去目錄頁

Novan blogon pri kuirado en esperanto.

Ryuuichi, 2011年7月23日

讯息: 19

语言: Esperanto

Ryuuichi (显示个人资料) 2011年7月23日下午5:40:51

Mi ekapertis novan blogon kiu temas pri la kuirado. Mi enmetos receptojn pri la hispana kuiradarto. Se vi estas interesiĝita, vi povas viziti mian blogon:

http://kuirado.blogspot.com

Bedaŭrinde, la blogo estas hispane, ĉar mi ne scias kiel mi povas traduki ĝin esperante. Sed la tutaj enhavoj estos en esperanto, ne zorgu. Nuntempe mi ankoraŭ ne enmetis neniun recepton, sed ĉi-semajne mi ilin enmetos.

Dankon pro via vizitado!

Ryuuichi (显示个人资料) 2011年7月26日下午10:15:02

Novan recepton! Eniru tien ĉi por vidi ĝin!

Roman_Mutin (显示个人资料) 2011年8月2日下午6:31:20

Bona blogo! Mi pensos ke estos bone skribi pri receptoj el diversaj landoj (al mi estos agrable legi pri rusaj pelmenoj), ĉar kiaj maĝaĵoj povus esti en Esperantga internacia restoracio?

Mi ne interesiĝas pri kuirado sed eble provos kuiri omleton, ĝi similas al mi simpla por kuiri.

Mi deziras al vi sukcesi kun via blogo-nova informo en nia lingvo evoluas ĝin

PS Sed verdire pelmenoj aperis en Ĉinio... eble
PPS Agrable nutris fiŝojn. Estas ankaŭ simila ludo pri testudoj

zaratustro (显示个人资料) 2011年8月3日上午12:07:23

Gratulojn amiko, via blogo estas tre bona ideo, ĉar mi ne trovis multajn retpaĝojn esperante pri la kuirado.
Ankaŭ mi volas gratuli vin ĉar via tre rapida lernado de Esperanto. Vi sincere jam parolas tre bone esperanton.

KlavieR (显示个人资料) 2011年8月3日下午11:05:53

Gratulojn pro via blogo. Daŭrigu!

flipe (显示个人资料) 2011年8月4日上午6:40:06

Mi ne interesas pri kuirado, sed mi pensas ke tiu estas tre bone, nun ke aperos la kuireman esperantistojn ĉu ne!?

sudanglo (显示个人资料) 2011年8月5日上午11:45:51

Mi ŝatus eksperimenti hejme kun la terpoma omleto, sed mi ne povis facile bildigi al mi la formato de la trancitaj terpom-pecoj.

Ĉu eblas afiŝi bildon de tiuj antaŭ ol ili estas enmiksitaj kun la ovo-kirlaĵo?

Ŝajnas al mi ke ili nur kunfandiĝus bone en la omleton se reduktitaj al kaĉo.

Ryuuichi (显示个人资料) 2011年9月14日下午2:28:02

Mi hieraŭ alŝutis novan recepton. Ĉu vi volas gustumi ĝin? lango.gif

Ricevu salutojn, Ĝuu la kuiradon!.

Roman_Mutin (显示个人资料) 2011年9月14日下午4:07:12

aspektas bongustega

Ryuuichi (显示个人资料) 2011年9月14日下午7:35:08

Roman_Mutin:aspektas bongustega
Dankon! Mi intencas traduki la plej bonajn receptojn okulumo.gif

回到上端