Ku rupapuro rw'ibirimwo

La Bulgara lingvo

ca, kivuye

Ubutumwa 4

ururimi: Esperanto

cshtarkov (Kwerekana umwidondoro) 29 Mukakaro 2011 21:09:15

Mi vidis fadeno pri la Latva lingvo (bedaŭrinde sen respondoj) kaj mi interesiĝas - ĉu ĉi tie estas homoj kiuj interesiĝas pri la Bulgara lingvo? Mi scias ke tiu lingvo ne estas tre populara, sed mi observis ke homoj en tiu retpaĝo ofte scias kaj interesiĝas pri eksterlandajn lingvojn. Malantaŭ kelkaj tagoj mi aŭdis pri kelkaj francaj knabinoj kiuj lernas la bulgaran ĉar iliaj avo estas bulgara kaj ili volas konekti kun iliajn radikojn. Tiu fakto tre ĝojigis min ridulo.gif

Pardonu min (kaj se vi volas montru al min) se mi faris erarojn.
Amike,
Kris

Solulo (Kwerekana umwidondoro) 29 Mukakaro 2011 23:21:41

Mi interesiĝas pri bulgara lingvo kaj samtempe pri la malnova kulturo de tiu ĉi popolo. Vi do estas niaj sudaj slavaj fratoj.
Mi pensas, ke bulgaroj ne devas havi ian komplekson de malsupereco. Se iu diras al mi "Mi estas bulgaro" mi scias pri kio temas. Lando, kulturo kaj lingvo. Mi estas respektoplena.
(La nura problemo kun bulgara lingvo por mi estas la afabeto. Se bulgaroj uzus latinan afabeton, mi volonte lernus la lingvon.)

cshtarkov (Kwerekana umwidondoro) 30 Mukakaro 2011 00:01:36

Saluton nordfrato, dankon pro la respondo kaj la varmvortoj.
La alfabeto ja estas problemo por la eksterlanduloj. Mi havas amikon kiu pensas ke la bulgara devas forigi sian alfabeton (ĉar ĝi estas komprenita sole de kelkaj sudslavaj popoloj kaj la rusoj) kaj uzi la latinan, sed mi ne kredas ke tiu eblas. La cirila alfabeto estas inventita en 855, malantaŭ 13 jarcentoj kaj ĉiam la bulgara lingvo estis skribinta per ĝi.
Sed la alfabeto ne estas la plej grava problemo. Mi malkovros al vi malgrandan sekreton - la bulgara malfacilegas. Bulgaroj kiuj estas denaskiĝparolantoj, kaj lernis 12 jaroj la bulgara en lernejo, ankoraŭ eraras ĉiam ili devas uzi malsimplajn kunmetiĝojn.

Hispanio (Kwerekana umwidondoro) 30 Mukakaro 2011 00:04:38

En mia komputilo mi havas tri librojn pri bulgara gramatiko, do mi tre interesiĝas pri ĝi.

La sola problemo rilatas al la verboj, pri la uzado de perfektaj kaj neperfektaj formoj. Sed mi malkovris ke gramatike la lingvo similas al la hispana, mia denaska lingvo rideto.gif

Subira ku ntango