Aller au contenu

Esperanto aŭ esperanto?

de BrunoBram, 19 juillet 2011

Messages : 3

Langue: Esperanto

BrunoBram (Voir le profil) 19 juillet 2011 23:34:04

Ĉu ni devas uzi ĉiam Esperanto kun majusklo aŭ ĉu ankaŭ estas korekte skribi ĝin sen majusklo?

henma (Voir le profil) 20 juillet 2011 00:13:44

BrunoBram:Ĉu ni devas uzi ĉiam Esperanto kun majusklo aŭ ĉu ankaŭ estas korekte skribi ĝin sen majusklo?
Oni ne 'devas' ĝin skribi majuskle... sed tio helpas por ne konfuzi la lingvon kun 'tiu kiu esperas'.

Amike,

Daniel.

darkweasel (Voir le profil) 20 juillet 2011 05:17:47

Mi ĉiam skribus ĝin kun majusklo. Pri derivaĵoj kiel (e/E)sperantisto, (e/E)sperantlingva, ktp. oni povas dubi, sed mi mem plej ofte uzas majusklan skribon ankaŭ tie.

Retour au début