Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kiel traduki 'SOS'?

ca, kivuye

Ubutumwa 10

ururimi: Esperanto

Hauxkins (Kwerekana umwidondoro) 24 Mukakaro 2011 12:18:30

SOS estas mallongigito de la anglo frazo "Save our souls", kiu estas help-peto elsendita de ŝipoj kaj aviadiloj detruitaj. Verŝajne multaj de vi jam scias tion.

Mi nur volas scii, ĉu jam ekzistas vorto bone konata aŭ ĉu mi rajtas uzi SAN (Savu Animojn Niajn)? Mi provas traduki kanton kiu enhavas la frazon, do ju pli kantebla la vorto, des pli bone! ridulo.gif

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 24 Mukakaro 2011 12:34:44

Mi kredas ke SOS estas jam internacia. Ĝi estas registrita en la vortaro de Wells kaj Benson - eĉ en NPIV.

Mi supozas ke oni prononcas ĝin ES-O-ES ankaŭ en Esperanto.

Certe SO-O-SO estus malgrabla en kanto.

Hauxkins (Kwerekana umwidondoro) 24 Mukakaro 2011 13:22:06

Dependas je la kant-stilo ridulo.gif

Dankon TW, mia John Wells estas hejme, sed mi ne..mi suspektis ke "es-oh-es" verŝajne pravus, sed pli bone kontroli antaŭ ol intenacie koncertumi, ĉu ne? okulumo.gif

mateno (Kwerekana umwidondoro) 24 Mukakaro 2011 13:43:41

En vikipedio mi legas ke SOS fakte ne devenas el la angla; kaj "save our souls" povas esti rigardata kiel "mnemonikaĵo", sed SOS ne estas rekte mallongigo de ĝi.

La tri literoj, SOS, kaj ilia morse-alfabeta apero ...---... estas internaciaj; sed mi ne dirus tion pri ilia angla prononco "es-oŭ-es".

Se mi aŭdus na "es-oŭ-es" ene de Esperanta teksto, mi perceptus ĝin kiel anglalingvaĵon ene de Esperanta teksto; simile kiel se mi aŭdus na "es-oo-es" ene de Esperanta teksto, mi perceptus ĝin kiel slovaklingvaĵon ene de Esperanta teksto.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 24 Mukakaro 2011 13:51:45

mateno: simile kiel se mi aŭdus na "es-oo-es" ene de Esperanta teksto, mi perceptus ĝin kiel slovaklingvaĵon ene de Esperanta teksto.
aŭ germanlingvaĵon aŭ franclingvaĵon...

Hauxkins (Kwerekana umwidondoro) 24 Mukakaro 2011 21:29:56

Dankon, ĉiuj! Mi uzos "SOS" kaj provos bele kanti ĝin! ridulo.gif

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 25 Mukakaro 2011 09:07:38

En kiuj Eŭropaj lingvo SOS ne prononciĝas kiel ES-O-ES?

Ŝajne tiu prononco validas jam por la angla, franca, germana, kaj slavaj lingvoj.

Kiel prononcus ĝin japano aŭ ĉino?

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 25 Mukakaro 2011 09:23:20

sudanglo:En kiuj Eŭropaj lingvo SOS ne prononciĝas kiel ES-O-ES?
en la hispana (ese o ese) miascie

februaro (Kwerekana umwidondoro) 25 Mukakaro 2011 09:25:01

sudanglo:En kiuj Eŭropaj lingvo SOS ne prononciĝas kiel ES-O-ES?
En la rusa oni prononcas SOS-n kiel 'sos'. Elparolo kiel 'esoes' neniu komprenus.

mjdh1957 (Kwerekana umwidondoro) 25 Mukakaro 2011 10:29:45

februaro:
sudanglo:En kiuj Eŭropaj lingvo SOS ne prononciĝas kiel ES-O-ES?
En la itala tio estus esse-o-esse.

Subira ku ntango