Aller au contenu

Ekzemplo de stulteco de la homoj rilate lingvoj kaj la angla

de BrunoBram, 19 juillet 2011

Messages : 19

Langue: Esperanto

BrunoBram (Voir le profil) 19 juillet 2011 18:54:09

Kelkfoje, mi diris al iu, ke mi ŝatas lingvojn kaj mi lernis plurajn. Kaj diversaj fojoj oni diris al mi: "Kaj ĉu vi parolas la anglan?". Kiam mi diras ne, ŝajnas, ke scii pli ol kvar lingvoj havas neniun valoron laŭ tiuj homoj, ĉar ili ridetas, rigardas min kvazaŭ stultulo kaj aldonas ion kiel: "Nu, tio, kio gravas estas la angla". Kaj tie finiĝas ĉio.

Stultuloj.

hermeso (Voir le profil) 19 juillet 2011 19:17:05

Ili pravas, se la uloj ne parolas la lingvoj ke vi konas, vi ne povas paroli kun ili. Nun, oni lernas angla kiel lingvo ponta internacia, tiel chiu povas paroli trans la mondo.

Sed ekzistas uloj kiuj ne lerni angla. Maljunulino min demandis umo, sed shi ne parolis franca, nek angla, nek itala, nek germana, nek hispano, nek esperanto. Tiel mi ne povis shi helpi. Almenau, multaj uloj parolas angla, certe ne bone, sed sufiche por ke oni povas paroli por helpi.

Ryuuichi (Voir le profil) 19 juillet 2011 19:27:10

Nu... mi devas diri ke mi nur scias angla ĉar ekde mi estas knabeto, oni instruas min ĉe la lernejo. Se la lernistoj kaj miaj gepatroj instruis min esperanton, nun mi povus esti denaska parolanto... Multaj homoj lernis la anglan ĉar en lia socio estas la "baza kaj internacia" lingvo.

mihxil (Voir le profil) 19 juillet 2011 20:06:40

BrunoBram:Kelkfoje, mi diris al iu, ke mi ŝatas lingvojn kaj mi lernis plurajn. Kaj diversaj fojoj oni diris al mi: "Kaj ĉu vi parolas la anglan?". Kiam mi diras ne, ŝajnas, ke scii pli ol kvar lingvoj havas neniun valoron laŭ tiuj homoj, ĉar ili ridetas, rigardas min kvazaŭ stultulo kaj aldonas ion kiel: "Nu, tio, kio gravas estas la angla". Kaj tie finiĝas ĉio.

Stultuloj.
Scioj pri la angla ja gravas ekz. se vi volas legi la malkaŝaĵojn pri Roswell. Kaj ankaŭ viaj aliaj asertoj pri CIA kaj FBI estas tre malvaloraj se vi do eĉ ne legis anglalingvajn fontojn pri tio.

Je multaj kampoj scipovo pri la angla ja estas tre tre utila. Dependas de oniaj interesiĝoj ĉu estas problemo ne scipovi ĝin, sed sume, kaj konsiderante viajn evidentajn interesiĝojn, mi ja emas iom konsenti kun tiuj 'stultuloj' ke lerni plurajn lingvojn, sed ne la anglan estas malprudente kaj sufiĉe strange.

CrisJr25 (Voir le profil) 19 juillet 2011 20:18:17

Bonvolu! Angla estas nur alia lingvo, kaj mi opinias ke oni ne devas diri ke angla estas malbona nur ĉar estas ĉie... Mi konsentas ke, iu, kiu diras tio, kio estis dirata al vin, estas stulta, sen dubo; sed vi ne devas esti stulta ankaŭ kaj malami angla nur ĉar vi suferas de antaŭjuĝo. Ĝi estas kiel, se oni ne estimas vin, ĉar vi ne aŭdas n-a muziko, do vi malamas onin kaj n-an muzikon [n=muzika gento].

Sed, oni, kiu opinias ke nur angla estas grava kiel lingvo, estas stultulo.

BrunoBram (Voir le profil) 19 juillet 2011 20:49:15

Tia estas la problemo, multaj pensas, ke nur la angla estas grava kiel lingvo supozate internacia, kaj se iu, kiel mi lernis aliajn, tion multaj ne valoras se inter tiuj ne estas la angla.

Mi scias, ke la angla utilas por iaj temoj. Ekzemple, pri nifologio mi ankoraŭ ne trovis vere bonan bibliografion. En la angla ja. En Vikipedio, ni ĉiuj scias, ke la angla eldono estas la plej kvalita.

Mi komprenetas la anglan se mi legas ĝin, nur pro tio, ke mi estis trovanta ĝin ĉie en interreto dum jaroj. Sed ĉiam, kiam mi provis eklerni ĝin mi ne povis daŭri, ĉar mi ŝatas lerni lingvojn pro ĝia beleco, ĝia sono, ĝia strukturo, ĝia gramatiko, ĝia muziko. Kaj nenion tian mi trovas en la angla. Krom tio, mi ne volas lerni tian imperiisman lingvon.

miĥil, kion vi havas kontraŭ tiuj, kiuj ŝatas studi nifologion aŭ similajn temojn? Vi ŝajnas inkvizitoro. Se vi ne interesiĝas pri tiaj aferoj, lasu pace al tiuj, kiuj ja interesiĝas, kaj vi resu neklera pri tiuj aferoj (ja, mi diris neklera).

Heliogabalus (Voir le profil) 20 juillet 2011 01:35:26

Mi pensas ke ĝi nur reflektas la senscion kaj antaŭjuĝon de kelkaj personoj. Paroli la anglan ja estas utila, sed ankaŭ paroli aliajn lingvojn tre utilas. Ne estas lingvo super aliaj lingvoj, kaj pensi ke preferindas lerni la anglan antaŭ aliaj lingvoj estas granda limigo al malkovro de la monda kulturo.

Mi pensas ke multe pli taŭgas lerni plurajn lingvojn ol lerni nur la anglan. Estas milionoj da homoj en la mondo kiuj ne bezonas la konon de la angla por bone kaj sukcese vivi. Ekzemple, estas doktoro en mia universitato, kiu preferis specialiĝi en la germana, kaj li estas klera profesoro, reserĉisto, kaj tradukisto, kaj li ne bezonas paroli angle.

Alia ekzemplo, imagu tradukisto de la angla, kiu serĉas laboron. Estas miloj da tradukistoj de la angla, kiom malfacile estos por li trovi laboron? Nun imagu tradukiston, ekzemple de la islanda. Kiom da tradukistoj de la islanda (krom en la skandinavaj landoj) ekzistas, kaj kiom oni pagos al tradukisto kiu konas lingvon kiuj malmultaj homoj konas. Lerni aliajn lingvojn estas ege utila en nia diverslingva mondo. Ne ĉio solviĝas per la angla.

La angla estas nur lingvo, nek pli bona nek pli malbona ol aliaj, kaj ĉiuj devas havi la eblon lerni ĝin laŭvole, ne devige.

BrunoBram:mi ne volas lerni tian imperiisman lingvon.
Do, se vi diras ke la angla estas imperiisma, vi devas rememori ke la hispana ankaŭ estas imperiisma lingvo. Se mi parolas denaske la hispanan estas nur ĉar iam miaj prauloj vivis sub la krono de la Hispana imperio. Mi adoras la portugalan lingvon, sed ĝi ankaŭ estis la lingvo de imperio. Mi ŝategas la rusan, kaj ĝi ankaŭ estas imperiisma lingvo. Mi studis latinon, kiu estis ankaŭ imperiisma. Mi ŝatas ankaŭ la naŭatlan (indiĝena lingvo de Meksiko), sed ĝi estis la oficiala lingvo de la azteka imperio, kaj estas longa ktp.

mihxil (Voir le profil) 20 juillet 2011 02:06:07

BrunoBram:Krom tio, mi ne volas lerni tian imperiisman lingvon.
Kiel lingvo povas esti 'imperiisma'?

BrunoBram:miĥil, kion vi havas kontraŭ tiuj, kiuj ŝatas studi nifologion aŭ similajn temojn? Vi ŝajnas inkvizitoro. Se vi ne interesiĝas pri tiaj aferoj, lasu pace al tiuj, kiuj ja interesiĝas, kaj vi resu neklera pri tiuj aferoj (ja, mi diris neklera).
Mi havas nenion kontraŭ la personoj kiuj ŝatas 'nifologion'. Mi havas ion kontraŭ nifologio mem. Karaktero de 'nifologio' estas ke ĝi tute malhavas ĉian formon de skeptiko. Ĝiaj adeptoj estas trokredemuloj, kiuj konfuzas dezirojn kun realo, kaj senkritike kopias sugestantajn novaĵojn unu de la alia kaj nomas tion 'studi'. Nifologio en tio similas al homeopatio, astrologio, religio kaj aliaj tiaj fenomenoj kiuj funkcias per la memtrompemo de homoj. Min do ne vere interesas tiuj fuŝaĵoj mem, sed ja iom la mensa saneco de iliaj anoj.

Miland (Voir le profil) 20 juillet 2011 17:18:29

BrunoBram:"Nu, tio, kio gravas estas la angla".
Estas bone dirite, "lernu la anglan por fari monon, lernu Esperanton por fari amikecon."

La angla fariĝis internacia scienca, komerca kaj profesia lingvo. Posedo de la angla, do, povas esti reala avantaĝo.

Mi legis ie, ke la jezuitoj devigas novajn membrojn lerni la anglan, se ĝi ne estas ilia unua lingvo (se jes, ili devas lerni ankaŭ la hispanan). Tio ŝajnas al mi saĝa politiko en nia mondo.

maratonisto (Voir le profil) 20 juillet 2011 18:49:45

Ekzemple en Rusio oni elspezas por instruado de la angla proksime 2,5 miliardoj da euroj jare. En neniu lando oni eblas elekti esperanton en lernejojn kiel fremdlingvo. Tiuj lernejoj, kiuj instruas esperanton kiel elekteblan fremdlingvon, estas raregaj esceptoj.
Hodiaŭ ne ekzistas demokratio en elekto de lingvo. Tio estas la kaŭzo de stagnado de Esperanto. Por instruado de la angla en la mondo oni elspezas centojn da miliardoj, por instruado de esperanto nenion.

Retour au début