Al la enhavo

Diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj

de darkweasel, 2011-julio-22

Mesaĝoj: 155

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-02 13:11:41

Fuzzy:Jen tiam li vere estus krimulo laŭ sovetiaj leĝoj. Tiam Moskvo ankoraŭ ne agnoskis la sendependecon de Litovio, do por Golovatovo tio estis policia operacio celanta restarigi ordon en ribelanta urbo. Ĝuste tiucele estis organizita lia taĉmento.
Tamen nun Golovatovo vere estas krimulo aŭ internaciaj leĝoj. Li estis liberigita ne por tio ke li estas ne kulpa sed por tio ke arestordono ne validis en Aŭstrio.

vincas (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-02 17:23:23

Fuzzy:Jen kiel vi malestimigas lin! Sufiĉe fama verkisto, grava luktisto por la sendependeco, iama estrarano de libera Litovio -- kaj jen, mensogulo, eĉ GRANDA! Hmm, eble aliaj latviaj luktistoj por la libereco kaj estraranoj ankaŭ estas mensoguloj? Al kiu oni kredu? Ĉu eble pro tio Aŭstrujo prudente decidis flankiĝi de litoviaj aferoj?
Fama verkisto kaj grava luktisto por sendependeco? Tio estas NUR viaj vortoj. Mensongi povas ĉiuj homoj kaj tute negravas ĉu li estas ordinara aŭ li estas "fama verkisto kaj luktisto". Kaj enkapigu ne latviaj, sed litoviaj:]. Al kiu oni kredu? Se oni iom povas pensi, oni facile komprenas, kiu mensongas.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 08:02:23

vincas:
Fuzzy:Jen tiam li vere estus krimulo laŭ sovetiaj leĝoj. Tiam Moskvo ankoraŭ ne agnoskis la sendependecon de Litovio, do por Golovatovo tio estis policia operacio celanta restarigi ordon en ribelanta urbo. Ĝuste tiucele estis organizita lia taĉmento.
Tamen nun Golovatovo vere estas krimulo aŭ internaciaj leĝoj. Li estis liberigita ne por tio ke li estas ne kulpa sed por tio ke arestordono ne validis en Aŭstrio.
Kiu juĝo lin kondamnis?

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 08:17:07

vincas:Fama verkisto kaj grava luktisto por sendependeco? Tio estas NUR viaj vortoj.
Mi legis pri tio en litovia gazeto DELFITie oni nomas lin verkisto de pli ol 30 libroj, kiuj estas tradukitaj en 22 lingvojn. Ĉu tio malveras? Aŭ ĉu ankaŭ malveras ke li estis estrarano de Sajudis, estis ano de Sejm de sendependa Litovio, ankaŭ estis prezidanto de Komitato de Nacia Sekureco de sendependa Litovio en periodo 1993-1996?
Se tio veras, do li vere estas fama verkisto kaj grava luktisto por la sendependeco. Kiu vi mem estas por malgrandigi liajn meritojn?
vincas:
Mensongi povas ĉiuj homoj kaj tute negravas ĉu li estas ordinara aŭ li estas "fama verkisto kaj luktisto".
Mi pensas ke tio tre gravas
vincas:Kaj enkapigu ne latviaj, sed litoviaj:].
Pardonu, mi tre bedaŭras pri tiuj mistajpaĵoj

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 08:25:21

vidas vandenis:Kara ekonomisto тов.Fuzzy el granda firmao!
Mi ankaŭ kelkfoje atentis, ke vi ne distingas Litovion de Latvio.Eble, tio estas la resto de sovietaj tempoj, kiam rusoj sciis
"ĉefurbo de Litovio-Riga".
Verŝajne, jes, tielas. Mi pardonpetegas!
vidas vandenis:Do koncerne Petkeviĉjus,vi povas rigardi lian biografion,kaj fariĝos klare,kia servisto de sia juneco li estis.
Ĉu aliaj luktistoj por la sendependeco de baltaj landoj venis de Marso? Multaj el ili estas ekspartianoj de komunista partio de Sovetunio, eĉ de altaj rangoj, ĉu ne?

vincas (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 09:55:44

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Jen tiam li vere estus krimulo laŭ sovetiaj leĝoj. Tiam Moskvo ankoraŭ ne agnoskis la sendependecon de Litovio, do por Golovatovo tio estis policia operacio celanta restarigi ordon en ribelanta urbo. Ĝuste tiucele estis organizita lia taĉmento.
Tamen nun Golovatovo vere estas krimulo aŭ internaciaj leĝoj. Li estis liberigita ne por tio ke li estas ne kulpa sed por tio ke arestordono ne validis en Aŭstrio.
Kiu juĝo lin kondamnis?
Jes mi devas iom klarigi: Golovatovo estas suspektanta krimulo.

Fuzzy:Jen tiam li vere estus krimulo laŭ sovetiaj leĝoj. Tiam Moskvo ankoraŭ ne agnoskis la sendependecon de Litovio, do por Golovatovo tio estis policia operacio celanta restarigi ordon en ribelanta urbo. Ĝuste tiucele estis organizita lia taĉmento.
Sed sovetaj leĝoj ankaŭ malpermesis murdadon.

Fuzzy:Mi legis pri tio en litovia gazeto DELFITie oni nomas lin verkisto de pli ol 30 libroj, kiuj estas tradukitaj en 22 lingvojn. Ĉu tio malveras? Aŭ ĉu ankaŭ malveras ke li estis estrarano de Sajudis, estis ano de Sejm de sendependa Litovio, ankaŭ estis prezidanto de Komitato de Nacia Sekureco de sendependa Litovio en periodo 1993-1996?
Se tio veras, do li vere estas fama verkisto kaj grava luktisto por la sendependeco. Kiu vi mem estas por malgrandigi liajn meritojn?
Jes li estas verkisto kaj tio estas vero. Sed mi mem pli bone scias, kiu verkisto estas fama kaj kiu ne estas fama en Litovio Do al mi ne bezonas legi delfion. Jes li estis ano de Sąjūdis, ano de Sejm ktp. Sed li akkaŭ estis granda mensongulo kaj ne rifuzis komunistan pensadon. Ne bezonas nur skribi librojn, oni devas legi ĝin ke veristo povus esti fama.

vincas (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 10:03:48

Fuzzy:Ĉu aliaj luktistoj por la sendependeco de baltaj landoj venis de Marso? Multaj el ili estas ekspartianoj de komunista partio de Sovetunio, eĉ de altaj rangoj, ĉu ne?
Sed aliaj tiel ne mensogis kaj rifuzis komunistan ideologion.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 10:31:45

vincas:
Fuzzy:
vincas:Tamen nun Golovatovo vere estas krimulo aŭ internaciaj leĝoj. Li estis liberigita ne por tio ke li estas ne kulpa sed por tio ke arestordono ne validis en Aŭstrio.
Kiu juĝo lin kondamnis?
Jes mi devas iom klarigi: Golovatovo estas suspektanta krimulo.
Do eble la aŭstroj ne opinias la pruvojn de lia kulpo sufiĉe fidindaj? Ĝuste kiel mi, Petkjaviĉus, Butkjaviĉus kaj aliaj litoviaj politikistoj.
vincas:
Fuzzy:Jen tiam li vere estus krimulo laŭ sovetiaj leĝoj. Tiam Moskvo ankoraŭ ne agnoskis la sendependecon de Litovio, do por Golovatovo tio estis policia operacio celanta restarigi ordon en ribelanta urbo. Ĝuste tiucele estis organizita lia taĉmento.
Sed sovetaj leĝoj ankaŭ malpermesis murdadon.
Leĝoj de ĉiu lando ankaŭ malpermesas ribeladon. Kaj policistoj devas ribelojn ĉesigi, eĉ perforte, se necesas, kaj ĝuste por tio oni donas al policistoj armilon. Kaj foje iuj ribeluloj pereas.
Kaj denove: mi kaj la aŭstraj estroj tute ne certas ke Golovatovo vere iujn murdis.
vincas:Jes li estas verkisto kaj tio estas vero. Sed mi mem pli bone scias, kiu verkisto estas fama kaj kiu ne estas fama en Litovio Do al mi ne bezonas legi delfion. Jes li estis ano de Sąjūdis, ano de Sejm ktp. Sed li akkaŭ estis granda mensongulo kaj ne rifuzis komunistan pensadon. Ne bezonas nur skribi librojn, oni devas legi ĝin ke veristo povus esti fama.
Tio estas NUR viaj vortoj

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 10:45:39

vincas:
Fuzzy:Ĉu aliaj luktistoj por la sendependeco de baltaj landoj venis de Marso? Multaj el ili estas ekspartianoj de komunista partio de Sovetunio, eĉ de altaj rangoj, ĉu ne?
Sed aliaj tiel ne mensogis kaj rifuzis komunistan ideologion.
Nu jes, kiu dubas pri la oficiala versio, tiu estas mensogema komunisto ridulo.gif

Ĉu oni povas esperi pri objektiva juĝo en lando kie LEĜO MALPERMESAS DUBI pri oficiala versio de la okazintaĵoj de 1991 jaro?

vincas (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-04 10:00:45

Fuzzy:estas NUR viaj vortoj
Tiel pensas multe da litovioj, se ne ĉiuj.

Fuzzy:Ĉu oni povas esperi pri objektiva juĝo en lando kie LEĜO MALPERMESAS DUBI pri oficiala versio de la okazintaĵoj de 1991 jaro?
Ĉu en Rusio oni povas kalumnii?! Dubo = kalumnio! Enkapigu tion! Unu ulo en litovio eble spertos kia estas mallibereja pano (aŭ li estos punita per mono) pri tian kalumnion.

Fuzzy:Nu jes, kiu dubas pri la oficiala versio, tiu estas mensogema komunisto ridulo.gif
Vi tute pravas.

Kara Fuzzy, ĉar vi kalumnias Litovion, mi devas fini diskuton kun vi.

Reen al la supro