ورود به محتوا

Kion vi konsilas por lerni pli rapide Esperanton?

از zaratustro, 30 ژوئیهٔ 2011

پست‌ها: 12

زبان: Esperanto

zaratustro (نمایش مشخصات) 30 ژوئیهٔ 2011،‏ 17:08:23

Mi malfermis tiun fadenon, ĉar mi pensas ke estas multaj aferoj ke povus fariĝi por lerni pli rapide esperanton.

Ekzemple; Unu amiko konsilis min kiam mi eklernis, acheti etikedojn , kaj skribi en tiuj etikedoj la nomo de iu objekto, kaj meti la etikedon en tiu objekto. Tiel ĉiam kiam mi legis la etikedon memoris la nomon de tiu objekto. Tiel mi memoris kiel diri plafono, muro, komputilo, pordo, ktp...

Mi pensas ke estos pli bonaj konsiloj por plibonigi rapide nian lingvon. Kiaj por vi estis tre utilaj?

Mi pardonpetas se mi ankoraŭ havas skriberarojn, ankoraŭ mi sentas kiel eterna komencanto rideto.gif .

Miland (نمایش مشخصات) 30 ژوئیهٔ 2011،‏ 18:36:40

Jen kelkaj sugestoj. Studu diligente la klasifikitajn listojn de vortoj en ĉi-retpaĝaro. Post tio, starigu vian propran vortaran notlibron, kaj eklegadu! Legu Gerda Malaperis!, post tio [url=http://es.lernu.net/biblioteko/rakontoj/vere_aŭ_fantazie/index.php]Vere aŭ Fantazie?[/url], post tio artikolojn el revuo kiel Juna Amiko.

Certe aŭskultu parolatan Esperanton, per radio aŭ interrete aŭ per KD. Ĉe-estu kongresojn, se cirkonstancoj permesas vin.

Jorn644 (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2011،‏ 9:26:27

Kio helpis min studi esperanton pli rapide estis:

- komencu kun taglibro, tiel vi alkutimiĝas al esprimi vin esperante. Skribi pri io ajn, grave kaj negrave. Uzu la vortaron kiam vi serĉas vortojn.

- traduku ĉapitrojn de libro vialingva en esperanton. Tio pensigas vin pri kiel bone uzi esperantajn esprimojn.

Skribante aŭ tradukante, konsultu ofte la PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) aŭ demandu ĉi tie en la forumo.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2011،‏ 9:50:39

Miland:Jen kelkaj sugestoj. Studu diligente la klasifikitajn listojn de vortoj en ĉi-retpaĝaro.
Tio estas ege interese, eĉ por la ne-komencantoj. Mi serĉis "fivortoj"-n en la listo, kaj poste ŝangis la lingvon de la forumo. Tio ebligis al mi pliriĉigi mian kulturon lernante tiujn vortojn (krom "pugo", kiu forestis pro misteraj kialoj) en la diversaj lingvoj... lango.gif

sudanglo (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2011،‏ 11:37:57

Eble mi eraras, sed mi havas la impreson ke oni pli fikse enkapigas fremdan lingvon se oni elserĉas tradukojn (en la koncernan lingvon) de frazoj kiujn vi nature elbuŝas en la denaska.

Do, kiam vi rimarkas frazojn kiuj ŝajnas al vi persone tre utilaj, notu ilin por poste elserĉi ekvivalentojn en Esperanto.

maratonisto (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2011،‏ 12:42:18

La plej efika metodo estas pensadi Esperante.

zaratustro (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2011،‏ 13:43:16

Alia bona konsilo por lerni estas memori kaj kanti kantojn. En la kantoj estas multaj esprimoj ke ni poŝte povos uzi parole kaj aŭde. Tiu konsilo helpis min por lerni iomete da angla, sed mi pensas ke por lerni esperanton ankaŭ ĝi povos esti bone.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2011،‏ 14:08:31

Parkere lerni esperantajn tradukojn de kanzonoj el via denaska lingvo, por kombini la metodojn de Sudanglo kaj Zaratustro okulumo.gif

Solulo (نمایش مشخصات) 1 اوت 2011،‏ 21:46:17

maratonisto:La plej efika metodo estas pensadi Esperante.
Jes, sed ... la plej bona metodo kiel diradis mia maljuna profesoro de metodologio de lingvoj estas forta volo kaj granda motiveco.

Estis homoj en la antaŭ-komputila mondo kiuj lernis aŭ provis lerni fremdan lingvon nur komparante la originalan verkon kun ĝia patra lingva traduko.

yugary (نمایش مشخصات) 10 اوت 2011،‏ 4:37:09

Legu multe. Elektu verkojn kiuj estas kaj interesaj kaj bonstile verkitaj. Rekomendindaj estas la fabeloj tradukitaj de Zamenhof mem kaj ĉiuj verkoj de Claude Piron, ekzemple, liaj krimromanoj (verkitaj sub la plumnomo Johan Valano), la "psikologia" romano Tien, kaj La Bona Lingvo.

بازگشت به بالا