Al la enhavo

demando pri kiel kun -n

de blade644, 2011-julio-26

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

blade644 (Montri la profilon) 2011-julio-26 16:27:05

Kial oni uzas la -n ĉe libro?

"Ni volas eldoni la kurson kiel libron iam."

Mi pensis ke estis "ni volas eldoni la kurson", ĉar kurson estas objekto kaj ni estas la subjekto.
Do kian rolon havas libro ke ĝi necesas -n?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-26 16:51:52

Oni uzas -n post kiel, kiam la senco postulas tion.

Pli bona ekzemplo estas:

Li traktis min kiel princo. = Li traktis min, kvazaŭ li estus princo.
Li traktis min kiel princon. = Li traktis min, kvazaŭ mi estus princo.

Jen klarigo pri -n post kiel.

henma (Montri la profilon) 2011-julio-26 17:01:29

darkweasel:Li traktis min kiel princon. = Li traktis min, kvazaŭ mi estus princo.
Li traktis min kiel princon. = Li traktis min, kvazaŭ mi estus princo.
Vi skribis dufoje la samon rideto.gif

Unu el ili devus esti:

Li traktis min kiel princo. = Li traktis min, kvazaŭ li estus princo.

Amike,

Daniel.

blade644 (Montri la profilon) 2011-julio-26 17:07:37

Mi komprenas jene:

Ni volas eldoni la kurson kiel libro iam.
Tio ĉi signifas:
Ni volas eldoni la kurson kvazaŭ ni mem estus libroj.
>> Tamen tio ĉi estas sensencaĵo ĉar libroj ne povas agi kiel eldonistoj.

Ni volas eldoni la kurson kiel libroN iam.
Tio ĉi signifas:
Ni volas eldoni la kurson do ĝi aperas en la formato de libro.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-26 17:33:38

henma:
darkweasel:Li traktis min kiel princon. = Li traktis min, kvazaŭ mi estus princo.
Li traktis min kiel princon. = Li traktis min, kvazaŭ mi estus princo.
Vi skribis dufoje la samon rideto.gif
Ha, fek. Mi redaktos.

Solulo (Montri la profilon) 2011-julio-26 21:27:55

kiel princo
kiel princon

La sama distingo estas en pola lingvo;
... jak książe
... jak księcia.

Memoru; Zamenhof bene scipovis polan. Influo?

Komparu; He kissed me as a woman;

kiel virino - jak kobieta (kvazau li estus virino.
kiel virinon - jak kobietę (kvazau mi estus virino)

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-27 05:54:41

Solulo:kiel princo
kiel princon

La sama distingo estas en pola lingvo;
... jak książe
... jak księcia.

Memoru; Zamenhof bene scipovis polan. Influo?
same verŝajne estas ke la germana influis lin. ankaŭ la germana distingas same.

Reen al la supro