Mensagens: 80
Idioma: Esperanto
darkweasel (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2011 05:15:55
Plenigu la jenan sinsekvon:
M D M D _ _ _
Verŝajne plej multaj kredas, ke oni skribu "M D M", sed fakte oni skribu "F S S", tiam oni havas la komencliterojn de la semajntagoj germanlingvaj (Montag, Dienstag, Mittwoch, Donnerstag, Freitag, Samstag, Sonntag).
cellus (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2011 05:39:35
Multaj lingvoj jam nun "kalkulas" la tagojn de la semajno, kiel mmontris nia brazila samideano. En la rusa, latva, islanda kaj kelkaj aliaj lingvoj oni ankaŭ kalkulas la tagojn de la semajno kaj uzas la nomojn de antikvaj dioj, la suno kaj la luno. Tiel faras la ĝermanaj lingvoj, krom la islanda, do, kaj la certaj latinidaj lingvoj.
En multaj eŭropaj lingvoj ja ankaŭ ekzistas monatnomojn kiel "kverkmonato, neĝmonato, lherbmontato, burĝonmonato,ktp." Do oni povas paroli pri monato 7, monato 8 ktp, se oni trovas la nomojn julio kaj aŭgusto malfacilaj.
zan (Mostrar o perfil) 21 de julho de 2011 06:24:12
scorpjke:Unuembro, duembro, triembro, kvarembro, kvinembro, sesembro, sepembro, okembro, naŭembro, dekembro, dekunuembro, dekduembro.Bonan ideon vi rafinu.
Unupevo, dupevo, tripevo, kvarpevo, kvinpevo, sespevo, seppevo.
Kial duembro, sed ne duaembro?
Nova propono estu kiel eble plej logika kaj kiel eble plej simila al jama kutimo.
tridento..ilo kun tri dentoj
dujara..du jaroj
duajara..la dua jaro
Ĉu duembro estas du embroj? Ne.
Sed mi ne scias, ĉu oni povas diri "duajaro".
Ĉu oni devas diri "la dua embro"?
scorpjke:..Sed laŭ la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), la unua tago de la semajno estas lundo kaj dimanĉo estas la sepa,..Bona solvo.
Se vi, la iniciatinto de ĉi tiu ideo, precize difinos, mi uzos ĝin.
En la japana lingvo ni diferencigas monaton kaj "embro"n; por la unua - "tsuki","getsu", por la dua - "gatsu", uzante la saman signon "月".
tri monatoj = "mi tsuki" aŭ "san ka getsu"
la tri embro = "san gatsu"
freeze10108 (Mostrar o perfil) 21 de julho de 2011 08:00:34
...ĝis tiu tempo[/i] [kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la b]registaroj[/b] de la plej ĉefaj regnoj] la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon![/i] Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.La nomoj de ĉiu monoato kaj tago de la semajno estas en la Fundamento. Ĉu ili estas "netuŝebla"? Plue, ĉu estas Esperanto ankoraŭ "akceptanta" ŝanĝojn? Estas reala lingvo nun, kaj neniu sanmense proponas ŝanĝojn al ili.
Se mi ne estas korekta, bonvolu korektigi min.
Jorn644 (Mostrar o perfil) 21 de julho de 2011 08:32:27
3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.
Gofzamen (Mostrar o perfil) 21 de julho de 2011 17:29:48
Rigardu la frazon: Mi vidas la blankajn domojn, kiuj estas sur la monto.
Se ĉiuj ni volus ŝanĝi ion en esperanto havus:
Bone, en multaj lingvoj ne estas akuzativo, do, mi povas forigi ĝin:
2) Mi vidas la blankaj domoj, kiuj estas sur la monto.
Sed estas lingvoj, kiuj la substativo kaj adjektivo ne akordiĝas:
3) Mi vidas la blanka domoj, kiuj estas sur la monto.
Kial 'kiuj' en pluralo? En latinaj lingvoj la relativa pronomo ne varias:
4) Mi vidas la blanka domoj, ke estas sur la monto.
Bone, en rusa lingvo kaj en hebrea, ne estas la verbo "esti", forigu:
5) Mi vidas la blanka domoj, ke sur la monto.
Nu, en eslava lingvo ne estas artikolo, do, forigu:
6) Mi vidas blanka domoj, ke sur monto.
Multaj lingvoj ne estas personaj pronomoj, ne taŭgas, forigu:
7) Vidas blanka domoj, ke sur monto.
La indiĝenaj lingvoj el la grupo makro-jê pluraligas neniun vorton, do, kial pluralon?
8) Vidas blanka domo, ke sur monto.
En la ĉina lingvo ne estas vortaj klasoj, do, forigu:
9) Vid blank dom, ke sur mont.
Vere, kial oni uzas relativajn pronomojn? Ne taŭgas, konforme la kreintoj de Logban:
10) Vid blank dom, sur mont.
La sono estas malfacila por la japananoj, do, aldonigu pli vokalojn:
11) Vidi balanka domo, suru monto.
La havaja lingvo uzas nur 18 fonemojn, do, purigu nian lingvon:
12) Bidi balanka domo, sulu mondo.
Sed... kiu estas vere la signifo? Kiun mi volis diri? Ho, mi ne scias!
Tiel, karaj, sen unuiĝo, neniam esperanto estos internacia lingvo, vere!
freeze10108 (Mostrar o perfil) 21 de julho de 2011 18:12:58
Jorn644:La Fundamento ankaŭ diras:Kaj la proponitaj ŝanĝoj ne venas el aŭtoritata centra institucio (La Akademio), do tiu ĉi peco da La Fundamento pravigas nenion.3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.
@Gofzamen, dankon pro bona ekzemplo de kial Zamenhof ne volis multajn (aŭ iujn) ŝanĝojn en la lingvo ĝis ĝi estas akceptita.
Jorn644 (Mostrar o perfil) 21 de julho de 2011 20:18:26
Eĉ malgraŭ mi ankoraŭ opinias ke unuembro estas pli bona ol januaro, ja pli gravas la netuŝebleco de Esperanto.
Sed mi ja opiniadas ke la numero-embraj monatoj restas "bona aldona ilo", por tiuj, kiuj, por ia ajn kialo, bezonas helpilon rilate al la monatoj.
zan (Mostrar o perfil) 22 de julho de 2011 00:52:39
Ne troiĝu. Gramatiko estas gramatiko, kiun oni devas obei.
Nunaj monatonomoj kaj semajnnomoj estas "fundamenta"j. Sed novaj vortoj ĉiam estas akceptindaj. "Cunamo" devenas de japana vorto "tsunami", sed nun ĝi estas jam Esperanta vorto. Se oni bezonas novan koncepton, ĉiam necesas nova vorto. Nomi monaton laŭ propra nomo estas iaspeca koncepto. Nomi monaton laŭ nombro estas alia komcepto, nova por Esperanto. Oni povas elekti iun ajn el ambaŭ. Kiu volas diri "januaro", tiu diru tiel. Aliaj diru "la unua embro". Tio ne estas ŝanĝo.
zan (Mostrar o perfil) 22 de julho de 2011 01:07:08
Se eblas, mi plie pensas. Ĉu oni pli facile akceptas ĉi tiun novan koncepton kiel ne-eŭropan koncepton? Esperanto ne estas havaĵo nur de eŭropanoj jam nuntempe. Ĉu vi ne pensas tiel? Se vi volas disvastigi Esperanton en la mondo, konsideru pri ne-eŭropanoj. Se io ne kontraŭas gramatikon sed nur aldoniĝas al vortoj, tio estas bona, ĉu ne?
anstataŭ "embro" - "gato" (deveninta de japana "gatsu")
anstataŭ "pevo" - "jobo" (deveninta de japana "youbi")
Ĉu ne ŝajnas fremda kaj nova koncepto?