
Sed... dogmemuloj ekzistas tiel en la scienco kiel en la religio.
Amike.
mihxil (Zobraziť profil) 24. augusta 2011 12:45:31
antoniomoya:Michiel, mi perfekte konas la teorion (estas nur tio, "teorio") de evoluado.Vi ankaŭ ne bone uzas la vorton 'teorio'. Ĉar se vi bone konscias pri kion ĝi fakte signifas en scienco, vi ne aldonus 'nur'.
Ŝajnas al mi ke vi estas idioto aŭ trolo, ĉar vi daŭre ripetas la samajn malveraĵojn. Almenaŭ tre malbone aŭskultas kaj komplete ignoras la tutan biologion. Probable vi tro legas mensogoplenajn librojn (ekzemple kiujn?). Ekzistas pli subtilaj defendo de religio kaj kritiko je scienco, kion mi pli malfacile kontraŭbatalus. Sed tio ĉi eĉ ne estas kontraŭbatalebla. Mi batalas kontraŭ misinformeco.
Por iom forpreni tiun malfavoran impreson pri vi respondu jenajn demandojn:
1. Kion vi celis diri per tiu absurda verismo pri simioj kiuj nur naskas simiojn?
2. De kie ekzemple vi prenis tiun 'informon' ke ne pasis jam sufiĉe longa tempo? Tio trafas min kiel elpensaĵo. Ĉu vi entute konscias pri la aĝo de la tero?
3. Ĉu vi kredas ke la luno restas en orbito pro la sama kialo ke pomo falas teren, aŭ ĉu la teorio de gravito ankaŭ estas 'nur' teorio?
Se vi eĉ ne provos respondi tiujn ĉi demandojn (kiel mi atendas) tiam do mi probable ignoru vin kiel nehelpeblulon. Espereble mi povos reteni min.
antoniomoya (Zobraziť profil) 24. augusta 2011 13:30:51
miĥil:Ŝajnas al mi ke vi estas idioto aŭ trolo, ĉar vi daŭre ripetas la samajn malveraĵojn.Mmmm... Vi facile koleras...
Aŭskultu, vigla dogmema insultulo (vi jam insultis min antaŭe): Mi havas sufiĉajn respondojn por ĉiuj viaj diroj. Sed, unue, mi ne plu volas perdi mian grandvaloran tempon diskutante kun scienca dogmemulo. Kaj due (sed ĉefe), bedaŭrinde mi ne scias sufiĉe bone Esperanton por terĵeti ĉiujn viajn argumentojn.
Do, fartu bone, ne havu malfermitan menson, kaj daŭrigu vian fiksiĝon al via scienco sen espero.
Se vi estus nur la rezulto de ia malviva materio, vi ne povus tute simple scii ke vi ekzistas.
Amike.
Solulo (Zobraziť profil) 24. augusta 2011 16:12:33
mi volus diri ke mi tute konsentas kaj samopinias kun la ideoj kaj mondkoncepto de Antoniomoya. Mi gratulas lin kaj samtempe admiras lian paciencon en la diskuto kun tiu "scienculo kaj filosofo" de Pays-Bas, kiu en mia denaska lingvo nomiĝus (Netradukebla. Autocenzuro).
horsto (Zobraziť profil) 24. augusta 2011 18:57:25
miĥil:Kompreneble la teorio de gravito estas nur teorio. Ĉu vi pensas ke ĝi estas pli ol teorio. Ĝi certe estas utila kaj klarigas multon, sed tamen estas nur teorio.
3. Ĉu vi kredas ke la luno restas en orbito pro la sama kialo ke pomo falas teren, aŭ ĉu la teorio de gravito ankaŭ estas 'nur' teorio?
Multaj famaj sciencistoj kredas je dio, vi kredas je la neekzisto de dio. Laŭ mia kompreno do ankaŭ vi estas kredanto, tre forta kredanto, laŭ viaj komentoj.
AlfRoland (Zobraziť profil) 24. augusta 2011 19:15:06
horsto:Jen pruvo de gravito. Bonvole prezentu pruvon de ekzisto de Dio!miĥil:Kompreneble la teorio de gravito estas nur teorio. Ĉu vi pensas ke ĝi estas pli ol teorio. Ĝi certe estas utila kaj klarigas multon, sed tamen estas nur teorio.
3. Ĉu vi kredas ke la luno restas en orbito pro la sama kialo ke pomo falas teren, aŭ ĉu la teorio de gravito ankaŭ estas 'nur' teorio?
Multaj famaj sciencistoj kredas je dio, vi kredas je la neekzisto de dio. Laŭ mia kompreno do ankaŭ vi estas kredanto, tre forta kredanto, laŭ viaj komentoj.