Al la enhavo

Sono de kokoj

de 3rdblade, 2011-julio-25

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

3rdblade (Montri la profilon) 2011-julio-25 05:00:47

Ĉu plenkreskaj kokoj/kokinoj faras specifan sonon en Esperanto? Ekz, hundo diras 'Boj'!', ĉevalo blekas, k.t.p.

Se jes, kio ĝi estas?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-julio-25 06:24:24

3rdblade (Montri la profilon) 2011-julio-25 07:20:40

Bona respondo, dankon!

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-julio-25 22:59:51

3rdblade:Ĉu plenkreskaj kokoj/kokinoj faras specifan sonon en Esperanto? Ekz, hundo diras 'Boj'!', ĉevalo blekas, k.t.p.

Se jes, kio ĝi estas?
Vi ankaŭ povas viziti tiu paĝo por vidi pli bestosonoj kaj aliaj aferoj.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-julio-26 09:20:51

Ne nur bestoj sed ankaŭ maŝinoj/aparatoj havas specifajn sonojn.

Bolilo fajfas sur la forno.
En la markolo la nebul-sirenoj de la ŝipoj ĝemis.
Ambulanco en la strato pasis ululante.
Radio-vekhorloĝo pepis apud lia lito.
La pendol-horloĝo en la vestiblo tiktakis monotone.
La lokomotivo siblegis malpacience en la stacidomo.

Reen al la supro