Al la enhavo

Mia Nova Retejo

de novmik, 2011-julio-20

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

novmik (Montri la profilon) 2011-julio-20 22:13:34

Mi faras retejon pri Esperanto por gefiuloj.

Ĝi estas nova, kaj mi daŭre laboras fari ĝin bona loko por Esperantistoj.

http://gefiuloj.union-design.org/

Se vi havas ajn problemon enregistrigi, bonvolu skribu min pri tio.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-julio-20 22:38:33

Parenteze... ĉu la forumtitolo estas "Zamenhof spektis pornografion"? xD

Mi tuj enregistrigas ĉe la via forumo, ĝi eble enhavos interesajn temojn... lango.gif

zan (Montri la profilon) 2011-julio-21 00:38:48

Mi deziras, ke via retejo vigliĝu, ĉar necesas ia ajn loko por diversaj Esperantistoj.

Tamen min ĝenas la miksiĝo de la angla lingvo en via retejo pro la origina formo. Mi tre ŝatas Lernu!, ĉar ĉi tie mi ne vidas anglajn vortojn.

novmik (Montri la profilon) 2011-julio-21 01:10:50

zan:Mi deziras, ke via retejo vigliĝu, ĉar necesas ia ajn loko por diversaj Esperantistoj.

Tamen min ĝenas la miksiĝo de la angla lingvo en via retejo pro la origina formo. Mi tre ŝatas Lernu!, ĉar ĉi tie mi ne vidas anglajn vortojn.
Mi nur ĵus kreis tiun forumon. Mi tradukos ĝin Esperanten. Mi havas ideojn por fari ĝin plibona, kun bona imagoj. Por hodiaŭ mi estas feliĉa pro tio, ke vi povas krei novajn fadenojn kaj enregistrigi. Mi volas pli malnoblan klasan retejon por Esperanto. lernu estas tro supra klaso.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-21 01:32:14

Mi bonvenas vian projekton. Mi tedis pri Lernu, ĉar ĉi tie la homoj ne havas humuron, nek ironion kaj ŝajnas ne intereŝi pri temoj ne rilatantaj al la lingvo mem. Tio ŝajnas katolika lernejo.

Krom tio, oni devas krei novajn lokojn ĉiaspecajn, ĉar Esperanto estas antaŭ ĉio UNU LINGVO, kaj oni devas uzi ĝin POR ĈIO, ne nur por paroli pri ĝi.

novmik (Montri la profilon) 2011-julio-21 03:28:05

BrunoBram:Mi bonvenas vian projekton. Mi tedis pri Lernu, ĉar ĉi tie la homoj ne havas humuron, nek ironion kaj ŝajnas ne intereŝi pri temoj ne rilatantaj al la lingvo mem. Tio ŝajnas katolika lernejo.

Krom tio, oni devas krei novajn lokojn ĉiaspecajn, ĉar Esperanto estas antaŭ ĉio UNU LINGVO, kaj oni devas uzi ĝin POR ĈIO, ne nur por paroli pri ĝi.
Jes Lernu estas iom Katolika, kaj ankaŭ Ĝermana. La servilo por Lernu.net estas en Gunzenhausen Germanujo, kaj Bavario havas Katolikojn, krom bona biero. Germanujo havas ekstremajn cenzurajn leĝojn. Tiu lando estas tre subpremema, kaj volas cenzuri forumojn. Mi loĝas tien dum jaro. Mi sentas Ĝermaneman efekton en Lernu.

zan (Montri la profilon) 2011-julio-21 04:59:00

Ĉar Lernu! estas lernejo por aliĝintoj, kiuj volas lerni la lingvon, mi deziras, ke Lernu! estu modera loko. Se oni volas uzi la lingvon praktike, oni uzu ĝin aliloke ekster lernejo. Ĝis nun tia loko mankis. Sed jam nova retejo naskiĝis. Bonveninda!

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-21 05:16:17

Ĉu plia michijo-konto? Preskaŭ ŝajnas al mi tiel.

Jev (Montri la profilon) 2011-julio-21 07:09:53

darkweasel:Ĉu plia michijo-konto? Preskaŭ ŝajnas al mi tiel.
Jes, vi tute pravas. Ŝajne lia ŝatokupo estas forigadi proprajn kontojn kaj poste registriĝi denove.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-21 09:11:31

Bone, jen do la aktuala listo.

michijo (forigita mem)
miĉijo (forigita de teamano)
nenio (forigita de teamano)
mikijo (forigita mem)
novmik

ĉu ĝuste?

Reen al la supro