Al la enhavo

Mi scias e-on, ĉu ne?

de Ryuuichi, 2011-julio-25

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-julio-25 23:13:01

La hodiaŭa demando estas tiu ĉi:

Vi serĉas novan laboron, kaj la ĉefo de la ofico demandas al vi pri via koneco. Vi alparolas lin pri viajn antaŭajn laborojn, kaj ankaŭ pri la lingvojn, kiujn vi bone scias skribi, paroli kaj kompreni.

Ĉu vi aldonus esperanton en via lingvolisto?
Kion vi pensas ke estos la respondo de via ĉefo, kiam vi diros al li ke vi bone parolas e-on?
_______________________________________________________________________

Persone, mi ja dirus ke mi scias paroli esperanton. sal.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-26 05:55:59

mi estas lernejano de 17 jaroj sed jam faris du feriajn laborojn (la dua estas nun) kaj ambaŭfoje mi skribis tion en mian sinprezenton.

nikko (Montri la profilon) 2011-julio-26 06:27:33

Kelkfoje mi menciis Esperanton en enketo, sed mi rimarkis, ke tio nur sarkasmigas rilaton al mi. Nun mi mencias nur anglan kiel parolatan fremdlingvon. Tre ofte ŝajna seriozeco pli gravas ol realaj kvalitoj. Mencio de esperanto indikus ke mi okupas pri "sensencaj bagatelaĵoj, kiuj ne utilas en kariero, kaj ke mi ne ĝisfine KREDAS je sukcesisma religio".

maratonisto (Montri la profilon) 2011-julio-26 07:40:17

nikko:Kelkfoje mi menciis Esperanton en enketo, sed mi rimarkis, ke tio nur sarkasmigas rilaton al mi. Nun mi mencias nur anglan kiel parolatan fremdlingvon. Tre ofte ŝajna seriozeco pli gravas ol realaj kvalitoj. Mencio de esperanto indikus ke mi okupas pri "sensencaj bagatelaĵoj, kiuj ne utilas en kariero, kaj ke mi ne ĝisfine KREDAS je sukcesisma religio".
Mi ja skribas en mia biografio Esperanton. Ĉu ne? Foje oni interesiĝas pri ĝi. Foje mi spertis eĉ simpation pro Esperanto.

nikko (Montri la profilon) 2011-julio-26 09:22:00

maratonisto:
nikko:Kelkfoje mi menciis Esperanton en enketo, sed mi rimarkis, ke tio nur sarkasmigas rilaton al mi. Nun mi mencias nur anglan kiel parolatan fremdlingvon. Tre ofte ŝajna seriozeco pli gravas ol realaj kvalitoj. Mencio de esperanto indikus ke mi okupas pri "sensencaj bagatelaĵoj, kiuj ne utilas en kariero, kaj ke mi ne ĝisfine KREDAS je sukcesisma religio".
Mi ja skribas en mia biografio Esperanton. Ĉu ne? Foje oni interesiĝas pri ĝi. Foje mi spertis eĉ simpation pro Esperanto.
Simpation? Nekredeble. Probable vi renkontis esperantiston.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-26 09:30:52

ĉe mi dekkelkjarulo eble scio de esperanto montras ankaŭ ke mi pretas lerni ion seriozan en mia libertempo anstataŭ nur drinkaĉi kaj festadi kiel iuj junuloj. tamen tio estas nura spekulacio. mi fakte ne scias kian efekton havis mia mencio de esperanto.

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-26 09:48:29

nikko:Kelkfoje mi menciis Esperanton en enketo, sed mi rimarkis, ke tio nur sarkasmigas rilaton al mi. Nun mi mencias nur anglan kiel parolatan fremdlingvon. Tre ofte ŝajna seriozeco pli gravas ol realaj kvalitoj. Mencio de esperanto indikus ke mi okupas pri "sensencaj bagatelaĵoj, kiuj ne utilas en kariero, kaj ke mi ne ĝisfine KREDAS je sukcesisma religio".
Bedaŭrinde mi devas samopinii kun Nikko. Ankaŭ mi rimarkis ke kiam mi mencias esperanton kiel lingvo konata, ke tio nur vekigis mokajn aŭ seninteresajn respondojn.

Tial mi neniam mencias esperanton dum laborserĉado.

Miland (Montri la profilon) 2011-julio-26 11:39:07

Mi mencias Esperanton inter miaj hobioj. Neniu dungo por kiu mi jam provis postulis la lingvon!

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-julio-26 11:57:20

Miland:Mi mencias Esperanton inter miaj hobioj. Neniu dungo por kiu mi jam provis postulis la lingvon!
Kompreneble. rideto.gif Almenaŭ momente.

Mi mencias la lingvojn kiujn mi konas, inter ili Esperanton. Kial ne? Kostis al mi grandan penon lerni ĝin. Do, ĝi aperas inter miaj akiraĵoj.

Amike.

henma (Montri la profilon) 2011-julio-26 12:03:51

Mi mencias la anglan kaj Esperanton en la parto de 'lingvoj' kiun havas mia 'sinprezento' (kiel oni tradukas 'curriculum vitae'?)

En la kompanio, kie mi laboras nun (kaj en la antaŭa kompanio) ekzistas ankaŭ reta paĝo por indiki studojn, lingvojn, hobiojn, ktp... Esperanto estis inter la lingvoj kiujn oni povas elekti, do mi indikis tie mia nivelo de Esperanto.

Certe, en la kompanio kie mi laboras nun, multaj homoj parolas pli ol unu lingvo (oni devas paroli la anglan aŭ la portugalan por labori tie, ĉar multaj projektoj estas por usonaj aŭ brazilaj klientoj). Mi konas almenaŭ du homoj tie kiuj parolas pli ol tri lingvoj, kaj studas alian.

Kelkaj el la kunlaborantoj iom ridas kaj mokas pri Esperanto kiel internacia lingvo, kaj vere ili ne studus ĝin, sed ĉiuj povas lerni kaj paroli iun ajn lingvon en tiu oficejo.

Amike,

Daniel.

Reen al la supro