Poruke: 23
Jezik: Esperanto
Vilius (Prikaz profila) 5. kolovoza 2011. 19:54:27
darkweasel (Prikaz profila) 5. kolovoza 2011. 20:22:41
Vilius:Do feliĉe aŭ ne la angla de facto estas la internacia lingvo de programado.jes kaj verŝajne ĝi restos tio eĉ se iam aperos alia internacie plej uzata lingvo.
geo63 (Prikaz profila) 9. kolovoza 2011. 21:39:10
darkweasel:Ne miru, se future vi ekvidos:Vilius:Do feliĉe aŭ ne la angla de facto estas la internacia lingvo de programado.jes kaj verŝajne ĝi restos tio eĉ se iam aperos alia internacie plej uzata lingvo.
#!/usr/bin/env zhpy
# 檔名:while.py
數字 = 23
運行 = 真
當 運行:
猜測 = 整數(輸入('輸入一個數字: '))
如果 猜測 == 數字:
印出 '恭喜, 你猜對了.'
運行 = 假 # 這會讓循環語句結束
假使 猜測 < 數字:
印出 '錯了, 數字再大一點.'
否則:
印出 '錯了, 數字再小一點.'
否則:
印出 '循環語句結束'
印出 '結束'
Lom (Prikaz profila) 9. kolovoza 2011. 23:39:32
Neodivert:http://programistoj.net/forumo/
Parenteze, ĉu vi konas iun esperantan ttt-ejon pri programado? Estus interesa afero.
http://komputeko.net/index_en.php
Mi komencis skribi komentojn kaj enmetajn tekstojn en Esperanto.
Nomojn de variabloj, mi ne ankoraŭ komencis esperantigi (ĉapeloj estus granda problemo tie).
Sed se oni laboras kun aliaj, oni kompreneble ĉiam devus elekti lingvon kiun la aliaj ankaŭ komprenas (kiel kiam oni parolas).
flipe (Prikaz profila) 10. kolovoza 2011. 05:41:17
geo63:Ne miru, se future vi ekvidos:La ĉinujaj mastros tute mondo!
#!/usr/bin/env zhpy
# 檔名:while.py
數字 = 23
運行 = 真
當 運行:
猜測 = 整數(輸入('輸入一個數字: '))
如果 猜測 == 數字:
印出 '恭喜, 你猜對了.'
運行 = 假 # 這會讓循環語句結束
假使 猜測 < 數字:
印出 '錯了, 數字再大一點.'
否則:
印出 '錯了, 數字再小一點.'
否則:
印出 '循環語句結束'
印出 '結束'
geo63 (Prikaz profila) 10. kolovoza 2011. 06:49:44
flipe:La ĉinujaj mastros tute mondo!Se komputiloj aperus antaŭ jarcento, tiam same oni parolus pri la franca lingvo. La komputiloj nur komprenas unu lingvon:
01010010101001010010100111010010010100100101101001001111001....
Evidente ĝi estas tre simila al la angla kaj oni devas nepre programi ilin en tiu ĉi angla lingvo, ĉar neniu alia taŭgas.
Ho, se mi programas en C++, mi programas angle!!! Tion mi ne sciis, mi malsaĝulo.
darkweasel (Prikaz profila) 10. kolovoza 2011. 07:57:49
geo63:eble mi devus diri "internacia lingvo de komputado". kaj via ekzemplo ja konservas almenaŭ "/usr/bin/" kaj "while.py".darkweasel:Ne miru, se future vi ekvidos:Vilius:Do feliĉe aŭ ne la angla de facto estas la internacia lingvo de programado.jes kaj verŝajne ĝi restos tio eĉ se iam aperos alia internacie plej uzata lingvo.
#!/usr/bin/env zhpy
# 檔名:while.py
數字 = 23
運行 = 真
當 運行:
猜測 = 整數(輸入('輸入一個數字: '))
如果 猜測 == 數字:
印出 '恭喜, 你猜對了.'
運行 = 假 # 這會讓循環語句結束
假使 猜測 < 數字:
印出 '錯了, 數字再大一點.'
否則:
印出 '錯了, 數字再小一點.'
否則:
印出 '循環語句結束'
印出 '結束'
geo63 (Prikaz profila) 10. kolovoza 2011. 08:30:51
darkweasel:eble mi devus diri "internacia lingvo de komputado". kaj via ekzemplo ja konservas almenaŭ "/usr/bin/" kaj "while.py".Ne, la lingvo en kiu oni plej ofte skribas nomojn de tipoj, variabloj, objektoj, proceduroj ktp. (precipe kiam oni uzas komercajn bibliotekojn). Tio ĉi ne estas la "LINGVO DE PROGRAMADO" (mi povas nomi tiujn ĉi elementojn en iu ajn lingvo, la nomoj ne estas gravaj por la komputilo). C++, Java, Perl ... ne estas angla lingvo. Se vi ne kredas, provu skribi angle:
"I like my computer"
por C++ kompililo. Vi ricevos erarmesaĝon, ĉar ĉi tiu angla frazo ne havas sencon por la kompililo - ĝi ne estas skribita ĝuste en la C++ lingvo. Tio pruvas, ke la lingvo de programado diferencas de la angla lingvo.
Estas vere, ke plejmulto da programlingvoj estas bazita je selektitaj anglaj vortoj. Sed por programi bone, oni ne devas nepre koni la anglan - foje la bona scio de la angla lingvo malhelpas al lernatoj de programlingvoj, ĉar ili ekspektas ion alian ol tio, kion fakte faras la komputilo.
Vilius (Prikaz profila) 11. kolovoza 2011. 07:34:36
geo63:Estas vere, ke plejmulto da programlingvoj estas bazita je selektitaj anglaj vortoj. Sed por programi bone, oni ne devas nepre koni la anglan - foje la bona scio de la angla lingvo malhelpas al lernatoj de programlingvoj, ĉar ili ekspektas ion alian ol tio, kion fakte faras la komputilo.La fontkodo de programo estas nur eta parto de tio, kion oni devas skribi por krei plenan programon, pretan por uzado (ne forgesu, ke ĉe unu nivelo aŭ alia programojn uzas homoj, ne komputiloj). Vi ankaŭ havas uzantinterfacon, komentojn, dokumentadon, enmetoj en versikontrolilo, finfine lerniloj kaj eĉ libroj pri tiu programo - kaj ĉiu parto de tiu devas esti skribita en lingvo komprenebla po homoj. Certe tiu lingvo povas esti Esperanto, sed nun plimulto de programoj estas skribataj en la angla.
maratonisto (Prikaz profila) 11. kolovoza 2011. 08:40:57
Lom:Nomojn de variabloj, mi ne ankoraŭ komencis esperantigi (ĉapeloj estus granda problemo tie).Mi uzas en identigiloj x-ojn. Kaj ankaŭ fiksajn vortojn el programlingvoj oni povas anstataŭigi per esperantaj vortoj enmetendo ĝiajn difinojn en iu unclude-dosiero:
#define por for
#define ĝis while
k.t.p