訊息: 80
語言: Esperanto
Jorn644 (顯示個人資料) 2011年7月19日上午11:03:10
darkweasel:Mi ne celas reformon, mi nur ŝatas la diskuton.Jorn644:La ĝisnuna aferstato estas:10 personoj ne faras reformon.
10 personoj opinias ke estas bona ideo
4 personoj estas kontraŭ la ideo
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Amike.
hermeso (顯示個人資料) 2011年7月19日下午2:12:41
Tio estas facila se oni konas la kalendaro gregoria kun la unua tago de la semajno estas lundo kiel origino( ekcepte la britanoj en kiu dimancho estas la unua tago)
Alie, oni povas diri "la tricentkvindeka tago de la jaro", sed tio estas malfacila por trovi rapide la bona tago tempe
Au la dua tago de la du deka semajno de la jaro, iomete pli facila
Au la tria tago de la tria monato de la jaro, tio estas plis facila.
Ekzistas manieroj por diri la datoj
henma (顯示個人資料) 2011年7月19日下午3:32:30
darkweasel:Kaj kiom da homoj ne opiniis?Jorn644:La ĝisnuna aferstato estas:10 personoj ne faras reformon.
10 personoj opinias ke estas bona ideo
4 personoj estas kontraŭ la ideo
Nun 5 personoj estas kontraŭ la ideo.
Mi pensas ke ĝi estas interesa ideo... Mi volas lerni la japanan, kaj nomi la monatojn nombri ilin estas interesa, kaj iom pli facila por mi (mi ne devas lerni tiujn nomojn)... sed praktike... mi ĉiam devas pensi dufoje... se oni diras al mi ok-luno ... mi devas pensi ok.. ok... ho, aŭgusto!
Kaj la tagoj de la semajno havas siajn proprajn nomojn en la japana... Kiam mi vidas tiujn tagojn en la portugala, tamen, mi konfuziĝas... ĉar la portugala kaj la hispana estas tre simile, do oni pensus ke la tagoj havas la saman ordon... sed hispane lundo estas la unua tago de la semajno, sed la nomoj en la portugala havas lundo kiel la dua tago.
Krome, se tiu reformo ne okazus pli ol 100 jaroj post la komenco de la lingvo, kaj ni ne havus tiom jam farita... Eble ĝi estus bona... sed nun, jam estas tro malfrue.
Amike,
Daniel.
freeze10108 (顯示個人資料) 2011年7月19日下午6:24:14
Pensu: vi povas lerni la vortojn iomete pli facile, sed ĉu vi povus uzi ilin pli bone dum konversaci? Mi kredas nee, ĉar multaj personoj ne pensas pri tiuj nomoj kiel "estas la tria tago de la semajno."
Do mi demandas: kion vi atingas per ĉi tiuj nomoj? Vi povas ŝpari, eble, dek minutoj de lerni la vortojn. Nenio krom tio ŝpareblas. Ankoraŭ estas la procedo de lerni kiel uzi la vortojn, kaj tio estos tiel malfacila, kiel uzi la nunajn vortojn.
jan aleksan (顯示個人資料) 2011年7月19日下午8:23:46
freeze10108:Mi havas demandon por la malkontraŭuloj: ĉu "faciligos" la vortojn efektive helpi vin?Por mi, ne multe, sed mia gepatra lingvo estas latindevena, do estis tre facila lerni ilin. Tamen ne tiomege: ĉu januaro/ĵanuaro? marto/marso? abrilo/aprilo? dimanĉo/dimanŝo?
Se tro proksimas la vortoj al la gepatra lingvo, povas esti konfuzoj.
antoniomoya (顯示個人資料) 2011年7月19日下午9:08:12
jan aleksan:Se tro proksimas la vortoj al la gepatra lingvo, povas esti konfuzoj.Tio ekzakte okazas al mi kun multaj esperantaj vortoj. Ili tro similas al la hispana, kaj multfoje mi ne scias ĉu iu vorto kiun mi elektis skribiĝas tiel aŭ alimaniere. Mi devas do konsulti vortareton kiun mi preparis por tiuj okazoj. Fojfoje, simileco pli konfuzas ol klarigas.
Amike.
3rdblade (顯示個人資料) 2011年7月20日上午1:57:32
Pri la nomoj de la monatoj, mi ankaŭ scivolas kial D-ro. Zamenhof ne sekvis la orient-azian manieron, kaj nomis la monatojn 'unumonato, dumonato, trimonato', k.t.p.
Ankaŭ, iam mi ne bone povis distingi 'mardon' kaj 'marton'.
Tamen, lerninte bone, mi diras ke ĉi tiuj nomoj estas nur malmultaj, kaj facile lerni. Mi lastatempe verkis poemon, por helpi lernantoj lerni la nomojn de la monatoj.
henma (顯示個人資料) 2011年7月20日上午3:17:44
3rdblade:kial D-ro. Zamenhof elektis nomojn, kies unuaj literoj estas ĉiam malsama. D-L-M-M-Ĵ-V-S. Kial 'M' dufoje? Laŭ mia sperto, kalendaroj (en mia hejmlingvo) ofte mallongigas la nomojn de la semajn-tagoj al unu literon.La nomoj de la tagoj esperante baziĝas en la nomoj de la tagoj en la franca. Ili estas similaj al la nomoj en la hispana (kaj ni ankaŭ havas tiuj unuaj literoj, escepte ke, anstataŭ Ĵ, ni havas J).
Ĉu via hejmlingvo ne estas la angla? Vi havas du T (Tuesday/Thursday) kaj du S (Saturday/Sunday).
3rdblade:Pri la nomoj de la monatoj, mi ankaŭ scivolas kial D-ro. Zamenhof ne sekvis la orient-azian manieron, kaj nomis la monatojn 'unumonato, dumonato, trimonato', k.t.p.Mi pensas, ke precipe ĉar li ne scipovis tiujn lingvojn.
3rdblade:Ankaŭ, iam mi ne bone povis distingi 'mardon' kaj 'marton'.Mardo kaj marso havas komuna origino (en la latinidaj lingvoj). Ili devenas de Marso (de la planedo la tago, de la dio la monato). Memoru tion ĉi: semajntagoj finiĝas je 'do' (escepte de la semajnfino).
lundo: tago de la luno (ankaŭ en la japana kaj la angla)
mardo: tago de Marso (japane fajro, kiu ankaŭ rilatas al tiu planedo)
merkredo: tago de Merkuro (japane akvo, kiu ankaŭ rilatas al tiu planedo)
ĵaŭdo: tago de Jupitero (japane ligno, kiu ankaŭ rilatas al tiu planedo)
vendredo: tago de Venuso (japane metalo, kiu ankaŭ rilatas al tiu planedo)
sabato: estas nomo devena el juda 'Sabat', sed tiu tago rilatis al Saturno antikve, japane tero rilatas al tiu planedo.
dimanĉo: la nomo ne rilatas al planedoj, sed al 'Dominus' (Sinjoro) kaj havas religia deveno. Antikve tiu tago ankaŭ rilatis al suno (kiel en la japana kaj ankoraŭ en la angla)
Amike,
Daniel.
3rdblade (顯示個人資料) 2011年7月20日上午4:04:02
henma:Ĉu via hejmlingvo ne estas la angla? Vi havas du T (Tuesday/Thursday) kaj du S (Saturday/Sunday)Haha, jes, mi ofte pensis, kiam mi knabo estis, ke la angla kalendaro ne aspektis bone: Su-M-Tu-W-Th-F-Sa. Mi imagis ke, unu-literaj mallongigaĵoj aspektus pli bone! S-M-T-W-T-F-S. Eble neniu alia knabo pripensis tion!
Kontraste, la japana kalendaro aspektas pli bone ol la angla, laŭ mi.
(Kia fola distro! Fakte mi ĉefe volas ekzerci mian Esperanton!)
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
henma:Memoru tion ĉi: semajntagoj finiĝas je 'do' (escepte de la semajnfino).Do, bona konsilo!
flipe (顯示個人資料) 2011年7月20日上午4:26:49
unujobo, dujobo, trijobo, kvarjobo, kvinjobo, sesjobo, sepjobo.
unugatso, dugatso, trigatso, kvargatso, kvingats, sesgatso, sepgatso, okgatso, naŭgatso, dekgatso, dekunugatso, dekdugatso.
kiu jobo estas hodiaŭ?
20a de 7g 2011, 3j. (20a de sepgatsu 2011, trijobo.)
1j 2j 3j 4j 5j 6j 7j
1g 2g 3g 4g 5g 6g 7g 8g 9g 10g 11g 12g