المشاركات: 10
لغة: Esperanto
Hauxkins (عرض الملف الشخصي) 24 يوليو، 2011 12:18:30 م
Mi nur volas scii, ĉu jam ekzistas vorto bone konata aŭ ĉu mi rajtas uzi SAN (Savu Animojn Niajn)? Mi provas traduki kanton kiu enhavas la frazon, do ju pli kantebla la vorto, des pli bone!
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 24 يوليو، 2011 12:34:44 م
Mi supozas ke oni prononcas ĝin ES-O-ES ankaŭ en Esperanto.
Certe SO-O-SO estus malgrabla en kanto.
Hauxkins (عرض الملف الشخصي) 24 يوليو، 2011 1:22:06 م
Dankon TW, mia John Wells estas hejme, sed mi ne..mi suspektis ke "es-oh-es" verŝajne pravus, sed pli bone kontroli antaŭ ol intenacie koncertumi, ĉu ne?
mateno (عرض الملف الشخصي) 24 يوليو، 2011 1:43:41 م
La tri literoj, SOS, kaj ilia morse-alfabeta apero ...---... estas internaciaj; sed mi ne dirus tion pri ilia angla prononco "es-oŭ-es".
Se mi aŭdus na "es-oŭ-es" ene de Esperanta teksto, mi perceptus ĝin kiel anglalingvaĵon ene de Esperanta teksto; simile kiel se mi aŭdus na "es-oo-es" ene de Esperanta teksto, mi perceptus ĝin kiel slovaklingvaĵon ene de Esperanta teksto.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 24 يوليو، 2011 1:51:45 م
mateno: simile kiel se mi aŭdus na "es-oo-es" ene de Esperanta teksto, mi perceptus ĝin kiel slovaklingvaĵon ene de Esperanta teksto.aŭ germanlingvaĵon aŭ franclingvaĵon...
Hauxkins (عرض الملف الشخصي) 24 يوليو، 2011 9:29:56 م
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2011 9:07:38 ص
Ŝajne tiu prononco validas jam por la angla, franca, germana, kaj slavaj lingvoj.
Kiel prononcus ĝin japano aŭ ĉino?
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2011 9:23:20 ص
sudanglo:En kiuj Eŭropaj lingvo SOS ne prononciĝas kiel ES-O-ES?en la hispana (ese o ese) miascie
februaro (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2011 9:25:01 ص
sudanglo:En kiuj Eŭropaj lingvo SOS ne prononciĝas kiel ES-O-ES?En la rusa oni prononcas SOS-n kiel 'sos'. Elparolo kiel 'esoes' neniu komprenus.
mjdh1957 (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2011 10:29:45 ص
februaro:sudanglo:En kiuj Eŭropaj lingvo SOS ne prononciĝas kiel ES-O-ES?En la itala tio estus esse-o-esse.