Al la enhavo

Ĉu vi estas marĝena esperantisto?

de BrunoBram, 2011-julio-18

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-18 16:24:44

En alia fadeno mi min demandas pri marĝenaj esperantistoj, tiaj, kiaj ŝtelistoj, prosituist(in)oj, teroristoj, ktp. Ne ĉio estas tiom bela en neniu loko, kaj estus amuze scii pri tiaj esperantistoj (kiuj sendube ekzistas).

AlfRoland sugestis al mi krei enketon pri tio, kaj tio ŝajnis al mi bona ideo. Bonvolu respondi la veron.

Eble ne multe rilatas, sed kiel kulturala noto mi memoras, ke la filmo Angoroj (1964), la unua originala filmo en Esperanto, temas pri ŝtelistoj, kai kompreneble ili parolas Esperanton.

AVERTO: En la antaŭlasta alternativo mi volis diri "drogdependanto. Mankis al mi enmeti ankaŭ la alternativon "Mi estas policano". Tiukaze vi povas diri tion en afiŝo okulumo.gif

Wilhelm (Montri la profilon) 2011-julio-18 18:43:15

Kio estas "normala" homo?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-18 18:44:27

Wilhelm:Kio estas "normala" homo?
Verŝajne ĉio, kio ne apartenas al la aliaj kategorioj.

Cetere, ne estas marĝenaĵo ŝati infanojn, estas marĝenaĵo esti sekse altirataj de ili.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-julio-18 19:55:11

Se vi pensas ke personoj kiuj emas vidi anime-on aŭ manga-on estas stranguloj, mi do devas diri ke mi ŝategas ĉi-ĉiuj aĵoj pri la japana mondo. Mi kredas ke ĉi tiu fadeno estas malbona kaj ĝi devus esti foriĝita. Do, mi tuj avertos al la ajn administranto por ke li forigas ĉi tiu fadenon.

nikko (Montri la profilon) 2011-julio-18 19:56:23

"Normala homo" estas plej ambigua kaj perversia etikedo el ĉiuj. lango.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-julio-18 21:01:10

Pardonu min ĉiuj. Mi vere proponis kreon de ĉi tiu enketo, sed mi pensis ke estis evidente ke la propono estis tre ironia rideto.gif

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-18 21:30:46

Ryuuichi:Se vi pensas ke personoj kiuj emas vidi anime-on aŭ manga-on estas stranguloj, mi do devas diri ke mi ŝategas ĉi-ĉiuj aĵoj pri la japana mondo. Mi kredas ke ĉi tiu fadeno estas malbona kaj ĝi devus esti foriĝita. Do, mi tuj avertos al la ajn administranto por ke li forigas ĉi tiu fadenon.
Al mi ne ĝenas, ĉu oni forigas tiun ĉi fadenon. Sed mi devas diri al vi, ke oni ne povas iri tra la vivo cenzurante aŭ petante cenzuri iu ajn fadenon, kiu ne ŝatas al li. Tiu ĉi fadeno havas multe da ironio, mi nenion havas kontraŭ tiuj, kiuj ŝatas mangaon. Eĉ pli, kiam mi estis infano mi ŝatis mangaon kaj precipe bildstriojn ĝenerale (ankoraŭ nun mi ŝatas legi bildstriojn, precipe satirikajn bildstriojn, kiel la hispana revuo El Jueves), kaj mi estas kontraŭa nomi "strangulojn" la homojn kiuj havas minoritatajn hobiojn kaj vivmanierojn. Mi simpatias kun ili kaj kompreneble mi konsideras min strangulo (kaj multaj homoj taksas esperantistojn kiel stranguloj). Eble vi estas tro ofendiĝema.

Al mi nur interesas ne "normalaj" homoj.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-18 22:29:49

Se kredi la ĝisnunajn rezultojn, ĉe Lernu! estas almenaŭ unu prostitut(in)o, du pedofiluloj, iu kiu iam estis malliberigita pro ia kialo, unu drogdependanto aŭ narkotrafikanto kaj tri stranguloj. Sed bonŝance estas neniu politikisto, neniu bankmastro kaj neniu laboranta en televido. Tio trankviligas min. La negativa kaj maltrankviliga datumo estas, ke kvin uzantoj diras, ke ili estas normalaj homoj.

jan aleksan (Montri la profilon) 2011-julio-18 23:15:51

Racie, kiel esperantisto, mi ne povus elekti "mi estas normala homo", kvankam mi estas neniu el la aliaj eblecoj

zan (Montri la profilon) 2011-julio-19 00:55:49

En Japanio "normalaj" homj ŝatas mangaon. Malŝatanto de la tuta mangao estas "strangulo". En Japanio troviĝas diversspecaj mangaoj. "Hentai" estas unu speco el ili. Eĉ tion oni permesas kiel libereco de esprimo. Troviĝas ankaŭ bonaj mangaoj. rideto.gif

Tamen ĉi tiu enketo montras tion, kion vi taksas "marĝena". Interese.

Reen al la supro