Tartalom

Tutmonda Twitter Agado en la 26-an de julio!

Fajra-tól, 2011. július 22.

Hozzászólások: 5

Nyelv: Esperanto

Fajra (Profil megtekintése) 2011. július 22. 18:23:27

Venontan mardon, la 26-an de julio, ni celebros la lanĉo de la Unua Libro! 123 jaroj de Esperanto!

Ni devas uzi la okazo por informi personoj pri Esperanto!
Unu el la manieroj por fari tion estas la Twitter Agado.
La plano estas: en tiu tago, ni ĉiuj sendos multajn mesaĝojn pri Esperanto en Twitter. La celo estas helpi la vorton "#Esperanto" atingi la mondan "Trending Topics" (listo de la plej menciataj temoj de Twitter en iu ajn momento de la tago)!
La vortoj, kiuj aperas en tiu listo, ciam fariĝas famaj kaj la uzantoj de Twitter ĉiam komentas pri tiuj vortoj, kaj eĉ kelkfoje la vortoj aperas en televid-ĵurnaloj tra la mondo, kiam ĝi estas interesa! Do, se Esperanto atingas tiu listo, miljonoj da personoj vidos la vorton tie, kaj kurioziĝos pri ĝi!
En 2010, je la 15a de Decembro, ni preskaŭ sukcesis aperigi la vorton "Esperanto" en la Trending Topics! Tio estis nia unua provo, kaj, laŭ statistikoj, en tiu tago 0.7% de Twitter estis parolante pri Esperanto en iu momento de la tago!!! Tio estas multaj personoj! Kaj ni sukcese alloĝis kelkajn personojn al nia movado, kaj interesigis aliajn!
Por la venonta agado, je la 26a de Julio, ni bezonos pli da esperantistojn! Do eniru! Partoprenu! Kaj invitu aliajn esperantistojn por partopreni ankaŭ!
Vi nur bezonas skribi multajn pepaĵojn kun la vonto "#Esperanto". Aŭ "#esperanto", ne gravas. Sed ne forgesu la "#" antaŭ la vorto!

Vi ne havas tviteron? Ne gravas; estas tre facile krei konton sur twitter.com. Se vi poste ne volas uzi ĝin, ĝi neniel ĝenos vin!

Paĝo en Facebook pri la agado: http://www.facebook.com/event.php?eid=207181359294...

Fajra (Profil megtekintése) 2011. július 22. 22:53:52

Ho! Pardonu min!
Estas 124 jaroj de Esperanto, ne 123!

darkweasel (Profil megtekintése) 2011. július 23. 11:50:50

Fajra:Ho! Pardonu min!
Estas 124 jaroj de Esperanto, ne 123!
Eblas redakti mesaĝojn.

Ryuuichi (Profil megtekintése) 2011. július 23. 12:22:14

darkweasel:
Fajra:Ho! Pardonu min!
Estas 124 jaroj de Esperanto, ne 123!
Eblas redakti mesaĝojn.
Ŝi ne scias tion ĉar ŝi nur registris por enmeti tie ĉi tiun ĉi afiŝon...

darkweasel (Profil megtekintése) 2011. július 23. 12:34:29

Ryuuichi:
darkweasel:
Fajra:Ho! Pardonu min!
Estas 124 jaroj de Esperanto, ne 123!
Eblas redakti mesaĝojn.
Ŝi ne scias tion ĉar ŝi nur registris por enmeti tie ĉi tiun ĉi afiŝon...
Tial mi sciigis ŝin.

Vissza a tetejére