У садржају

Ĉu al vi ĝenas, ke Esperanto estas tiom uzata pro paroli pri la lingvo mem?

од BrunoBram, 21. јул 2011.

Поруке: 27

Језик: Esperanto

BrunoBram (Погледати профил) 21. јул 2011. 12.41.33

Al mi multe ĝenas serĉi videojn en Esperanto ĉe YouTube kaj trovi plejmulton da videoj pritraktantaj la lingvo mem (kongresoj, homoj parolantaj en Esperanto pri Esperanto, geinfanoj dirantaj numerojn en Esperanto, apologioj de la lingvo, kaj tiaj aferoj. Mi apenaŭ trovas videojn pri normalaj temoj en Esperanto, pri arto, pri historio, pri politiko, pri gastronomio, pri literaturo, pri scienco, pri nifoj, pri serĉoj, pri sekso, pri stultaĵoj...

Io similas okazas se serĉi retpaĝojn aŭ aliaj retloko. Kio okazas tio? Kiel esperantistoj emas tiom paroli pri la lingvo mem kaj tiom malpli pri aliaj aferoj?

Kirilo81 (Погледати профил) 21. јул 2011. 12.49.34

Mi elektis "jes", kvankam la respondoj miaopinie estas tro nigraj-blankaj.
Fakte ambaŭ sintenoj estas pravigitaj, kvankam ŝajnas al mi, ke la E-istoj eble tro okupiĝas pri si mem, sed tio estas atendebla en ajna malgranda komunumo.

darkweasel (Погледати профил) 21. јул 2011. 12.53.03

Mi tute ne voĉdonis.

Kiel mi jam diris, Esperanto estas certa komuna intereso de plej multaj Esperantistoj, sed Esperantistoj havas ankaŭ aliajn interesojn, pri kiuj ili ja parolas.

Cetere ĉu ne tiu ĉi fadeno mem estas "esperantocentrisma"?

Hector_134 (Погледати профил) 21. јул 2011. 13.30.08

La esperantistoj ne nur parolas pri Esperanto, ĝi estas absurda.

La opcioj de la enketo estas malkompleta pri la demando.

Ryuuichi (Погледати профил) 21. јул 2011. 14.43.53

Hector_134:La opcioj de la enketo estas malkompleta pri la demando.
Mi ankaŭ tion pensas. Mi volus elekti "Mi ankoraŭ estas lernanta esperanton, do, mi eniras en ĉi tiu forumo por lerni pli" sed kiel aliaj fojoj, vi ne tute plenigis tutaj la eblaj respondoj. Vi volas ke la homoj elektas el la du unikaj respondoj kiuj estas eblaj... Mi kredas ke tiu ne estas ĝusta.

Chainy (Погледати профил) 21. јул 2011. 17.32.02

Denove BrunoBram trudas al ni siajn opiniojn per stulta enketo. Nur eblas respondi en maniero, kiu subtenus la opinion de BrunoBram, egale ĉu elekti jes aŭ ne! Mi fakte ne konsentas kun la opinio de BrunoBram, do mi ne respondis al la enketo.

AlfRoland (Погледати профил) 21. јул 2011. 18.11.57

Chainy:Denove BrunoBram trudas al ni siajn opiniojn per stulta enketo. Nur eblas respondi en maniero, kiu subtenus la opinion de BrunoBram, egale ĉu elekti jes aŭ ne! Mi fakte ne konsentas kun la opinio de BrunoBram, do mi ne respondis al la enketo.
Jes, liaj enketoj tro similas al jena demando:

"Ĉu vi finis perforti vian edzinon, respondu 'Jes' aŭ 'Ne'?"

mallumcavio (Погледати профил) 21. јул 2011. 18.27.59

Mi ne ŝatas ambaŭ opciojn.

La verkoj eldonitaj de SAT temas pri multaj aferoj, ne nur pri la lingvo mem. Mi hezitas demando.gif ĉu BrunoBram aĉetas kaj legas librojn, kaj tial li pensas tiel. Krom SAT, ekzistas multaj "per Esperanto" asocietoj.

Mi ĉeestis la 70an Kongreson de la Hispana Federacio. Oni traktis pri multaj aferoj krom la lingvo: muziko, kino, komputiloj, Vikipedio, ktp.
Kaj oni povas paroli kun aliaj homoj temante pri ĉio, ĝis stultaĵoj.

La realo ne estas nigra aŭ blanka, estas multaj tonoj da grizoj.

(Korektaĵoj akceptitaj kaj bezonataj).

Ĝis!

henma (Погледати профил) 21. јул 2011. 18.42.24

Doĥ, neniu el la supraj opcioj. rideto.gif

Al mi ne ĝenas tion, ĉar tio ne estas vera.

Ĉi tie (en forumo por lerni la lingvon) certe multaj fadenoj estas demandoj kaj diskutoj pri la lingvo (eĉ vi mem jam demandis plurfoje kiel diri 'tion' kaj 'tion ĉi')

Sed ekstere de tiu forumo, granda esperantista mondo ekzistas.

Mi vidas en la Jarlibro, ekzemple, ke multaj fakaj asocioj ekzistas, kiuj temas pri tre diversaj temoj.

Ekzistas religiaj asocioj (ateismaj, bahaismaj, islamaj, kristanaj, budhismaj)... Oomoto kaj spiritismo eĉ uzas Esperanto kiel pontolingvo.

Ekzistas asocioj de fervojistoj, filatelistoj, motorciklistoj, blinduloj, muzikistoj, radioamatoroj, ktp.

Ekzistas eĉ turismajn agentejojn. Unu el ili sendas ĉiam ofertojn al mi por vojaĝi al Haitio, Japanujo, slavaj landoj, ktp., kaj ili havas esperantistajn gvidantojn.

Mi foje aŭskultas radioj kiuj temas pri novaĵoj, aŭ Varsovia Vento, kiu havas muzikon kaj intervjuon al tre interesaj homoj, kiuj kreas muzikon, filmojn, aŭ partoprenas de amuzaj renkontoj.

Mi multe ŝatus, ekzemple, partopreni en MELA (kie vi povas partopreni eĉ nuda se vi volas), aŭ en la boatado en Ukrajnio. Mi jam estas iom maljuna por FESTO aŭ JES, sed tiuj estas tre interesaj ankaŭ.

Mi konas esperantistojn en Ĉilio kiuj uzas Esperanton kiel ilon por iliaj hobioj... Unu el ili estas filatelisto kaj havas kovertojn el pli ol 80 landoj... La alia estas skolto kaj radioamatoro, kaj li babilas radie kun homoj el la tuta mondo.

Kaj Tiel PLU!

Serĉu bone... se vi nur vidas tiun ĉi forumon, vi ne vidas la tutan esperantistan komunumon...

Amike,

Daniel

malpisano (Погледати профил) 21. јул 2011. 18.50.40

Iam mi pensis, kial mi ne povas travi en Interreto esperantlingajn videaĵojn ne pri Esperanto. Kaj mi jak scias... eble...
Mi pensas, ke kiam esperantisto (aŭ ne) provas trovi ion en Esperanto, skribas "Esperanto" en Guglo aŭ YouTube. Kaj ĝi trovas videaĵojn pri Esperanto.
Eble tial?

Вратите се горе