ไปยังสารบัญ

Ĉu al vi ĝenas, ke Esperanto estas tiom uzata pro paroli pri la lingvo mem?

จาก BrunoBram, 21 กรกฎาคม 2011

ข้อความ 27

ภาษา: Esperanto

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2011, 18:57:51

malpisano:Iam mi pensis, kial mi ne povas travi en Interreto esperantlingajn videaĵojn ne pri Esperanto. Kaj mi jak scias... eble...
Mi pensas, ke kiam esperantisto (aŭ ne) provas trovi ion en Esperanto, skribas "Esperanto" en Guglo aŭ YouTube. Kaj ĝi trovas videaĵojn pri Esperanto.
Eble tial?
Nu, vi estas tiu, kiu devas scii, kion vi tiam serĉis ... demando.gif

BrunoBram (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2011, 20:14:08

Jes, esperantistoj estas tro esperanto-centrismaj 80% [12]

Ne, al mi nur interesas uzi Esperanton por paroli pri la lingvo mem 20% [3]

Evidentiĝas, ke esperanto devas disvastiĝi kiel ilo por pritrakti iu ajn temon. Tion volas la homoj.

paulopolo (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2011, 20:20:34

BrunoBram:Jes, esperantistoj estas tro esperanto-centrismaj 80% [12]

Ne, al mi nur interesas uzi Esperanton por paroli pri la lingvo mem 20% [3]

Evidentiĝas, ke esperanto devas disvastiĝi kiel ilo por pritrakti iu ajn temon. Tion volas la homoj.
Mi iam faris fadenon pri Manifesto de Raŭma. Ĉi tiu Manifesto diras ke esperantistoj estas tro esperanto -centrismaj. Sed bedaŭrinde por vi ĉi tiu Manifesto diras nenio pri spekti pornografion rideto.gif

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2011, 21:19:44

Kelkaj retejo en esperanto malpri esperanto:

Mojose

Multe da ridoj

Sen Afero

Eventeo

paulopolo (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2011, 21:35:02

jan aleksan:Kelkaj retejo en esperanto malpri esperanto:

Mojose

Multe da ridoj

Sen Afero

Eventeo
Dankon sal.gif

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 24 กรกฎาคม 2011, 09:26:45

Multe da esperantistoj venis al la lingvo pro intereso pri lingvoj. Do, ne estas mirinde ke esperanto estas interesa temo por pli ol 80% de la forumanoj.

Ili havas aliajn hobiojn, kompreneble, sed ili malofte estas komunaj. Kaj se la hobio vere estas pasio, la praktikantoj ĉefe turnas sin al ekzistantaj paĝaroj pri tiu temo en aliaj lingvoj.

Tio do estas efiko de la statistiko, pli ol vola esperanto-centrismo. Sed multe da esperantistoj konscias pri la problemo, kaj la iniciativoj por krei kaj disvolvi esperantajn hobiajn komunumojn estas kuraĝigindaj.

qwertz (แสดงโปรไฟล์) 24 กรกฎาคม 2011, 10:35:12

@BrunoBram: Eble ankaŭ estas problemo, ke la plej multajn esperantistojn volus konsumi kulturo anstataŭ krei kulturo. Sed ne ekzistas granda, esperantlingva kulturindustrio, kio povus krei esperantlingvan kulturon por tiojn konsumulojn. Kaj se ekzistas eta esperantlingva kulturfirmo, tiam tion konsumulojn ne subtenas tion. Pri tio, Esperanto sole atrakcias plurlingvulo kaj forŝovi kreiecaj personojn.* Pri tio, mi opininas, ke Esperanto restas insulo de plurlingvuloj.

*Ekzemple Vinilkosmo. Vidu al informletero de novembro 2010 - Vinilkosmo dudekjara.

lbosserman (แสดงโปรไฟล์) 25 กรกฎาคม 2011, 07:02:36

darkweasel:
Cetere ĉu ne tiu ĉi fadeno mem estas "esperantocentrisma"?
rideto.gif Jes.

lbosserman (แสดงโปรไฟล์) 25 กรกฎาคม 2011, 07:07:18

malpisano:Iam mi pensis, kial mi ne povas travi en Interreto esperantlingajn videaĵojn ne pri Esperanto. Kaj mi jak scias... eble...
Mi pensas, ke kiam esperantisto (aŭ ne) provas trovi ion en Esperanto, skribas "Esperanto" en Guglo aŭ YouTube. Kaj ĝi trovas videaĵojn pri Esperanto.
Eble tial?
Bonega ideo.

lbosserman (แสดงโปรไฟล์) 25 กรกฎาคม 2011, 07:19:36

Do...kion ni faru?

Mi kreos fadenon pri muziko. Morgaŭ. Nun mi benozas dormi.

กลับไปด้านบน