K vsebini

Karotingo

od 3rdblade, 20. julij 2011

Sporočila: 12

Jezik: Esperanto

3rdblade (Prikaži profil) 20. julij 2011 09:09:20

Jen la karotingo.

Ĉu vi elpensos alian strangan 'ingon'?

vincas (Prikaži profil) 20. julij 2011 16:42:40

3rdblade:Jen la karotingo.

Ĉu vi elpensos alian strangan 'ingon'?
rido.gif

glig (Prikaži profil) 20. julij 2011 18:58:33

3rdblade:Jen la karotingo.

Ĉu vi elpensos alian strangan 'ingon'?
tre stranga kaj priparolinda ingo; eble iun tagon oni ekuzos ĝin ridulo.gif))))))) lango.gif

Mia sekva stranga ingo estas: lumingo. Ne scias certe por kio ĝi servas, sed ĝi ja trovos sian aplikon en proksima estonto lango.gif, mi grande esperas.
Ankoraŭ ne estas bildo, sed vi provu krei bildon en viaj kapoj. ridulo.gif

sal.gif

Ryuuichi (Prikaži profil) 20. julij 2011 23:14:31

Kiu estas la kreinto de ĉi tiu stranga ilo? Estas bona ideo krei novan aĵon kaj nomigi ilin kun esperantajn nomojn. La mondo bezonas novan iloj kiu servas por fari ajn utila funkcio kreitaj de la esperantistoj. Mi intencos pensi pri novan ilon kaj mi jam diros kion mi volus inventi lango.gif

3rdblade (Prikaži profil) 21. julij 2011 03:02:10

Koran dankon! La kreinto de la karotingo estas mi. Mi volas dezegni kaj/aŭ kolekti folajn ilustraĵojn por mia revueto. Mi tre ĝojos ricevi viajn ideojn por aliaj strangaj aŭ folaj 'ingoj'.

Nun mi imagas la aspekton kaj funkcion de 'lumingo'... rideto.gif

Altebrilas (Prikaži profil) 23. julij 2011 22:20:54

Ĉu vi ankaŭ inventis la "Fundamentingo"-n, por tiuj, kiuj ne volas tuŝi la Fundamenton?

黄鸡蛋 (Prikaži profil) 24. julij 2011 07:57:45

Altebrilas:Ĉu vi ankaŭ inventis la "Fundamentingo"-n, por tiuj, kiuj ne volas tuŝi la Fundamenton?
Tio ne necesas, ĉar la Fundamento estas NETUŜEBLA. lango.gif

darkweasel (Prikaži profil) 24. julij 2011 08:02:38

黄鸡蛋:
Altebrilas:Ĉu vi ankaŭ inventis la "Fundamentingo"-n, por tiuj, kiuj ne volas tuŝi la Fundamenton?
Tio ne necesas, ĉar la Fundamento estas NETUŜEBLA. lango.gif
Jes ja, la fama neduŝebla Fundamento.

3rdblade (Prikaži profil) 24. julij 2011 08:54:41

Altebrilas:Ĉu vi ankaŭ inventis la "Fundamentingo"-n, por tiuj, kiuj ne volas tuŝi la Fundamenton?
Mi sugestas ke, tiaj uloj turnu la paĝojn de la Fundamento per du karotoj, metitaj per karotingoj.

€29,99. Mendu nun!

Altebrilas (Prikaži profil) 24. julij 2011 09:01:08

3rdblade:
Altebrilas:Ĉu vi ankaŭ inventis la "Fundamentingo"-n, por tiuj, kiuj ne volas tuŝi la Fundamenton?
Mi sugestas ke, tiaj uloj turnu la paĝojn de la Fundamento per du karotoj, metitaj per karotingoj.

€29,99. Mendu nun!
Tiel vi vendas du ekzemplerojn samtempe... Kia komercemulo! Mi esperas, ke vi konsentas rabaton por aĉeto de la du ekzempleroj! okulumo.gif

Nazaj na začetek