본문으로

Siajn proprajn poŝojn

글쓴이: Jorn644, 2011년 7월 22일

글: 5

언어: Esperanto

Jorn644 (프로필 보기) 2011년 7월 22일 오후 9:16:09

Ĉu vi povas klarigi al mi la signifon de -n en la jena frazo:
Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.
Kial estas uzita la artikolo -N por "siajN proprajN poŝojN?

La frazo mi trovis en la fundamenta krestomatio verkita de Zamenhofo.

mihxil (프로필 보기) 2011년 7월 22일 오후 9:18:54

Jorn644:Ĉu vi povas klarigi al mi la signifon de -n en la jena frazo:
Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.
Kial estas uzita la artikolo -N por "siajN proprajN poŝojN?
Ĝi indikas direkton.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 22일 오후 9:20:15

Jorn644:Ĉu vi povas klarigi al mi la signifon de -n en la jena frazo:
Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.
Kial estas uzita la artikolo -N por "siajN proprajN poŝojN?

La frazo mi trovis en la fundamenta krestomatio verkita de Zamenhofo.
Al kiu loko ili metadis ĝin? Kien ili metadis ĝin? En siajn proprajn poŝojn!

Jen: Kiam uzi la finaĵon -n? (punkto 3)

henma (프로필 보기) 2011년 7월 22일 오후 9:22:29

En tiu frazo -n ne indikas objekton. Ĝi indikas direkton.

Tiu oro kaj tiu silko iris el ekster iliaj poŝoj 'AL EN' tiuj poŝoj.

Anstataŭ skribi al + en, oni uzas en + -n

Do, tiu oro kaj tiu silko iris EN iliajN poŝojN.

Ĉu tio estas pli klara?

Amike,

Daniel.

ED: dum mi skribis tion ĉi, jam du mesaĝoj estis skribitaj... Ŝajnas ke mi skribas tro malrapide rido.gif

Jorn644 (프로필 보기) 2011년 7월 22일 오후 9:27:08

Jen ĉies rapidegajn respondojn! Dankege. Komprenas mi nun. ridulo.gif

다시 위로