目次へ

Kia estas via seksa tendenco?

BrunoBram,2011年7月19日の

メッセージ: 21

言語: Esperanto

BrunoBram (プロフィールを表示) 2011年7月19日 12:27:39

La celo de tiu ĉi enketo estas helpi scii proksimume kiu elcento da homoj kun seksaj tendencoj ne konsiderataj "normalaj" de la socio povas ekzisti.

Mi certas, ke se oni povus scii la verajn seksajn tendencojn de la tutaj homoj, oni vidus, ke la plejmulto apartiĝas iamaniere de la konsiderata "normala" sekseco.

Balotu sincere.

Hector_134 (プロフィールを表示) 2011年7月19日 12:58:38

Mi konsideras ĉi tiu temo kia maladekva.

Kio gravas nian seksan tendencon? Nenio.

BrunoBram (プロフィールを表示) 2011年7月19日 13:26:40

Al mi ne interesas seksajn tendencojn de neniu, sed mi havas sciencan scivolemon. Se vi ne volas, ne balotu nek legu la fadenon, neniu devigas vin.

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年7月19日 14:56:16

Hector_134:Mi konsideras ĉi tiu temo kia maladekva.

Kio gravas nian seksan tendencon? Nenio.
se la fadenkreinton interesas tio, kial ne? Vi ja ne devas voĉdoni.

BrunoBram (プロフィールを表示) 2011年7月19日 15:43:37

Hector_134:Mi konsideras ĉi tiu temo kia maladekva.

Kio gravas nian seksan tendencon? Nenio.
Mi ne konsideras taŭga, ke aliaj diru al aliaj pri kio devas aŭ ne paroli aŭ interesiĝi.

Kurioze estas ofte temoj pri sekseco tiuj, kiuj plej ĝenas al la homoj. Mi ne komprenas tion.

Sed supozeble ekzistas parollibereco.

Juanjo (プロフィールを表示) 2011年7月19日 19:44:11

Bruno, se vi jam komencas paroli pri "normala" sekseco, ĝi komencas malbone. shoko.gif

Ĉiuj de ni estas normalaj homoj, neniu estas malnormala por la homoj al kiu amas aŭ kun kiu havas sekson.

Amike

Juanjo

Hector_134 (プロフィールを表示) 2011年7月19日 19:46:05

Mi diris tion ĉar ĉi tiu forumo estas por lerni kaj paroli, sed tamen ekzistas infanoj kaj kursoj por lerni por ĉi-ĉiuj... kaj ĉiutage mi vidas pli temoj pri sekso.

Se vi volus temoj pri seko, ĉu vi ne devus krei ekstera retpaĝo?

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年7月19日 19:49:15

Juanjo:Bruno, se vi jam komencas paroli pri "normala" sekseco, ĝi komencas malbone. shoko.gif

Ĉiuj de ni estas normalaj homoj, neniu estas malnormala por la homoj al kiu amas aŭ kun kiu havas sekson.

Amike

Juanjo
Li ne skribis pri normala sekseco, sed - ĝuste pro tio, kion vi kritikas - pri sekseco konsiderata normala de la socio.

@Hector_134: Mi ne povas imagi, ke tiu ĉi enketo iel ajn havigus problemojn al infanoj. Mi aktivas en alia (germanlingva) forumo vizitata de (kaj celanta al) multegaj malpli-ol-15-jaraĝuloj, kaj tie ekzistas la sama enketo.

Hector_134 (プロフィールを表示) 2011年7月19日 19:59:47

"Kia estas via seksa idento?"

Unue, ne ekzistas "seksa idento", sed ja "seksa tendenco". Diri al la infanoj ke "seksa tendenco" faras diferenca al la homoj povas konfuzi ilin. Mi scias tion ĉar mi havas persona sperto.

BrunoBram (プロフィールを表示) 2011年7月19日 20:23:46

Kia problemo estas se infanoj legas fadenon tian? Ĉu vi vere vidas iun problemon? Eble ili ankaŭ balotas kaj kontribuas por diri kia estas sia seksa tendenco. Mi ne komprenas kial tiom da homoj timas, ĉi tie kaj ekstere, ke geinfanoj legu pri sekcesaj temoj.

Ĉu vi same zorgas pri tio, kion geinfanoj spektas per televido? Programoj pri famuloj je vespera horo, toreado, informa manipulado, koruptaj politikistoj, polica perforto... Ja estas terura, ke geinfanoj devas spekti tion, ĉion, ne ke ili legu pri sekseco.

For moralismo!

Rilate la enketon, ĝi konfirmas tion, kion mi diris komence. Gejoj, ambaŭseksemuloj, ktp ne estas tiom minoritataj kiel la socio volas kredigi al ni: ĝis nun, el dekunu balotintoj, tri diras, ke ili estas gejoj, du ambaŭseksemaj, unu aliseksema sed malfermita al rilatoj kun samseksaj homoj, kaj kvin simple aliseksemaj. Pli ol la duono do estas aliseksemaj aŭ ambaŭseksemaj, la ceteraj samseksemaj kaj unu el ili malfermita al sekse rilati al samseksaj uloj. Mi kredas, ke la rezultoj reflektas la socian seksan realon de la tuta socio.

For moralismo!

先頭にもどる