შინაარსის ნახვა

Ĉu iu iam verkis sinmortig-noto en Esperanto?

Demian-ისა და 24 ივლისი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 18

ენა: Esperanto

vincas (მომხმარებლის პროფილი) 15 აგვისტო, 2011 17:58:41

Mi esperas, ke neniu skribis tiun noton en Esperanto.

Albatrosulo (მომხმარებლის პროფილი) 15 აგვისტო, 2011 19:37:08

Damian, vi povas esti certa. Estas policistoj, kiuj parolas ankau Esperanton. Do, kiel sekreta lingvo ghi ne taugas. sal.gif

jpablo68 (მომხმარებლის პროფილი) 15 აგვისტო, 2011 21:25:59

en la multa malofta kazo ke mi decidas fini mian vivo, mia sinmortig-noto estus en la hispana.
ĉefe por ke mia familio povas kompreni ĝin.

editi:
mi pensas ke la senmortig-noto servus por malmulta disvastiĝi la lingvo tra la novaĵoj

dombola (მომხმარებლის პროფილი) 16 აგვისტო, 2011 01:27:41

Demian:
Oni povas verki romanon aŭ filmon kun tiu temo.
Senprobleme!
Skribita : La Turmentego de la Memmortigintoj..
Leginda libro kun diversaj rakontoj.

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 16 აგვისტო, 2011 06:12:41

vincas:Mi esperas, ke neniu skribis tiun noton en Esperanto.
Vi estas la dua kiu esprimis tiun senton. Mi ne vere komprenas kial estus esperinde ke neniu skribis tian noton en Esperanto. La implico povus esti ke estus iel pli tragike ke esperantisto memmortigis sin ol ke neesperantisto faris tion.

Ni eble ja esperu ke neniu sinmortigis pro Esperanto. Afero cetere ne tute neimagebla.

sinjoro (მომხმარებლის პროფილი) 17 აგვისტო, 2011 01:37:17

sudanglo:
Mi foje min demandis ĉu inter teroristoj Esperanto taŭgus kiel kaŝlingvo por maski siajn telefonajn diskutojn pri komplotoj. Sed mi pensis ke vortoj kiel 'bombo' kaj 'eksplodaĵo' estas tro facile rekoneblaj.

Tamen estus tre agrable legi noveleton en kiu la fi-farantoj utiligus Esperanto tiumaniere, kaj kies intencojn senmaskigis heroo kiu iam en sia juneco havis kontakton kun nia kara lingvo.
Ili povus ja paroli la niakaran tre rapide, kaj la evidentajn vortojn iel preterdiri. Se oni scias kiel kaŝdiri - funkcias perfekte okulumo.gif

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 17 აგვისტო, 2011 05:40:40

sinjoro:kaj la evidentajn vortojn iel preterdiri.
aŭ krei samsignifajn neoficialaĵojn - tio helpos ankaŭ kaŝi la signifon de esperantistoj.

Demian (მომხმარებლის პროფილი) 17 აგვისტო, 2011 06:11:40

darkweasel:
sinjoro:kaj la evidentajn vortojn iel preterdiri.
aŭ krei samsignifajn neoficialaĵojn - tio helpos ankaŭ kaŝi la signifon de esperantistoj.
Aŭ oni povas uzi vortfaradan kapablon de la lingvo. Ekzemple:

Venonta tage... XYZ malvivigos la estron kiam la flava, brila aĵo estas super niaj kapoj...

Ŝajnas al mi volapuka! okulumo.gif

ზემოთ დაბრუნება