Sadržaj

Kiel funkcias ĉinaj- kaj japanaj-tajpiloj?

od Demian, 24. srpnja 2011.

Poruke: 8

Jezik: Esperanto

Demian (Prikaz profila) 24. srpnja 2011. 14:42:54

La demando estas respondinda sed mi malsukcesas trovi sufiĉe klaran respondon. Ĉu iu povas helpi? Mi ne parolas pri komputilaj tajpiloj, mi parolas mi tajpiloj kiel Remington. rideto.gif

Por tiuj, kiuj trovas malfacile kredi ke ekzistis ion kiel JAPANA- aŭ ĈINA- TAJPILO, tie ĉi estas pruvo: Japano tajpas je tajpilo

Iu profesoro strebas verki libron pri HISTORIO DE ĈINA-TAJPILO. Mi ne povas certigi ĉu la libro estas jam eldonita.

zan (Prikaz profila) 25. srpnja 2011. 08:20:54

Ha,ha,ha,,, al japanoj kaj al ĉinoj ne ekzistas neeblaĵo!!

Mi mem neniam vidis la maŝinon, sed ĝi fakte ekzistis. Mi vidis malnovajn kopiojn de skribaĵoj per japana-tajpiloj.

Kiel vi vidas, sur la plato de la maŝino metiĝas multaj signoj, minumume 1000 - meze pli ol 2000. La plato moviĝas dekstren kaj maldekstren, antaŭen kaj malantaŭen. Oni elektas signon kaj mekanike tipas la trafan signon. Kompreneble oni ne povis rapide skribi per japana-tajpiloj.
http://ja.wikipedia.org/wiki/%E5%92%8C%E6%96%87%...
Iu precize traduku.

Kiam oni faligas la maŝinon, la signoj disŝutiĝas. Tiam nur speciala inĝeniero povas remeti ilin.

Demian (Prikaz profila) 25. srpnja 2011. 09:42:17

zan:Ha,ha,ha,,, al japanoj kaj al ĉinoj ne ekzistas neeblaĵo!!

Mi mem neniam vidis la maŝinon, sed ĝi fakte ekzistis. Mi vidis malnovajn kopiojn de skribaĵoj per japana-tajpiloj.
Mi dirus, al laboremaj homoj ne ekzistas neeblaĵo! okulumo.gif

Estas strange ke vi ne vidis eĉ unu tajpilon. Tiu montras ke ili ne estis tre popularaj. rideto.gif

zan:Kiel vi vidas, sur la plato de la maŝino metiĝas multaj signoj, minumume 1000 - meze pli ol 2000. La plato moviĝas dekstren kaj maldekstren, antaŭen kaj malantaŭen. Oni elektas signon kaj mekanike tipas la trafan signon.
Sed kiel oni elektus unu signon inter 1000 aŭ 2000. Spertulaj tajpilistoj bezonas prosimume 100 horojn lerni QWERTY-klavaron. Lerni la lokojn de 2000-klvaoj bezonus kelkajn monatojn. Tial, mia demando fariĝas: KIA SISTEMO GVIDIS TAJPILISTOJN?

Dankon por la respondo! rideto.gif

Demian (Prikaz profila) 25. srpnja 2011. 13:46:21

黄鸡蛋:Ne 2000 klavoj. Oni movas iun prenilon - parton de la maŝino - por preni la signon.
Fakte, estas multe pli ol 2000 signoj en ĉinaj tajpiloj. Ili estas en ia ordo, eble la ordo en la vortaro. Do oni povas relative facile trovi la lokon sen memorado pri la ordo, kompare kun la okcidentaj klavaroj, sed eĉ spertuloj ne povas rapide trovi la ĝustan signon pro la multeco, kaj tial tajpi estis malfacile.
Dankon por via respondo, samaĝulo! okulumo.gif

Do, ekzistis ian ordon, kiu helpis tajpilistojn trovi ĝustajn bildliterojn sen multa laboro.

Estus pli bone sciiĝi tiu(j)n ordo(j)n kaj eĉ pli pli bone se mi povus renkonti aŭ paroli kun iu tajpilisto, kiuj tajpas(-is) ĉine aŭ japane?

zan (Prikaz profila) 25. srpnja 2011. 23:44:38

En Japanio la unua japana-tajpilo estis kreita en 1915. Ĉi tie vi povos vidi bildojn de kelkspecaj japana-tajpiloj de malnovaj al novaj. Vi povos imagi la mekanismon. Laŭ mia vido la signoj viciĝas laŭ la sona ordo; sam-sonaj signoj kuniĝas.

Antaŭ 1980aj jaroj oni uzis tiujn maŝinojn en oficejoj. Ankaŭ private oni verŝajne uzis ilin por krei broŝurojn. En 1980aj jaroj dokumento-redaktiloj disvastiĝis, kaj tajpiloj malaperis. Tamen eĉ nuntempe ekzistas amantoj, kiuj kolektas tiajn malnovajn maŝinojn.

Maljunaj(pli ol 60-aĝaj?) japanaj esperatistoj eble konas japana-tajpilojn. Ĉar kreado de broŝuroj eble estis gravaj laboroj por tiamaj junaj esperantistoj. okulumo.gif

zan (Prikaz profila) 28. srpnja 2011. 07:35:25

黄鸡蛋:Bedaŭrinde mi ne povas malfermi tiun retpaĝon. Faritaĵo de la registaro de Ĉinio...
Mi bedaŭras tion. Ĉu vi povas malfermi aliajn retpaĝojn, aŭ ĉiujn ne povas?

Plej nova elektra japana-tajpilo kreita meze de 1980aj jaroj kostis kelkcent mil enojn multevalore.

Parto de la maŝino, per kiu oni serĉas signojn. Ŝajnas facile trovi serĉatan signon.

darkweasel (Prikaz profila) 28. srpnja 2011. 08:10:55

zan:
黄鸡蛋:Bedaŭrinde mi ne povas malfermi tiun retpaĝon. Faritaĵo de la registaro de Ĉinio...
Mi bedaŭras tion. Ĉu vi povas malfermi aliajn retpaĝojn, aŭ ĉiujn ne povas?
nu evidente almenaŭ lernu-on li povas atingi

Blanka Meduzo (Prikaz profila) 5. kolovoza 2011. 13:34:44

ZAM, vi pravas.
Verdire mia patrino havis la tajpilon similan sed iom malgrandan. Kaj ankaŭ mi uzis ĝin en 1981.
Sed 1983-84 aperis person-uza "Word-processor" (elektra japanlingva tajpilo). Elektra tajpilo eliminis (elŝovis) malnovan tajpilon. Ĉar ĝis tiam japan-tajpilo kaj ĝia uz-talento estas speciala, kaj oni povas gajni profiton per fajna tajpado; sed per "Word processor" iu ajn povas fari skribaĵojn tre facile.

zan:En Japanio la unua japana-tajpilo estis kreita en 1915. Ĉi tie vi povos vidi blidojn de kelkspecajn japana-tajpiloj de malnovaj al novaj. Vi povos imagi la mekanismon....
MMM, mi trafe respondis?

Natrag na vrh