Al la enhavo

Esperanto kaj kulturo

de Jorn644, 2011-julio-18

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2011-julio-18 23:03:16

Kio estas kulturo? Mi vivas ĉirkaŭite de japana kulturo vole nevole. Kulturo estas ne nur literaturo aŭ muziko. Literaturo kaj muziko naskiĝas el kulturo, kiu penetras en homojn.

3rdblade (Montri la profilon) 2011-julio-19 14:01:04

Mi pensas ke la (ŝajna) manko de kulturo de Esperanto ne estas problemo mem. Tamen, naciaj lingvoj ja havas riĉajn, unikajn kulturojn, tial ŝajnas pli allogaj al tiuj, kiuj volas lerni duan lingvon.

Mi kredas ke, oni povas venki tiun ĉi sintenon. La ellerneco de Esperanto certe devos fortigi la motivon kaj kapablecon por lerni iun lingvon poste.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-19 14:49:08

3rdblade:Tamen, naciaj lingvoj ja havas riĉajn, unikajn kulturojn
ĉu kulturojn havas naciaj lingvoj aŭ nacioj?

henma (Montri la profilon) 2011-julio-19 15:20:58

darkweasel:
3rdblade:Tamen, naciaj lingvoj ja havas riĉajn, unikajn kulturojn
ĉu kulturojn havas naciaj lingvoj aŭ nacioj?
Bona demando, darkweasel.

Mi ankaŭ volis diri ion pri ĝi... Lingvo ne havas unikan kulturon... Nacioj kaj landoj havas kulturon.

Vidu la angla aŭ la hispana... ĉu vi povas diri ke kulturo de Anglujo kaj Usono estas la sama? kaj la sama kulturo de Aŭstralio?

Same kun Hispanio kaj Kubo, ekzemple, aŭ Meksiko kaj Bolivio.

Landoj en kiuj la sama lingvo estas parolata havas parton de siaj kulturoj kiu estas komuna... sed ne siaj tutaj kulturoj.

Esperantistoj ja partoprenas de malsamaj kulturoj... Esperantistoj el Ĉinio kaj esperantistoj el Italio havas malsaman kulturon... sed ili havan ion komunan... La movado, grupo, esperantistaro, aŭ iu ajn nomo kiun oni volas havi por ni, havas etan kulturon, kiu miksiĝas kun niaj malsamaj kulturoj.

Se iam, Esperanto estas la dua lingvo por la tuta homaro, ĝi ja fariĝos parto de ĉiuj kulturoj.

Amike,

Daniel.

hermeso (Montri la profilon) 2011-julio-19 16:33:54

Lau mi, la kulturo en lingvo estas "kiel oni vidas la mondon per la vortoj". Per kaj en kiel vortoj oni esprimas la ajhojn kaj emociojn.

Ekzemple: shati, ami, malami, aprezi, estimi, malestimi, estemeti, shateti, ameti, amegi, ktp. Memore, antau shati ne ekzistis, oni ghin esprimis per ami. Kiel vidi bovino por hindiano, bovino por li estas ankau dio, por okcidento ne. La koloroj estas granda ekzemplo, la inuitanoj havas 17 vortoj por la blanko, kaj la bretonanoj kiuj havas sama vorto por blua kaj verda, ktp

3rdblade (Montri la profilon) 2011-julio-19 22:52:30

darkweasel:
3rdblade:Tamen, naciaj lingvoj ja havas riĉajn, unikajn kulturojn
ĉu kulturojn havas naciaj lingvoj aŭ nacioj?
Jes, efektive nacioj (popoloj) disvolvas kaj havas kulturon, kaj tiun kulturon si raportas kaj memoras per lingvo. Ellerneco de iu dua-lingvo simple signifas 'eniron' al alia kulturo. Sed por lernonto de dua lingvo, la larĝa, gererala signifo de tio estas ke 'Naciaj lingvoj ŝajnas pli riĉkultura ol Esperanto'.

Mi pensas ke, tiu 'allogeco' estas falsa allogeco, por tiuj kiuj ne ankoraŭ eklernis dua-lingvon, kaj ne ankoraŭ komprenas la penon por lerni, kompreni, kaj pensi per ne-patrolingvo. Esperanto ja estas pragmata 'unupaŝo' por lerni pri tiu peno.

Ankaŭ, oni povas lerni pri aliaj kulturoj per onia patrolingvo. Mi scias ke, en mia hejmlando Aŭstralio, etaj infanoj lernas 'dualingvon' sed fakte nur lernas iomete da lingvo, ĉar la leciono estas por lerni pri la kulturo, geografio kaj historio de la lando de tiu lingvo. (La sama okazis antaŭ 50 jaroj, kiam la lernado de la latina iom post iom iĝis la lernado de roma historio.)

Mi instruis la angla al etaj infanoj en Japanujo, sed la ĉefideo estas 'prezenti fremdkulturon per fremdlingvon'.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-julio-19 22:53:40

Altebrilas:Mi ja scias, ke ekzistas multaj originalaj verkoj en esperanto, sed tre malmultaj estas eldonitaj en nacilingvaj tradukoj.

Tial esperanto kulturo ne estas facile videbla ekster la movado.
Mi longtempe antaŭe (antaŭ mia esperantiĝo) mi legis francan libron "la radio, mais c'est très simple" kies unua eldono estus tradukita el esperanta originalo "finfine mi komprenas radion".

http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADgeno_Aisberg

Ankaŭ "la danĝera lingvo" estis tradukita nacilingven.

zan (Montri la profilon) 2011-julio-20 09:18:45

3rdblade:Mi instruis la angla al etaj infanoj en Japanujo, sed la ĉefideo estas 'prezenti fremdkulturon per fremdlingvon'.
Laŭ mia supozo tiaj infanoj nur kantas anglajn kantojn. lango.gif

Lerni fremdlingvon kaj scii fremdkulturon estas grave. Sed tamen por mi tio estas ne tre alloga. Nun mi vivas en japana kulturo. Lerni fremdlingvon instruos al mi alian kulturon. Sed ankaŭ tio estas "ia" kulturo, kiun mi devas respekti. Mi volas sendependiĝi de ia fiksita kulturo. Jes ja, en mi jam penetris japana kulturo. Sed mi volas laŭeble liberigi sin de tiaj fiksitaĵoj. Por tio Esperanto estas taŭga al mi, des pli, se ĝi ne havas fiksitan kulturon.

Miland (Montri la profilon) 2011-julio-20 17:07:36

Jorn644:Esperanto estas ilo kiu ebligas homojn facile kompreni unu la alian..
Por kio gravas ia ajn kulturo en tiu senco?
Ja bona demando! Unu ebla respondo al via demando estas, ke la ekzisto de kulturo pruvas ke la lingvo havas sian reklamitan kapablecon: komuniki ĉion gravan inter diversaj komunumoj, kaj do efike funkcii kiel ponto-lingvo en nia mondo.

Tamen naciaj kulturoj enhavas multajn nelingvajn aspektojn, ekz. kutimojn. Ne necesas ke internacia lingvo havu tiujn. Tial, ne necesas ke Esperanta kulturo havu ĉiujn aspektojn de naciaj kulturoj; necesas nur, tiuj, kiuj necesas por komunikiĝi. Ne necesas komuna religio, komunaj manĝaĵoj, aŭ komunaj ludoj.

Pro la kre-emo de homoj, kulturo preskaŭ ne-eviteble kreiĝos ĉirkaŭ nova lingvo. Tiu enhavas precipe literaturon. En Esperanto do troviĝas originalaj romanoj, noveloj, poemoj kaj dramoj, krom tradukoj de aliaj lingvoj.

Ni diru, do, ke la kulturo de Esperanto estas plejmulte lingva, kvankam la komunumo evoluis kelkajn kutimojn, asociitaj kun kongresoj, ĉu UK-oj aŭ IJK-oj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-julio-20 22:00:10

Resume, mi dirus:
1. ke esperanto disvolvis sian propran kulturon.
2. ke esperanto povas apogi sur la jam internacia kulturo.
3. ke kulturo, kiam ĝi ne estas komuna, estas pli ĝena ol helpa por komunikado.

Sed:
4. kela kulturo produktita de esperanta movado ne estas agnoskita ekstere de ĝi.

Reen al la supro