ไปยังสารบัญ

Ĉu parolante interlingavon oni povas esti komprenita de la homoj?

จาก BrunoBram, 21 กรกฎาคม 2011

ข้อความ 3

ภาษา: Esperanto

BrunoBram (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2011, 02:18:30

Mia demando estas, ĉu parolata interlingvao (ne skribita) utilas por komprenigi sin inter homoj parolantaj malsamaj lingvoj.

Ekzemple: Se du homoj parolas unu la francan kaj la alia la italan, sed unu el ili scias ankaŭ bone paroli interlingvaon, ĉu tiu lasta povos esti komprenita de la alia se li parolas al li interlingvaon?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2011, 05:18:03

Voĉe verŝajne ne (ĉar por aŭdkompreni oni devas ja tuj kompreni la sonojn), sed skribe verŝajne ja.

cellus (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2011, 07:12:55

La ŝanco ke la italo komprenos la bonan francan interlingua-parolanton estas pli grando ol ke la franco komprenos la italan interlingua-parolanton.

Se vi havas skajpon vi povos kontakti min tie kaj testi. Mi estas cellus en Skajpo.

กลับไปด้านบน