Į turinį

Ĉu lerni kanĝion (kanji) per radikoj estas bona ideo?

Demian, 2011 m. liepa 25 d.

Žinutės: 4

Kalba: Esperanto

Demian (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 25 d. 13:40:24

Mi miras kiel oni povas lerni kanĝion pli bone:

1. Ĉu per lernado de bildliteroj (ideogramo) laŭ niveloj rekomenditaj en listoj de ĝojo-kanĝio (jōyō kanji)?
2. Aŭ ĉu per lernado de bildliteroj laŭ radikoj?

Mi ankaŭ volas demandi, ĉu oni devas lerni ĉiujn da eblaj elparoloj samtempe lernante kanĝion?

Dankon!

Demian (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 25 d. 16:52:38

黄鸡蛋:Unuavide mi pensis ke via "ĝojo-kanĝio" estas ia ĝojiga kanĝio okulumo.gif
Ĝojiga kanĝio!! Vi certe ŝercas!! Unue, skribi per bildliteroj estas malfacila. Sur tio, japanoj elparolas tiujn kelkmaniere!!! Por iu lernanto, kanĝio ne povas esti ĝojiĝa!! okulumo.gif

黄鸡蛋:Kiel... Oni devas nepre lerni la vortojn, kaj do simple memori ĉiujn eblajn elparolojn ne estas tre utile. Plue, ĉiam ekzistadas vortoj en kiuj la kanĝioj havas malsamajn elparolojn ol ĉiujn kiujn vi scias antaŭe. lango.gif Do, lernante la vortojn vi memoros la elparolojn de kaĝio.
Kiu diras ke paroli estas pli simpla ol fari? okulumo.gif

====================

Aliflanke, ĉu vi konas kie oni povas trovi gramatikon de ĉina sur interreto? Mi volas trovi tian gramatikon, kian Tae Kim verkis pri japana. Lernu ĉinan per ĉina vidpunkto. rideto.gif

henma (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 27 d. 04:54:14

黄鸡蛋:Por mi, Kantonano, memori la "Onyomi" de kanĝioj estas relative facile ĉar mi povas iugrade vidi la rilaton inter la "Onyomi" kaj la elparolo de tiu kanĝio en la kantona lingvo.

Sed por memori la "Kunyomi" mi devas memori la vortojn. Kaj ekzistas "Jukujikun" - la tuta vorto havas apartan elparolon, kiu ne rilatas al la elparoloj de la kanĝioj el kiuj ĝi konsistas. Ekzemple, 今日 (hodiaŭ) estas Kyou, sed tio ne signifas ke tie 今 elparoliĝas kiel "Kyo" kaj 日 elparoliĝas kiel "u". Do oni bezonas memori ĝin aparte.

=================================
Tiuj, kiuj lernas la ĉinan povas scii, sed mi neniam serĉis ĉar mi estas denaskulo, do mi ne scias.
Kaj 今日 ankaŭ povas esti kon'nichi, kiu korespondas al la prononco laŭ la "kunyomi"

Al mi multe plaĉas la libroj "Remembering the Kanji" (1, 2 kaj 3), verkitaj de Heisig.

Li eksplikas ke, por ne-japanoj (kaj ne-ĉinoj), lerni kanĝiojn en la kutima ordo uzata de japanoj estas tre malfacile.

Li proponas ordon en kiu li uzas la unuajn lernitajn kanĝiojn por instrui la venontajn. Li ne instruas onyomi-n nek kunyomi-n... nur kiel skribi la kanĝiojn kaj ĝiajn ĝeneralajn signifojn.

Heisig, kiel multaj aliaj, proponas lerni la prononcon de vortoj, ne de simplaj kanĝioj.

Amike,

Daniel.

jeckettre (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 15 d. 08:21:57

henma:Kaj 今日 ankaŭ povas esti kon'nichi, kiu korespondas al la prononco laŭ la "kunyomi"
kon'nichi estas "onyomi". kyou estas io alia.

Kaj laŭ mi, "kunyomi" en la japanlingvo apenaŭ rilatas al la ĉinlingvo krom la skribo. Ĉar oni povas same fari aliajn "kunyomi" por la angla, por e-o ktp...

Atgal į pradžią