ไปยังสารบัญ

Ne akuzativo post la verbo signifi?

จาก HaleBopp, 20 กรกฎาคม 2011

ข้อความ 8

ภาษา: Esperanto

HaleBopp (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2011, 19:52:28

Saluton,

Mi nuntempe legas etan revuon (Globusoj), kie mi povis legi la du sekvantajn frazojn :

Oksidiĝo signifas liberigo, perdo de elektronoj. Reduktiĝo signifas kaptado, gajno de elektronoj.

Mi ne komprenas kial akuzativo ne estas uzita ĉi tie, ĉar laŭ mi "liberigo" kaj "kaptado" estas objektoj. Kion signifas oksidigô? Oksidiĝo signifas liberigon. Do mi plivole skribus :
Oksidiĝo signifas liberigon, perdon de elektronoj. Reduktiĝo signifas kaptadon, gajnon de elektronoj.

Kiu povas ekspliki min?
Dankon.

Chainy (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2011, 19:55:22

Vi pravas.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2011, 19:56:31

HaleBopp (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2011, 20:14:30

darkweasel> Dankon!

Esperanto fine estas malfacila lingvo, kaj enhavas esceptojn. Tamen oni povas logike kompreni tiujn esceptojn. Tio igas tiun lingvon interesega!

maratonisto (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2011, 20:24:48

HaleBopp:Saluton,
Oksidiĝo signifas liberigo, perdo de elektronoj. Reduktiĝo signifas kaptado, gajno de elektronoj.
La ligilo de darkwiesel, laŭ mi, ne taŭgas por ĉi tiuj kazoj ĉar "liberigo", "perdo", "kaptado", "gajno" ĉi tie ne estas nocioj, nek citaĵoj, ili estas normalaj objektoj. Do mi uzus akuzativon. HaleBopp pravas.

nikko (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2011, 06:54:24

"Signifi" estas transitiva verbo, kion do pridiskuti?

HaleBopp (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2011, 07:07:36

La aŭtoro eble devus meti citilojn.

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2011, 09:07:57

La problemo en la teksto estas plie la malbona elekto de 'signifi' kiel kunliga verbo por la aferoj.

Tamen, mi pensas ke kun 'signifi' estas diskuteble ĉu la forlaso de la akuzativo estas neta eraro.

Klara ekzemplo de la bona uzo de la akuzativo post signifi estus 'Tiuj nigraj nuboj signifas baladaŭan pluvon'.

กลับไปด้านบน