본문으로

Esperantistaj organizoj

글쓴이: Ladek, 2011년 7월 29일

글: 3

언어: Esperanto

Ladek (프로필 보기) 2011년 7월 29일 오후 2:14:34

Saluton al ĉiuj,
mi havas unun demandon,ĉu vi planas membriĝi al esperantista klubo,aŭ diversajn esp. organizojn?Ĉu vi jam estas membroj?
Kia esperantista organizo estas por vi interesa kaj logas vin?
Mi longe ne volis membriĝi,sed nun pensas,ke tio estis eraro,ĉar nuntempe mi estas membro de IFEF (Internacia fervojista Esperanto federacio) kaj mi estas kontenta. rideto.gif

blade644 (프로필 보기) 2011년 7월 29일 오후 3:08:28

Mi ne estas membro ie. Tamen, bonvole rakontu, kial vi membriĝis? Kion vi ŝatas pri via membriĝo ĉe IFEF?

Mi volas ankaŭ membriĝi ie, tamen mi ne scias kion fari kun mia membreco...

Nun mi nur estas membro de lernu rideto.gif

Ladek (프로필 보기) 2011년 7월 29일 오후 3:28:00

blade644:Mi ne estas membro ie. Tamen, bonvole rakontu, kial vi membriĝis? Kion vi ŝatas pri via membriĝo ĉe IFEF?
Kion mi ŝatas?Certe renkontiĝojn kun homoj.Kaj ankau,ke la IFEF ne estas nur pri esperanto,sed ankaŭ pri fervojo,trafiko kaj tekniko.Mi estas fervojisto.
blade644:Mi volas ankaŭ membriĝi ie, tamen mi ne scias kion fari kun mia membreco...
Vi certe havas eblecon membriĝi ie,sed ĉio dependas de viaj interesoj.Preskaŭ ĉie estas lokaj esp.kluboj.
blade644:Nun mi nur estas membro de lernu rideto.gif
Jes membreco en Lernu estas tre valida!

다시 위로