Til indholdet

Gramatika esplorado

af Jorn644, 26. jul. 2011

Meddelelser: 4

Sprog: Esperanto

Jorn644 (Vise profilen) 26. jul. 2011 08.51.10

"Ĉar pluvas, tial estas dezirinde, ke ili restas ene."
ĉar = montras kialon (ĉu estas la subjekto de "pluvas"?)
pluvas = verbo, komplementas "ĉar"
tial = pro tiu kaŭzo (ĉu estas la subjekto de "estas"?)
estas = verbo priskriba
dezirinde = estas subjekto de "estas"
ke = estas objekto de "estas"
ili = subjekto de "restas"
restas = verbo
ene = adverbo kiu komplementas la verbon "restas"
Ĉu mi pravas?

sudanglo (Vise profilen) 26. jul. 2011 09.06.45

'estas dezirinde ke ili restu' - ne 'restas'.

komparu kun 'mi volas ke vi restu'.

Jorn644 (Vise profilen) 26. jul. 2011 09.39.00

sudanglo:'estas dezirinde ke ili restu' - ne 'restas'.

komparu kun 'mi volas ke vi restu'.
Dankon Sudanglo. Ĉu la cetero ja estis prava?

darkweasel (Vise profilen) 26. jul. 2011 10.23.21

la tuta subfrazo "ke ili restu ene" estas subjekto. "dezirinde" priskribas tiun subjekton.
"ĉar pluvas" estas kialomontra subfrazo kaj "tial" estas nura adverbo.

Tilbage til start