Naar de inhoud

Konvinkita kaj konvinkinto

door Jorn644, 23 juli 2011

Berichten: 15

Taal: Esperanto

Jorn644 (Profiel tonen) 23 juli 2011 15:16:25

Kio estas la malsimilo inter "konvinkita" kaj "konvinkinto" kaj "konvinkinta"

"Li estis konvinkita"

mihxil (Profiel tonen) 23 juli 2011 15:23:32

Jorn644:Kio estas la malsimilo inter "konvinkita" kaj "konvinkinto" kaj "konvinkinta"

"Li estis konvinkita"
Tiu kiu konvinkas estas la konvinkinta/konvinkinto. La persono kiu suferas la konvinkadon, tiu estas la konvinkito...

Miland (Profiel tonen) 23 juli 2011 15:24:17

Jorn644:Kio estas la malsimilo inter "konvinkita" kaj "konvinkinto" kaj "konvinkinta"
Jen ekzemploj, kiuj eble helpos vin kompreni la aferon:

"Li estis konvinkita" - oni jam konvinkis lin pri la afero.

"Li estis konvinkinto" - li jam konvinkis alian pri la afero.

"Li estis konvinkinta" - li estis tia homo, kies ago konvinki alian jam finiĝis.

La praktika signifo de "Li estis konvinkinta", do, similas al tio de "Li estis konvinkinto".

Ryuuichi (Profiel tonen) 23 juli 2011 15:24:22

Jorn644:Kio estas la malsimilo inter "konvinkita" kaj "konvinkinto" kaj "konvinkinta"

"Li estis konvinkita"
-"Li estis konvinkita" >> Li jam konvinkiĝis.
-"konvinkinto" >> Li konvinkos, sed nun, li ankoraŭ ne konvinkiĝas.
-"konvinkinta" >> Li nuntempe konvenkas.

Miland (Profiel tonen) 23 juli 2011 15:27:50

Ryuuichi:-"konvinkinto" >> Li konvinkos, sed nun, li ankoraŭ ne konvinkiĝas.
-"konvinkinta" >> Li nuntempe konvenkas.
Ne, tiuj estas eraroj.

-"konvinkinto" >> Li jam konvinkis.

-"konvinkinta" = adjektivo kiu priskribas lin, kiu jam konvinkis.

Ryuuichi (Profiel tonen) 23 juli 2011 15:29:53

Miland:
Ryuuichi:-"konvinkinto" >> Li konvinkos, sed nun, li ankoraŭ ne konvinkiĝas.
-"konvinkinta" >> Li nuntempe konvenkas.
Ne, tiuj estas eraroj.

-"konvinkinto" >> Li jam konvinkis.

-"konvinkinta" = adjektivo kiu priskribas lin, kiu jam konvinkis.
Vi tute pravas, mi jam rimarkis miajn erarojn. Dankon!

tete2112 (Profiel tonen) 23 juli 2011 15:40:32

Pardonu al mi, sed mi ne konprenas ion. Ĉu, konvikinto estas substantivo? Konvik-int-o. rido.gif
Konvik-int-a: Estis okaz-int-a. Aktiva participio.
Konvik-ita-a: Estis okaz-it-a. Pasiva participio. Ambaŭ estintaj. Jam okazis.
Sed mi rakomendas vin ke vi vidos "participioj", ĉar mi povas erari.
Ĝis.
sal.gif

Ryuuichi (Profiel tonen) 23 juli 2011 15:44:07

tete2112:Pardonu al mi, sed mi ne konprenas ion. Ĉu, konvikinto estas substantivo? Konvik-int-o. rido.gif
Evidente, jes. Ĝi finas kun -o.

tete2112 (Profiel tonen) 23 juli 2011 16:05:20

Ryuuichi:
tete2112:Pardonu al mi, sed mi ne konprenas ion. Ĉu, konvikinto estas substantivo? Konvik-int-o. rido.gif
Evidente, jes. Ĝi finas kun -o.
Dankon!
Alia demando: Ĉu estas eble uzi participiojn en substantivojn?

Ryuuichi (Profiel tonen) 23 juli 2011 16:07:05

tete2112:Alia demando: Ĉu estas eble uzi participiojn en substantivojn?
Jes, vi povas uzi ilin kiel substantivoj kaj kiel adjektivoj ridulo.gif

Terug naar boven