Mensagens: 121
Idioma: Esperanto
darkweasel (Mostrar o perfil) 24 de agosto de 2011 19:16:31
AlfRoland:Ne ekzistas pruvo, sed ankaŭ ne ekzistas pruvo de neekzisto de dio. horsto tute pravas, laŭ mi.horsto:Jen pruvo de gravito. Bonvole prezentu pruvon de ekzisto de Dio!miĥil:Kompreneble la teorio de gravito estas nur teorio. Ĉu vi pensas ke ĝi estas pli ol teorio. Ĝi certe estas utila kaj klarigas multon, sed tamen estas nur teorio.
3. Ĉu vi kredas ke la luno restas en orbito pro la sama kialo ke pomo falas teren, aŭ ĉu la teorio de gravito ankaŭ estas 'nur' teorio?
Multaj famaj sciencistoj kredas je dio, vi kredas je la neekzisto de dio. Laŭ mia kompreno do ankaŭ vi estas kredanto, tre forta kredanto, laŭ viaj komentoj.
mihxil (Mostrar o perfil) 24 de agosto de 2011 19:28:26
horsto:Mi ne pensas ke estas pli ol teorio, sed mi nek pensas ke ĝi estas nur teorio. La esenco tie ne estis la vorto 'teorio' sed la vorto 'nur'. Teorio estas la plej alta atingaĵo de scienco. En ĉiutaga vivo 'teorio' povas signifi ion similan al nur 'ideo', sed tio en scienco eble pli ĝuste nomiĝas 'hipotezo'. Nenio 'nura' pri la teorio de gravito aŭ la teorio de evoluado.miĥil:Kompreneble la teorio de gravito estas nur teorio. Ĉu vi pensas ke ĝi estas pli ol teorio. Ĝi certe estas utila kaj klarigas multon, sed tamen estas nur teorio.
3. Ĉu vi kredas ke la luno restas en orbito pro la sama kialo ke pomo falas teren, aŭ ĉu la teorio de gravito ankaŭ estas 'nur' teorio?
Tiuj uloj kiuj diras ke la teorio de evoluado estas 'nur' teorio probable volas diri ke ĝi estas 'nur' hipotezo, kaj ke do ankoraŭ estas la opcio ne akcepti ĝin. Kaj tio tute simple estas ne vera.
horst:Multaj famaj sciencistoj kredas je dio, vi kredas je la neekzisto de dio. Laŭ mia kompreno do ankaŭ vi estas kredanto, tre forta kredanto, laŭ viaj komentoj.Multe pli da famaj sciencistoj tute ne kredas je Dio, kaj eĉ multe pli da kredas je la teorio de evoluado. Fakte mi eĉ kuraĝas aserti ke neniu biologiisto ne kredas ĝin. Nu, eble ili ankoraŭ iom interparolas pri la detaloj, sed pri la fakto ke evoluado okazis simple ekzistas neniu serioza polemiko.
Se vi volas mi estas 'forta' kredanto. Mi vere ne emas denove enmiksiĝi en ian diskutaĉon pri la preciza semantiko de 'kredi'. Sed tiu mia 'forta' kredo ne estas senbaza. Mi kredas ekz. pri teorio de evoluado ĉar estas multaj indikaĵoj, kaj mi simple sekvas la aŭtoritatojn kiuj vere multe okupiĝis pri ĝi (nome la biologiistojn)
AlfRoland (Mostrar o perfil) 24 de agosto de 2011 19:31:11
darkweasel:Kaj se temas pri fantomoj, koboldoj, sorĉistinoj, ogroj ktp????
Ne ekzistas pruvo, sed ankaŭ ne ekzistas pruvo de neekzisto de dio. horsto tute pravas, laŭ mi.
manu_fr (Mostrar o perfil) 24 de agosto de 2011 22:30:42
AlfRoland: Bonvole prezentu pruvon de ekzisto de Dio!Jen pruvo :
http://www.mystere-tv.com/gasparetto-le-peintre-me...
Ni restu iom modestaj ... kaj scivolemaj ... aŭ strebu fari la samon kiel li.
Mi kredas tion, kion mi vidas.
darkweasel (Mostrar o perfil) 25 de agosto de 2011 06:06:35
AlfRoland:se preterlasi tion ke mi ja estas kristano kredanta: homo pure science, racie pensanta ne asertadus ke nepre NE ekzistas ĉio ĉi, sed nur ke tio nek pruveblas nek malpruveblas.darkweasel:Kaj se temas pri fantomoj, koboldoj, sorĉistinoj, ogroj ktp????
Ne ekzistas pruvo, sed ankaŭ ne ekzistas pruvo de neekzisto de dio. horsto tute pravas, laŭ mi.
AlfRoland (Mostrar o perfil) 25 de agosto de 2011 06:16:23
darkweasel:Do, vi samopinias ke Dio apartenas a la sama "teamo" kiel la ceteraj supernaturaĵoj?AlfRoland:se preterlasi tion ke mi ja estas kristano kredanta: homo pure science, racie pensanta ne asertadus ke nepre NE ekzistas ĉio ĉi, sed nur ke tio nek pruveblas nek malpruveblas.darkweasel:Kaj se temas pri fantomoj, koboldoj, sorĉistinoj, ogroj ktp????
Ne ekzistas pruvo, sed ankaŭ ne ekzistas pruvo de neekzisto de dio. horsto tute pravas, laŭ mi.
darkweasel (Mostrar o perfil) 25 de agosto de 2011 06:20:29
AlfRoland:kiel kredanta kristano: nedarkweasel:Do, vi samopinias ke Dio apartenas a la sama "teamo" kiel la ceteraj supernaturaĵoj?AlfRoland:se preterlasi tion ke mi ja estas kristano kredanta: homo pure science, racie pensanta ne asertadus ke nepre NE ekzistas ĉio ĉi, sed nur ke tio nek pruveblas nek malpruveblas.darkweasel:Kaj se temas pri fantomoj, koboldoj, sorĉistinoj, ogroj ktp????
Ne ekzistas pruvo, sed ankaŭ ne ekzistas pruvo de neekzisto de dio. horsto tute pravas, laŭ mi.
tamen homo kiu asertas esti libera de nepruvitaj kredoj devus respondi: jes
cellus (Mostrar o perfil) 25 de agosto de 2011 07:01:40
Tio ne ekskludas ke povas ekzisti iu supera forto, nur ke ni nenion scias pri ĝi, kaj preĝi aŭ iamaniere rilati al tiu hipoteza plej granda forto estas tute vane.
Konsideru ke la suno estas la fonto de ĉiu vivo sur nia planedo. Tio ne signifas ke ni povas peti helpon de la suno por gajni pilkludan matĉon aŭ saviĝi de cunamo aŭ alia katastrofo.
Se ni vere prenas serioze la penson pri dio kiu partoprenas en nia vivo, ni devas koncideri tiun dion kiel grava psikiatra kazo!
mihxil (Mostrar o perfil) 25 de agosto de 2011 07:05:28
manu_fr:Mi kredas tion, kion mi vidas.Vin probable ankaŭ multe amuzas iluziistoj, ĉar vi kredas ĉion.
manu_fr (Mostrar o perfil) 25 de agosto de 2011 07:11:47
miĥil:Vi iomete (kaj volonte) miskomprenas : mi ne kredas ĉion, nur kapablecojn de mediumoj, kiel tiu, ke mi montris tra la ligilo.manu_fr:Mi kredas tion, kion mi vidas.Vin probable ankaŭ multe amuzas iluziistoj, ĉar vi kredas ĉion.
Ne estas same.