글: 3
언어: Esperanto
BrunoBram (프로필 보기) 2011년 7월 19일 오후 11:34:04
Ĉu ni devas uzi ĉiam Esperanto kun majusklo aŭ ĉu ankaŭ estas korekte skribi ĝin sen majusklo?
henma (프로필 보기) 2011년 7월 20일 오전 12:13:44
BrunoBram:Ĉu ni devas uzi ĉiam Esperanto kun majusklo aŭ ĉu ankaŭ estas korekte skribi ĝin sen majusklo?Oni ne 'devas' ĝin skribi majuskle... sed tio helpas por ne konfuzi la lingvon kun 'tiu kiu esperas'.
Amike,
Daniel.
darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 20일 오전 5:17:47
Mi ĉiam skribus ĝin kun majusklo. Pri derivaĵoj kiel (e/E)sperantisto, (e/E)sperantlingva, ktp. oni povas dubi, sed mi mem plej ofte uzas majusklan skribon ankaŭ tie.