去目錄頁

Kian laboron vi okupas?

从 Jorn644, 2011年7月29日

讯息: 5

语言: Esperanto

Jorn644 (显示个人资料) 2011年7月29日上午9:19:15

Kian laboron vi okupas? Mem mi estas komputilisto ĉe malsanulejo por gemaljunuloj.

Demian (显示个人资料) 2011年7月29日上午9:23:41

Mi laboras kiel verkisto pri retejoj (angle: Content Creator) kaj provas kompleti mian koleĝan edukadon.

antoniomoya (显示个人资料) 2011年7月29日下午12:14:58

Mi jam estas emeritulo. Mi pensiuliĝis antaŭ tri jaroj. Ĝis tiu momento, mi laboris kiel oficisto en ŝtata oficejo kiu okupiĝis pri senlaboruloj.

Nun, mi laboras senpage por neŝtata organizo kiu okupiĝas pri personoj kiuj havas bazajn bezonojn (manĝaĵojn, pagi loĝejon, trovi iun laboron, ktp.)

Amike.

Ladek (显示个人资料) 2011年7月29日下午2:06:52

Saluton,mi estas fervojisto,mi zorgas pri telekomunika kaj sekuriga tekniko.

manfred669 (显示个人资料) 2011年7月29日下午3:47:18

Mi laboras kiel telefonvendisto (telemarketer).

回到上端