目次へ

Diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj

darkweasel,2011年7月22日の

メッセージ: 155

言語: Esperanto

vincas (プロフィールを表示) 2011年7月29日 10:17:34

Vilius:Eĉ en ĉi tiu fadeno tio videblas - al logikaj argumentoj miaj gelandanoj respondas per laŭtaj emociplenaj (sed bedaŭrinde senenhavaj) vortoj.
Do montru al mi la ogikajn argumentojn.

nikko:
vincas:
Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Kion ne laŭleĝan ĝi faris? Ĉiu ŝtato penas protekti siajn civitanojn, ankaŭ Rusio. Tio ne estas krimo.
Se iu malkaŝas krimulon, tiu malkaŝo ankaŭ estas krimo.
Laŭ rusiaj leĝoj li ne estas krimulo. Do neniu krimo okazis.
Trankviliĝu -- nek Aŭstrujo nek Rusio nenion ŝuldas al Litovio. Solvu viajn problemojn memstare, se vi kapablas, kaj ne plendu, se ne.
Sed vi forgesis ke, Rusio ne estas demokrata ŝtato. Laŭ leĝoj de ĉiu demokrata ŝato, Golovatovo estas krimulo.
http://en.wikipedia.org/wiki/Begging_the_question
Mi ankoraŭ ne komprenas, kie estas mia eraro. Ekspliku!

Fuzzy:
vincas:
Sed vi forgesis ke, Rusio ne estas demokrata ŝtato.
Kial??? demando.gif
Tial ke demokrata ŝtato ne ĉantaĝas alian demokratan ŝaton.

nikko:Se vi pensas, ke Golovatov devas esti kaptita aŭ punita, starigu en via lando specservon. Rusiaj agentoj atingis Litvinenko'n en Britio, eĉ sen tutmonda lamentado kaj plendado pri malbona Britio.
Ĉu demokrataj ŝtatoj agas tiel?

Fuzzy (プロフィールを表示) 2011年7月29日 10:36:32

vincas:
Tial ke demokrata ŝtato ne ĉantaĝas alian demokratan ŝaton.
Kio estas "ĉantaĝi"? Kiamaniere Rusio povus ĉantaĝi Aŭstrujon?

vincas (プロフィールを表示) 2011年7月29日 10:38:54

darkweasel:
Vilius: Kaj ĉu vi aŭdis pri Europa Arestordono?
kiu ne validas en Aŭstrujo por krimoj antaŭ 2002.
Kial estis farita, ke Europa Arestordono ne validas antaŭ 2002?

vincas (プロフィールを表示) 2011年7月29日 10:45:35

Fuzzy:
vincas:
Tial ke demokrata ŝtato ne ĉantaĝas alian demokratan ŝaton.
Kio estas "ĉantaĝi"? Kiamaniere Rusio povus ĉantaĝi Aŭstrujon?
"And according to the Austrian Green MP Peter Pilz, the Russian ambassador threatened local authorities with "political and economic sanctions" if the former KGB officer is not released".

http://euobserver.com/9/32655

Kiel diris Peter Pilz, ambasadoro de Rusio ĉantaĝis estaron per politikaj kaj ekonomiaj agoj, se Golovatovo ne estos liberigita.

Traduko estas ne preciza.

Fuzzy (プロフィールを表示) 2011年7月29日 11:17:38

vincas:
Kiel diris Peter Pilz, ambasadoro de Rusio ĉantaĝis estaron per politikaj kaj ekonomiaj agoj, se Golovatovo ne estos liberigita.
Do, agi politike kaj ekonomie estas, laŭ vi, "ĉantaĝi". Kiel do demokratiaj landoj povas defendi siajn interesojn se ne per politikaj kaj ekonomiaj agoj? Ĉu nur milite? Nu jes, en Irako kaj en Libio oni vidas ke vi pravas, ĝuste tio estas la plej demokratia agmaniero ridulo.gif

vincas (プロフィールを表示) 2011年7月29日 12:18:51

Fuzzy:Do, agi politike kaj ekonomie estas, laŭ vi, "ĉantaĝi".
Jes, eble sankcioj estus pli bona vorto.

Kiel diris Peter Pilz, ambasadoro de Rusio ĉantaĝis estaron per politikaj kaj ekonomiaj sankcioj, se Golovatovo ne estos liberigita.

Fuzzy:Kiel do demokratiaj landoj povas defendi siajn interesojn se ne per politikaj kaj ekonomiaj agoj?
Kompreneble tiel nomataj "demokrataj landoj" povas agi tiel, sed tio estas ne laŭleĝa.

Fuzzy (プロフィールを表示) 2011年7月29日 12:27:29

vincas:
Fuzzy:Do, agi politike kaj ekonomie estas, laŭ vi, "ĉantaĝi".
Jes, eble sankcioj estus pli bona vorto.

Kiel diris Peter Pilz, ambasadoro de Rusio ĉantaĝis estaron per politikaj kaj ekonomiaj sankcioj, se Golovatovo ne estos liberigita.

Fuzzy:Kiel do demokratiaj landoj povas defendi siajn interesojn se ne per politikaj kaj ekonomiaj agoj?
Kompreneble tiel nomataj "demokrataj landoj" povas agi tiel, sed tio estas ne laŭleĝa.
Nu bone, politikaj kaj ekonomiaj sankcioj estas nedemokratia ĉantaĝo. Mi komprenis. Sed kio NE estas ĉantaĝo? Kiamaniere Rusio devus, laŭ vi, protekti sian civitanon, por esti plene demokratia lando?

vincas (プロフィールを表示) 2011年7月29日 12:40:07

Aŭstrio liberigis Golovatovon, ne por tio, ke al ĝi gravis ledĝoj, sed por bonaj rilatoj kun Rusio. Krome ankaŭ ĉantaĝo estis grava.

Fuzzy (プロフィールを表示) 2011年7月29日 13:02:44

vincas:Aŭstrio liberigis Golovatovon, ne por tio, ke al ĝi gravis ledĝoj, sed por bonaj rilatoj kun Rusio. Krome ankaŭ ĉantaĝo estis grava.
Jes, bonaj rilatoj estas bona afero. Ĉu vi kontraŭas tion, ke inter Rusio kaj Aŭstrujo estu bonaj rilatoj? Kial via lando provas malbonigi ilin? Pro kio vi tiom malamas Aŭstrujon, ke volas intermiksigi ĝin en vian senesperan kaj sensencan militaĉon kontraŭ Rusio? Aŭstrujo estas pacema lando, lasu ĝin trankvile vivi.

Kio koncernas la ĉantaĝon. Ĉu mi ĝuste komprenis: kiam Rusio protektas siajn interesojn, vi tion nomas ĉantaĝo, ĉar Rusio estas nedemokratia lando. Kaj Rusio estas nedemokratia lando, ĉar ĝi ĉantaĝas aliajn ŝtatojn. Do la sola vojo por Rusio esti demokratia lando estas neniel kaj neniam protekti siajn interesojn kaj civitanojn?

vincas (プロフィールを表示) 2011年7月29日 15:56:18

Fuzzy:kiam Rusio protektas siajn interesojn, vi tion nomas ĉantaĝo?
Ne kiam, sed KIEL.

Fuzzy:Kiamaniere Rusio devus, laŭ vi, protekti sian civitanon, por esti plene demokratia lando?
Hm, niaj vidpunktoj estas tro kontraŭaj kaj ni nepovos trovi komunan opinion.

Fuzzy:ĉar Rusio estas nedemokratia lando.
Nu, bone mi iom eraris. Rusio havas demokration, sed tia demokratio iom malsanas.

Fuuzy:Do la sola vojo por Rusio esti demokratia lando estas neniel kaj neniam protekti siajn interesojn kaj civitanojn?
La demando estas kiel Rusio protektas siajn interesojn kaj civitanojn?

先頭にもどる