К содержанию

Timo, ĉu?

от Desmut, 19 июля 2011 г.

Сообщений: 6

Язык: Esperanto

Desmut (Показать профиль) 19 июля 2011 г., 3:43:01

Kial la plimulto da homoj kiuj scias pri Esperanto ne emas lerni ĝin?
Malgraŭ la bonaĵoj kiujn la lingvo vere povas doni al la homaro, la plejmulto da homoj, kiuj konas tion por kio laboras la Esperantismo, ne volas aŭ ne emas lerni ĝin. Sed la ĵusta demando estas, kial? Kiu estas la vera kialo de la nescivolemo pri la homa unuiĝo? ĉu tiuj homoj, kiuj scias por kio estis farita kaj sukcese uzata la Internacia Lingvo, timas ion? ĉu tiaj homoj estas plenaj el antaŭjuĝoj pri ni, la Esperantistaro? Mi vere ne certas ĉu la homoj pensas same en Meksiko kiel en Rusio aŭ Japanio, sed pri Esperantismo, mi pensas ke ja tiel estas...ĉiuj tiuj homoj kiuj konas por kio ekzistas la lingvo kaj ne volas lerni ĝin, timas ion...sed, kion?
Ĉu vi neniam demandis al familio kial ili ne emas lerni vian lingvon? Mi ja, kaj mia familiero (mi ne certigos kiu estis) diris "ho...mi ne certas, sed ŝajnas ke mi ne estas sufiĉe inteligenta por ellerni ĝin, ankaŭ okazas ke mi estas jam tre maljuna por lerni ion ajn". La timo ŝajni stultaj, mi pensas. :/ Kion vi opinias?

darkweasel (Показать профиль) 19 июля 2011 г., 5:53:46

Al multaj Esperanto simple ŝajnas senutila kaj nelerninda.

BrunoBram (Показать профиль) 19 июля 2011 г., 6:40:49

Mi pensas, ke la homoj simple ne ŝatas kleriĝi nek lerni lingvojn. Stulta estas la plejmulto pro preferi la anglan anstataŭ Esperanto kaj rigardi esperantistojn kiel stultulojn aŭ frenezulojn.

Mi konas homoj kiuj pensas, ke mi estas stulta kaj freneza pro tio, ke mi lernas Esperanton kaj aliajn minoritatajn lingvojn. Stultaj estas ili.

antoniomoya (Показать профиль) 19 июля 2011 г., 6:41:28

Mi opinias, unue, ke la plimulto el la homoj ne bezonas/volas/emas lerni fremdan lingvon (sufiĉas rigardi ĉirkaŭ vi por kontroli tion), kaj due, la malmulta cetero kiu jes bezonas lerni alian lingvon, kredas ke sciante la anglan ili solvos la problemon de interkomunikiĝo (estas la ĝenerala emo). Tiu cetero eĉ neniam aŭdis pri Esperanto kaj ĝiaj eblecoj.

Amike.

Desmut (Показать профиль) 19 июля 2011 г., 15:20:45

Kie mi loĝas (kaj multege da kilometroj ĉirkaŭen) oni ne bezonas alian lingvon, do la hispana estas en la tuta ameriko, eĉ en Usono kaj Kanado, kaj tre malmultaj homoj vojaĝas al Eŭropo, verdire, por amerikanoj (ne usonanoj, kompreneble) la nuraj lingvoj lernindaj estas la hispana, angla kaj portugala, kun la francparolantoj de kanado la plimulto da amerikanoj ne havas tiom fortan kontakton...
Sed, kiel nur malmultaj lokoj havas pli ol unu granda lingvo, la ceteraj ne emas lerni la aliajn...tial mi ĉi tie ne bezonas lerni alian lingvon, verdire, sed mi trovis belan ideon kaj grandan bonaĵojn en Esperanto kaj tial mi lernis ĝin...kial la ceteraj ne rimarkas tion kion ni ja?

dobri (Показать профиль) 19 июля 2011 г., 15:41:07

Ne forgesu, ke laŭ iu enketo oni deklaris, ke 60% de la homaro estas demenca.

Наверх