Siajn proprajn poŝojn
de Jorn644, 2011-julio-22
Mesaĝoj: 5
Lingvo: Esperanto
Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-22 21:16:09
Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.Kial estas uzita la artikolo -N por "siajN proprajN poŝojN?
La frazo mi trovis en la fundamenta krestomatio verkita de Zamenhofo.
mihxil (Montri la profilon) 2011-julio-22 21:18:54
Jorn644:Ĉu vi povas klarigi al mi la signifon de -n en la jena frazo:Ĝi indikas direkton.Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.Kial estas uzita la artikolo -N por "siajN proprajN poŝojN?
darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-22 21:20:15
Jorn644:Ĉu vi povas klarigi al mi la signifon de -n en la jena frazo:Al kiu loko ili metadis ĝin? Kien ili metadis ĝin? En siajn proprajn poŝojn!Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.Kial estas uzita la artikolo -N por "siajN proprajN poŝojN?
La frazo mi trovis en la fundamenta krestomatio verkita de Zamenhofo.
Jen: Kiam uzi la finaĵon -n? (punkto 3)
henma (Montri la profilon) 2011-julio-22 21:22:29
Tiu oro kaj tiu silko iris el ekster iliaj poŝoj 'AL EN' tiuj poŝoj.
Anstataŭ skribi al + en, oni uzas en + -n
Do, tiu oro kaj tiu silko iris EN iliajN poŝojN.
Ĉu tio estas pli klara?
Amike,
Daniel.
ED: dum mi skribis tion ĉi, jam du mesaĝoj estis skribitaj... Ŝajnas ke mi skribas tro malrapide
Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-22 21:27:08