შეტყობინებები: 11
ენა: Esperanto
mpancorbo (მომხმარებლის პროფილი) 24 იანვარი, 2012 14:41:27
Saluton BrunoBram!
Mi ankaŭ gratulas vin pro la ne malbona atingo en tiu ĉi traduko, konsiderante ke vi estas komencanto (eble komencinto).
Sed la rezulto estas klare plibonigebla. Mi rekomendas ke vi legu kaj trejniĝu pri parnasaj aferoj por ke vi traduku/kreu eĉ pli belajn poemojn.
Nu, unue pri formalaĵoj: ĉiuj versoj de la originalo estas ok-silabaj do, se vi ne havas fortan kialon ne respekti tion, viaj tradukitaj versoj ankaŭ estu tiaj. Almenaŭ, ĉiuj versoj havu samajn silabnombrojn. Sed vi elektis preskaŭ hazarde kaj la silabnombrojn kaj la ritmojn de la versoj. En poezio, tiuj detaloj gravas, des pli en traduko de poezio.
Ekz.:
"legomĝardenet' de mia am'," estas dek-silaba (lasta vorto kun lasta silabo akcentita poentas plian silabon). Sufiĉus:
"ĝardenet' de mia am'", eĉ se la nuanco pri legomoj ne enestas.
Mi same dirus pri rimoj: klopodu rimigi la versojn tie kie la originalo rimas. Ĉar la galega (same kiel la hispana) bone toleras asonancojn, elektu asonancojn se tio plaĉas al vi (kvankam esperantistoj emas ne percepti asonancojn kiel verajn rimojn).
Kaj zorgu ankaŭ pri la lingvaĵo, ke ĝi estu almenaŭ same poezieca kiel la originalo. Ekz., en viaj du unuaj versoj estas pluraj ne-dezirataj aliteracioj, kiu igas la versojn iom tro infanecaj:
"Adiaŭ riveroj, adiaŭ fontoj;
adiaŭ etaj riveretoj;"
"Adiaŭ" estas ĝuste ripetita, ĉar tiu aliteracio troviĝas en la originalo (tamen "adiaŭ" havas aliajn problemojn) sed la vorto "rivero" ripetiĝas en ambaŭ versoj senkiale. Krome "ET-aj river-ET-oj" estas ankaŭ troŝarĝa.
Do, vi vidas ke forĝi bonan tradukon estas ne facila afero. Sed mi kredas ke vi montris sufiĉan talenton en tiu unua provo, por ke iom da trejnado efiku al vere elstaraj tradukoj.